So-net無料ブログ作成

Monologo en la 18a, aprilo [mia vivo]

Direktoro de centralo Tokio deklaris planon por stabilgi reaktorojn. Sed laŭ la plano ni ankoraŭ ne eatas cerata, kiam ili fariĝos stabile. Ĉar en ĝi li diris ke la stabliga laboro bezonos tempon ses aŭ naŭ monataoj. Ni nur volas kaj esperas rapidan laboron.

Nun sur mia skribtablo estas unu malnova libro. La nomo de la verko estas < La lastaj infanoj de Oldrvalo> verkita de Gudrun Pausewang, tradukita de Jochm Giessner. Mi legis ĝin en 1988 kaj konservas kun poste perintan recenzon en Esperanto.
Kiam mi estis jnfano, atombombo falis sur japanio. Mi multe legis, vidis kaj aŭskultis pri la aferoj. Kiam mi legis la libron, mi pensis, ke okazus tia afero, se nuklea bombo eksplodus. Sed mi nun pentas, kial ni nemulte zorgis nuklean centralon.

Finis malvarma milito, sed estas multaj bataloj aŭ konfliktoj en la mondo. Plie sur la tero ekzistas ne nur nukleaj centraloj , sed ankaŭ nukleaj armiloj. Kion ni devos fari.

Mi volas rekomendi legi la libron < La lastaj infanoj de Oldrvalo> al aliaj kaj pensi kun kune!

Atombombita japano, denove atakis radioaktiveco! Ĉu tio estas nur hazarda, aŭ fatala por alarmi homojn arogantaj ?

Monologo en la 11a, aprilo [mia vivo]

 Jam pasis unu monato de la tago Orient-japana Tertremo. Ankoraŭ minancas nin paneo de nuklea centralo. Antaŭ kvar tagoj oni trovis cezion ene de tre malgranda fiŝo, kiu vivas proksima maro de la centralo kaj manĝas plaktonon. Oni diris, la kvanto estis tre malgrqanda. Sed cezio estas cezio. Nia registaro tuj malpermesis vendi ilin. De tiu tago fiŝistoj prenadis la fiŝon ĉiutage kaj esploradas kiom da cezio ili havas.

 Pro la novaĵo multaj tuj ĉesas manĝi fiŝon. Pro tio klientoj de fiŝvendejo malmultiĝas, kvankam la fiŝoj estas ne vendataj. Terura estas nutraĵa ĉenreakcio. Ĉu ne? La fiŝetojn manĝos malgrandaj fiŝoj kaj ilin manĝos mezgrandaj fiŝoj. Tiel cezio akmuliĝus en tutan fiŝon.

Lastatempe posttertremoj estis. Antaŭ dek kelkaj munutoj mi sentis skuon. Ĝi estis 3 grada ĉe ni. Sed ĝi estis pli granda ĉe centra loko de la tertremo.

La sakuro, amata de japanoj, bele floris kaj nun ŝutas la belajn petalojn. Sed ili ne mildigas nian koron kaj baldaŭ vane disfalos!

Letelo al kelkaj geamikoj [mia vivo]

Karaj geamikoj,
Mi dankas viajn leteroj okaze de la tertremo, sed mi nur informis al vi mian farton.
De tiam jam pasis 3 semajnojn. Nia vivo aspektas pli kaj pli reiri al ordinara vivo. Sed ni havas maltrankvilan senton nevidelba.

Hieraux mi renkontis kun konatino, kies gepatroj estas en urbo Sendai, kaj sxi vizitis ilin. Sxi diris ke realajxoj estas tro mizeraj ol en filmo. Ankoraux mankas elektron kaj akvon. Sxia amikino perdis tutan sian havajxon per tunamo. Miaj parencoj estas en sama urbo kaj vivas en sama situacio.

Plie rompita nuklea centralo eligas radioaktivecon. Distanco inter nia urbo kaj la centralo estas 200 kilometroj. Sed distanco ne gravas por ni. Cxar la aero sxvebas per vento, marakvo fluas per siaj fluoj. Radioaktiveco estus dissxutotaj en tutan mondon. Japanoj estis unue domagxitaj de atombombo. Mi malaprobis nuklean centralon, sed malapogantoj estis malfortaj.

Lastatempe franca cxefministro venis kaj promesis ke Francio plenforte helpos nian landon. Ankaux venis cxefo de franca nuklea centralo kaj sxi promesis la samon, sed si diris ke unue la stavo devas kolekti detalojn de akcidento. Kiam la esprolo finos? Ni nur devas toleri!
Mi esperas ke ni, japanoj ne faru domagxintoj por homaro.

En japanio nun ekfloras sakuro. Naturo ne rilatus al homa turumento.

Amike via,
sakura.JPG



Monologo (2011-3-23) [mia vivo]

Hieraux ankouraux pluvadis. Mia domo havas malgrandan sunradian centralon sur la tegmento. Oni diras, kiam okazas elektra paneo, ni povas utiligi la elektron. Sed sen sunradio gxi tute ne funkciis. En nehela cxambro kion mi faru! Mi desegnis formon sur papero por mia nepino.

Post elektra paneo mi iris posxtoficejo kaj kontibuis malgrandan sumon por damagxitoj. Japanvorte oni esprimas tion larmo da pasero, sed oni ankaux diras, sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.

Hodiaux oni cxesis elektran paneon. Mi vidis novajxon de tervido. Radioaktiveco alvenis al insulo sur Kara Maro. Gxi apartenas en Francio kaj franca sciencito diris, ne timu, cxar tio estas malpli da 10mil-ono ol la radioaktiveco elsendita de Cxernobilo. Per la novajxo mi sciis ke estas multe da nukleraj centraloj en Francio. Ties 80 porconto da elektro estas produktata de nuklaeraj centraloj.

Post la tertremo mia persona komputilo difektas. Mi povas uzi nur interreton.Baldaux mia bonevo venos kaj porto gxin. Li permesis al mi ke li riparos gxin.

Monologo (2011-3-21) [mia vivo]

Matene pluvo forte frapis fenestrojn kaj vekigis min. Hieraux 80 jara virino kun sia nepo 16 jara estis savita. Hazarde ili estis en kuirejo kaj tie estis trinkajxoj en frizujo. Ili travivis 9 tagojn en detruita domo. Sed estas gxojnde, ke ili estas sanaj, kvankam ili pedis fortojn. La afero estas tute miraklo. Cxar la domo difektis per tertremo kaj tunamo kaj plie gxi estis portinta aliloken per ondego. En tiusutuacio ili travivis 9 tagojn!

Laux novajxo radioaktiveco iom malfortigxis, sed ankoraux ne certa, cxu gxi estas sekura aux ne. Redioaktiveco de legomoj en la regiono altigxas, kaj registaro petas al agrkutivistoj, ke ili ne vendu ilin.

Benzino mankas en detruita regiono. Oni nun portas tion de aliaj regionoj pere de riparitaj vojoj. Oni ankaux uzas sxipojn. Por tio oni iom riparis havenojn kaj vojojn. sed anbaux flankoj de la vojoj estas grandamasoj da ruinajxo . Sed domogxitoj fervore laboras. Multaj homoj, precipe junuloj volas labori volontule, sed ankoraux estas ne permesata. Problemoj estas trafiko kaj ilia nuturajxo. Nun unue devas alporti nutrajxon kaj medikamentojn por domagxitoj. Hodiaux sxipo vetrigas kelkdek handikapulojn al haveno en nian gubernion,
Ili dise iris azilojn per auxto.

* * *
En la 1a de febraro,1923 okazis granda tertremo Kanto. Pli ol milonoj da homoj mortis kaj malaperis. Miiam auxdis sperton de patro de mia amikino, tiam li estis 12 jara kaj logxis en Tokio. Perdinte siajn gepatrojn li sole piede venis de Tokio al parenco en gubernio Kanagauxa. Multaj fugxantoj marsxis laux fervojo. Kaj urboj Tokio kaj Jokohamo estis tute ruinigxinta.

Hisetorie oni rakontas pri la katastrofo al novaj generacioj. Cxar tiam okais grenda tragedio. Tio okazis per onidiro. Onidiro grandigis la plagon.

Gxi estis :
Koreoj pucxos kaj atakos japanojn.
Kredinte la onidiron iuj japanoj pensis ke antaux la atako ili mem ataku koreojn. Japana polico neis onidiron kaj klopodis savi ilin, sed ne povis savi cxiujn.
Amaso da homoj vere lincxis kaj mortigis homojn nekonataj. La mortigitoj estis ne nur koreoj sed ankaux handikapuloj .

La unua de septembro estas memortago de granda tertremo kaj okazas ekzercado por fugxi en tutlando cxiujare. Elementlernejanoj restas en lernejo kaj devas atendi sian patron aux patrinon kunporti sin.
Lernantoj en elementa lernejo cxiam tenas vatitan kapucxon kaj uzas gxin kiel kuseno.

Monologo (2011-3-20) [mia vivo]

Hieraux venis agrikultuvistino, kiu vendas siajn produktitajn legomojn. Mi acextis faskojn de spinaco kaj kolzo kaj brokolo. Estas gxoje havi fresxan legomojn. Sxi neregule aparas. Laux sxi, kiam legomoj matrigxas, sxi vendas. Gxis lasta somero sxi sxovis cxaron, sed nun instalis motoron cxe la cxaro.
Kiam sxi venis, mi preskaux cxiam acxetas sxiajn legomojn. Ilia prezo estas alta pli ol vendataj en vendejo, sed mi opinias, ke agrikutulo en granda urbo estas ne facila kaj ni povus sbteni tion acxetinte la produktajxojn.

Hodiaux ne okazas elektra paneo. Fervojaj entreprenoj malmultigxas veturigojn de trajnoj kaj indstrioj k.t.p ankaux sxparas uzi elektron. Tio efikas bone. Plie hodiaux estas deimancxe. Multaj restos hejme.

Novajxo estis:
Oni esploris lakton kaj legomojn, cxu ili havas radioaktivecon aux ne. En gubernio Hukusina, kie estas nuklea centralo, oni trovis radioaktivecon en lakto, en gubernio Ibaraki, same en spinaco. La radioaktiveca elemonto estas jodo. Kiam la nombra valoro pli altigxos, la vendado estos malpermesxita. Ni devas atente rigardi tion!

Monologo (2011-3-18) [mia vivo]

Post tertremoj kaj grandaj tunamoj mi auxdis ke nuklea centralo paneis. Ecx gxi elsxutetas kaj sxutetadas radioaktivecon. Mia filo en Berlino telefonis al mi. Mi sciis ke la nvojxoj tuj trakuras en la mondo. Li dimandis al mi, ke homoj estas en paniko aux ne. Mi respondis ke paniko ne estas, sed en vendejoj malaperis ajxoj por cxiu taga vivio, ekzemple neceseja papero.

Planita elektra paneo okazas cxiutage. Ni devas vivi laux gxi. En novajxo en televido mi sciis, ke najbaraj logxantoj de nuklea centralo jam fugxis aliloken per defenda armeo. Multaj el ili iris trans montaro en gubernion Nigata,sed kelkaj homoj rifuzis fugxi kaj restadas hejme.

Nukleaj hejtajxoj en la centralo ardigxas. Oni versxas akvon. Laux hodiaux tagmeza novajxo(en la 19a) , oni sukcesis ligi kabrojn por sendi elektron, per kiu ekfunkciis pumpilojn kaj komencis sendi akvon en akvujo. La akvujo estas tre granda kaj en gxi estas ardaj nukleaj hejtstangoj. Por cxesigi elsxtadon de la radioaktiveco unue oni devas malvarmigi la nukleaj hejtstangoj. Ni rgardadas kun granda atento!

La plej nova novajxo. IAEA venis kaj mezuris kvinton da radioaktiveco, laux gxi da radioaktiveco en Tokio estas ne dangxera por homo!

Sed ni ne sciis gxis nun, ke oni konstruis samloke prulajn nukleajn cetealoj . Tio estas tro dangxera!

Fungo en vintro [mia vivo]

Mi trovis lignon por fungo en vedejo.
Mi aĉetis kaj enmetis du lignojn
en granda sitelo sur verando.

Ĉu kreskos ŝitakoj en vintro.
Ĉi tiu vintro etas severe malvarma.
Mi kovris tion per granda kartona kesto.

Kvin ŝitakoj aperis kaj pli kaj pli kreskas.
Kiam mi manĝos ilin?
Certe morgaŭ ilin rostitaj
mi manĝos kun sojsaŭco !
fungo.JPG


spinaco.JPG
spinaco en plantujo




Korespondo [mia vivo]


Antaŭ mia vojaĝo al Laoso, oni prezentis al mi lernanton de Eesperanto en Laoso. Li estas japano kaj li lernis nian lingvon plej parte per Koresponda Kurso. Mi ne povis renkonti lin en la lando, sed poste konatiĝis kun li en Japanio. Post tio mi kelkfoje ricevis liajn leterojn. Mi pensas ke korespondo per Esperanto estus pli bona ol per japana lingvo kaj skribis esperante. Li ankaŭ respondis esperante al mi. Mi rimarkis liajn erarojn, kiuj naskiĝis el karakterizaĵo de japana lingvo.
Ĝi ne havas konsonanton ( iam konsonantoj estis, sed nun anstataŭigitaj per vokaloj), tial ĉiu litero havas vokalon. Pri tio multaj ne japanoj jam rimarkas parolon de japanaj E-istoj.
Ekzemple : mi estas lernanto → mi esutas lerunanto k.t.p.
Li ankaŭ ofte forgesas akzativon, kaj tiel plu.

Mi skribas kelkajn frazojn kaj li respondas same. Mi nun deziras, ke nia korespondo helpu lian prosperon en nia lingvo!

Vintraj floroj [mia vivo]

Mia amiko vizitis parkon por vidi vntraj froloj. Ĝi estas en Tokio kaj apartenas al la municipo, kies nomo estas Ŝiba-rikju. Antaŭe ĝi estis ĝardeno de gravuloj. Kelkfoje ŝanĝis posedantoj. Unu el ili estis ŝoguna familio Tokugaŭa.
Li donis al mi kvar fotojn. Kaj mi volis montri al vi ilin!

冬牡丹~1.JPG

2冬牡丹.jpg
Du vintaraj peonioj. Laŭ li tie estis sep koloraj poenioj kaj estis tre belaj.

蝋梅_1~1.JPG
Roŭ-bai (vaksa umeo). Ĝi aspektas kvazaŭ farita el vakso kaj ne estas pompa, sed fiere floras en vintra frosto. Tial japanoj amas ĝin!

十月桜~1.JPG
Vintra sakuro.

Mi estis ne atentema! [mia vivo]

Por legi libron mi uzas lenson, kiu mem staras per stango. Kiel sukribtablo mi uzas malgrandan tablon. Pro tio ĝia surfaco estas ne vasta. Kiam mi skribas aŭ uzas personan komptilon, la lenso ĝenas min. Tial dum tiaj aferoj mi forigas ĝin sur plankon. Heiraŭ mi faris tion laŭ kutime.

Kiam tago estas bela, la sunradioj perenas mian ĉambron. Eĉ vintre mi ne bezonas krimatizilon en suna tago. Hieraŭ la suno brilis kaj ĉmnbro estis tre varma. Uzonte la tablon, mi metis ĝenan lenson sur plankon. Kaj mi kontente finis mian laboron post kelkdek minutoj kaj hazarde vidis plankon. Mi konsterniĝis. Ĉar estis blanka papero sub la lenso kaj ĝi havis nigrbrunan makulon. Mi prenis ĝin kaj la makulo fariĝis truo. Sub ĝi estas sternaĵon el koeko. Ankaŭ ĝi havas nigran truon. Povas esti ke post kelke da minutojn la papero ekbrulus. Mi sentis frostecon.

Mi ĉiam dankas la sunon, sed devas atentema pri la forto.

Bazaro en Laoso [mia vivo]

Artikloj abundis en bazaro. Ilia prezo ne estis alta. Ekzemple prezo de rizo estis kvinono de japana rizo. Kiel socialism ŝtato, la registaro garantius nutraĵon al la popolo.

bazaro.jpg

Fiŝoj estis tre freŝaj.

bazaro1.jpg

Multe da specoj de legomoj estis venditaj. Kelkaj el ili estis importata el Tajando kaj ĉinio.

bazaro3.jpg

Viando estis ankaŭ freŝa, sed aspektis ke tuta muŝo en la bazaro venis en viandvendejon.

bazaro2.jpg


bazaro4.jpg

De ekster bazaro mia filo trovis konatinon kaj ŝi salutis lin.

Poste en Japanio ni sciis ke salajro de ŝtata oficisto estas ne alta. Averaĝo de salajro por ordinara oficisto estas 600 dolaroj. En la lando ankoraŭ ne prosperas trafika sistemo. Tial oni uzas motorocikron. Almenaŭ ĉiu familio havas du motorociklojn. Kaj oni nun kuiras per gaso. La gaso kaj benzino estas importata el Tajlando kaj multe kosta. Sen korputaĵo ili ne povus teni sian vivon!

Bonzoj en Laoso [mia vivo]

Novembre mi estis en Vientjano, ĉefurbo de Laoso por partopreni en finanĉa ceremonio de mia filo. Tiam la lando festis 450 jaran datrevenon de translikiĝo de sia ĉefurbo. Tio signifas ke granda ora pagoda ankaŭ venis en Vientjanon. Por festi tion multaj venas de tutlando kaj ankaŭ vizitas elsterlandanoj por vidi ĝin.

La ĉefa religio en Laoso estas budahismo. Onidire preskaŭ ĉiu viro en Lao spertis budahsiman vojon, iuj nur kelkajn monatoj kaj aliaj tutan vivon. Tial ili tutkore tenas vivon de bonzoj. Bonzoj ne laboras sed studas nur pri budahismo. Ili kvestis matene kaj per ĝi tenas siajn vivojn. En la festo estis granda ŝanco por havi multe da kvastaĵoj. Mi ankaŭ spertis tion danke al familio de finanĉino de mia filo.
atendo.jpg

Bonzoj aranĝis tablojn por kvasto. En poto oni enmetas rizon kaj sur telero kukon monon k.t.p.Tie kaj ĉi tie multaj grupoj da tabloj. Certe unu templo havas unu lokon.

atendanto.jpg

Homoj atendas sian vicon por kvasti. Antaŭ viciĝi ili starigas du kandelojn sur la tero kaj preĝas fajrigante ilin.

Horaro ŝanĝo de aerkompanio. [mia vivo]

Antaŭ du semajnoj tajlanda aerkompanio adrupte ŝanĝis flughoraron. Mi perdis oportunan itineron. Por iri al Laoso mi devas esti en tailanda flughaveno pli ol 5 horojn kaj reveni hejmen 9horoj.

Dume mi ricevis bultenon Esperanto en Azio. Kaj mi vidis ke landa asocio de Tajlando ne estas. Ĉu en tajlando ne estas E-istoj. Kaj mi ŝerĉis tajlandan lernanton en ‘ lernu’.

Mi trovis perfektan sinprezenton en ĝi. Mi ne tre atendis sed skribis al li, ke mi povos viziti ien en Bankokon.
Hodiaŭ mi ricevis liajn koncizajn informojn kaj presis ilin.
Baldaŭ mi ekiros! Kiujn kaj kiajn spertojn mi havos? Jam mankas tempo!

Kvazaŭ akcidento! [mia vivo]

Mi ne povis skribi la blogon post Japana Esperanto-Kongreso, kiu okazis en urbo Nagasaki. En la urbo mi renkontis multe da kortuŝaj aferoj kaj volis skribi multajn.
Mia fratino en Kanado ankaŭ partoprenis en la kongreso. Antaŭ ŝia reveno al hejmo mi aranĝis vespermanĝon kun parencoj. En tiu tago matene mi ricevis retleteron de unu el filo. En ĝi estis ke li edziĝos kun laosa virino kaj petas al mi ke mi iru al Ventinon. Ne atendita propono mi miris. Ĉar mi demandis al li printempe, ĉu li ediĝos aŭ ne. Tiam li respondis al mi ke li ankoraŭ ne edziĝos. Sed nun li montris al mi precizan daton!

Laŭ li ricevi dokmenton por geedziĝo estas tre malfacile en Laoso. Se okazos finanĉa festo, post tio oficejo donas ĝin al ili. De kie venas tia rezelto ? Mi ne komprenas kaj ankaŭ mia filo komprenas, sed li apceptis tiun postulon.

Mi ne havas kialon kontraŭstari al ilia geedziĝo. Kaj mi pensis pri laosa E-movado. Mi iam aŭdis ke laosaj studentoj , kiuj studas en Vjetonamio, lernis nian ligvon. Mi povus iom helpi ilin: almenaŭ porti esperantajn librojn. Mi denamdis al vjetnama amikino kaj ŝi donis al mi retadreson, sed estis vane.

Iu sciigis al mi, ke KAIM iam okazis E-kurson tie kaj mi demandis al korea E-isto.
LI serĉis vejtnaman E-iston en Vientino kaj rekomendis al mi ke mi skribu leteron angle, sed mi skribis esperante kaj ankoraŭ ne ricevis respondon.
Alia sugestis al mi, ke en ‘lernu’ estas nomoj de laosanoj. Estas kelkaj nomoj sed ili malofte envenas. Sed mi skribis mesaĝon al unu el lernanto, sed ankoraŭ ne ricevas respondon.

E-isto en urbo Kaŭasaki prezintis al mi sian konaton, kiu loĝas Laoso kaj iam partoprenis en E-kurson. Danke al li mi havis multajn inforomojn. Kaj mi rekonis, ke Laoso estas scialisma lando, kiu regas unu partio. Sen permeso de registaro neniu grupo aŭ asocio povas ekzisti.
En trisma gvidlibro oni skrias ke Laoso estas mildalando kaj la popolo ĉiam estas kvieta kaj ridetanta. Malantaŭ la fenomeno oni kaŝus sian suferon.

Mi nun decidis ke mi aranĝos nur por mia vojaĝo kaj rigardos homojn, kie vivas.

Japana kongreso. [mia vivo]

En la 9a ĝis 11a de oktobro la 97a japana Esperanto-Kongreso okazos en Nagasako.
Mi partopernos ĝin kaj morgaŭ veturos tien. Certe multaj E-istoj konis ke la urbo estis atombombita en la 9a de aŭgusto, 1945, kiel urbo Hiroŝimo.
La atombombo eksplodis super katolika preĝejo kaj multaj urbanoj mortis. Precipe detruita statuo de Maria estas bone konata en la mondo.
Mi unuafoje vizitos la urbon. En samuraja epoko ĝi estis sola malfermita pordo al alilandoj. Pro tio oni diras ke ĝi estas ekzotika.
Mi volas bone rigardi spuron de la atombombo kaj ankaŭ ĝui la ekzotikan atmosferon!

http://eo.wikipedia.org/wiki/Nagasako

Plena luno [mia vivo]

Hodiaŭ estas plena luno. Nun ĝi bele lumas!

En nia lando oni diras ke plenaj lunoj en septembro kaj oktobro estas plej belaj el la aliamonataj kaj tiujn tagojn oni festas admirante la lunon. Infanaĝe patrino donis al ni brogitajn junajn sojfabojn, kaj patro trinkis sakeon (japanan alkoholon) kaj kune ĝuis la tempon. En oktobro ni ricevis kaŝtanojn. Nia patrino ŝatis infanajn kantojn kaj ni infanoj kune kantis.
Unu el tiuj kantoj estis rilata al la luno.

Kial longaj estas oreloj de leporo?
Kiam reĝino en luna kastelo vokis ĝi,
ili etengis longe longe!
Ahaha ahaha
Aha aha ahaha.(rido)

En japana rakonto reĝino kaj leporo loĝas en la luno. Kaj ĝi piŝtas moĉion (rizkukon) por la reĝino

Sezono de salmo [mia vivo]

Aŭtuno estas sezono de salmoj. Ili revenas al sia naskita rivero. Mi ŝatas la frajon. Ĉu vi scias kiel ni kuiras ĝin? Frajo estas en haŭta sako. Nome ĝi konsitas el franeroj. Unue ni devas disigi ĝin kiel erojn. Ni metas ĝin en varmetan ( la celsidgrado estas 40 ) akvon kaj banumas. Post kelke da minutoj la haŭto kuntiriĝis kaj fendiĝis. Senhaste ni deprenas la haŭton. Restas frajeroj en akvo. Per korbo ni forigis la akvon kaj miksis frajerojn kun iom da sojsaŭco. Kaj tio lasas kelkaj horoj kaj manĝas kun rizo. Oni ofte vidas ilin sur suŝio.

Matene en la 18a de septembro [mia vivo]

Antaŭ aŭroro mi vekiĝis.
Tra la fenestro
mi vidis tagiĝon.
Hela ĉielo estis serena
kaj kvazaŭ portus benon al ni.
Pli bone estus
promeni en klara aero,
sed mi legis iom da poemoj de IU
denove dormetis!

Tuko el Raoso [mia vivo]

Hieraŭ estis festo de internacia amikeco en gubernio Kanagaŭa.
Mi ne povis kalkuli kiom da grupoj (aŭ asocioj) partoprenis! Lunĉe mi manĝis vjetnaman nudelon Fo.
Temperatulo estis 35a celsia grado. Sed temperatulo de betonita pasejo estis pli alta ol la terpaseja. Grupoj, kiuj havas rilaton kun aliladoj, havis sian butikon kaj vendas aĵojn por helpi alilandajn kamaradojn kaj gajni movadmonon. Unu el ili mi trovis vendejon, kie oni vendas jupojn el raosa teksaĵo.
Mia plej juna filo iam partoprenis en grupo de NRO kaj laboris en Raoso. Li donis al mi tre belajn tukojn por jupo. Ili konsistis el du partoj ĉefa kaj ornama. Mi ne scias kiel elfari jupon el ili.
Mi alparolis al vendantoj kaj demandis kiel mi povos fari jupon el ili. Ili tre afable klarigis al mi, kiel raosanoj uzas tukon. Danke al tio mi baldaŭ kudlus raosan jupon.
スカート.JPG
Imago de jupo.

裾.JPG

La teksaĵo uzintaj ora kaj arĝenta fadenoj estas tre luksa.

La plej varma somero inter 113 jaroj [mia vivo]

Japana meteologia agentejo publikigis someran averaĝan temperaturon en 2010. Tio estas averaĝo dum tri monatoj, nome de junio ĝis la fino de aŭgusto.
Laŭ ĝi temperaturo altiĝis 1.6 gradojn ol la lastjaran.
Antaŭ 113 jaroj japana meteologia agentejo komencis observi meteologion.
Ĉi jara averaĝa temperaturo estis la plej alta inter 113 jaraoj. Kaj la agentejo ankaŭ komentis ke la alta temperaturo almenaŭ daŭros unu monaton.
Estante en sia lando ni estus kvazaŭ en toropikala lando. Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis mondan veterinformon en TV. Laŭ ĝi tokia temeraturo estas tute sama por la hanoja.

En 2012 okazos U.K. en Hanojo. Tiam ni bone tolerus vejtonamian varmegon !


Forironta somero [mia vivo]

La suno brilas en blueta ĉielo
kaj tra la aero vento brovas.
En vermego mi sentas foj-foje friskan brovon .

Tutan nokton griloj ĉirpis.
Korvoj grakis antaŭaŭrore.
Paseroj pepis en noviĝintaj sunradioj.
Ĉiuj sentus la finon de la somero.

Mi vidas nun leĝeran nubon.
Iam mi vidis similan nubon.
Certe estis Infanaĝe .

Mi ĉiutage eskapis de la hejmtasko
kaj iris al riverbordo.
Tie atendis min bubaj kamaradoj.

Ni naĝis kaj naĝis ĝis sunsubiro.
Ni sternis sin sur ŝtonego,
sunbrunigis tutan korpon
kaj bedaŭris forirontan someron.

Sed jam ne estas la bubaj kamaradoj.

Videokamerao [mia vivo]

Mi provis videon de skajpo
Kiam mia amiko rekomendis ekipi skajpon al mi, li diris ke mi nepre havu videokameraon kune kun la aparato.
Ĉefe mi uzas skajpon paroli kun mia faratino en Kanado, sed ŝia persona komputilo estis ne ekipita la kameraon. Pro tio mi longe ne uzis la apraton.
Hieraŭ vespere mi diris al mia fratino, ke mi volas prove fukciigi kameraon. Ŝi respondis ŝia nova aparato jam havas ĝin. Kaj ni ekŝartis kameraon. En video aperis ŝia vizaĝo. Ni povas vidi unu la alian. Estis strange ke ŝi estis matene kaj mi vespere, sed povas havi komunan tempon!
Mi nepre devas postuli ekipi tion al mia filo. Li havas du gefilon sed mi ankoraŭ ne renkontis junan nepon. Li certe konas mian voĉon, sed ĝi ne kongruas kun mia vizaĝo.
Hodiaŭ mi skribos leteron al li.
Mia nepo baldaŭ estos unu jara. Li inverse legas sian libron! 
ヘンリー1.jpg
 Ne nur legi, sed li ŝatas ankaŭ naĝi en lago.  
ヘンリー.jpg




Daŭras vermegaj noktoj [mia vivo]

Hieraŭ prognozisto en televido diris ke vermegaj noktoj, kies celsia grado estas pli ol 25, daŭris 44 noktojn en Jokohamo kaj ankoraŭ daŭros.
Mirinde estas ke longatempe ne pluvis. Aero estas seka. Iam oni diris, ke japana somero estas humida, nevolas viziti somere. Antaŭe venteto balais varmecon vespere, sed nun ne. Ĉi somere 158 da maljunuloj mortis nokte pro daŭra vermego. Ĉar ili ne kutimiĝas al klimatizilo.
Hieraŭ naskiĝis tajhuo proksime de Okinavo( suda insulo). Post kelkaj tagoj pluvus ankaŭ ĉe ni!
p.s.
En la 1a tago de septembro oni publikis novan numeron kaj laŭ ĝi mortintoj por la varmego estas jam 458.

Ho! Mi ne portis la ŝlosilon de mia domo! [mia vivo]

Hieraŭ antaŭtagmeze mi iris al haŭta kuracisto. Multaj klientoj atendis tie. Kuracado al mi finiĝis preskaŭ tagmeze. Poste mi iris urbcentron por aĉei miliojn, kiujn mi kuiras kun rizo ĉiutage.
Ekstera aero estis varmega sed ene de buso kaj subtera fervojo estis tre malvarmege. Mia korpo ne ktimiĝas tiajn drastajn ŝanĝojn kaj estis tre laca. Post lunĉo revenonte hejmen mi ekatentis, ke antaŭ ekiro de hejmo mi volis porti ŝloŝiln, sed ne memoras, ke mi portis ĝin. Mi konsternite serĉis ĝin en mia sako, estis vane, ĉar mi ne trovis ĝin. Mi telefonis al mia filo. Li estis Tokio kaj partoprenis en sia muzika leciono. Li diris al mi, li ŝanĝos sian planon kaj rapide reiros hejmen.
Reveninte hejmen mi esprolis tutan fenestroj de unuetaĝo. Nur malgrandaj fenestroj estis ne ŝlositaj sed ili estas kadritaj. Kion fari? Mi portis eskalon apud enirejo, kiu hvas tegmenteton. Se mi povos grimpi tien, certe mi povos eniri en la domon tra la fenestro de mia ĉambro. Mi supreniris longan eskalon kaj trovis ke la tegmento estas akre dekliva. Povus estis, ke mi falus teren. Pro tio mi ne povis eniri.
Granda sako estis peza. Mi metis tion ekstera stokujo kaj denove iris stacio, kie estas grandaj du ĉiovendejoj. Tie mi vagante atendis mian filon dum ĉirkaŭ tri horoj. Sencele esti komercejo estis tre lacige. Mi sentis min kvazaŭ senhejmulo.

milioj.JPG
Mi aĉetis kelkajn miliacojn,perlan hordeon kaj ruĝan kaj nigran rizojn produktitaj en nia lando.


Ludilo el bambuo [mia vivo]

Hodiaŭ mi prezentas al vi ludidon el bambuo, takepokkuri-o

竹ぽっくり.jpg

La foto montras mian nepinon kaj nekonatajn knabojn ludantaj per takepokkuri-o. Mi divenis kial oni nomas tion takepokkuri. Take signifas bambuon japane.

Ĉu vi konas japanan getaon?
En PIV estas : japana sandalo, konsistanta el lignotabulo, kies supro havas V-forman rimenon enŝovo de la piedo, kaj kies malsupro prezentas du transversajn tabletojn, kiuj tuŝas la teron.

Estas kelkaj specoj en getaoj. Unu el ili estas pokkuri-o. Tion knabinoj rajtas meti al si.
Ĝi ne havas du tabletojn ĉe subparto,,sed lignotabulo estas dika kaj havas kavon ĉe subparto. Kiam knabino sinmetante paŝas, ili eligas pok-sonon po paŝe. Mi supozas, ke la nomo devenis de la sono.

La ludilo sonas same. Verŝajne oni nomas tion take-pokkri laŭ la sono. Se vi ne havas bambuon, vi povas fari tion el cilindraj ladskatoloj. Infanaĝe mi tuŝludis kun geamikoj sinmetante ilin!
En la suba foto mi prezentas al vi japaneskan sandalon, kiun havas V-forman rimenon.
ぞうり.jpg

Letro el Mongolio [mia vivo]

En Ulanbatoro okazis la 6a Azia Kongreso de Esperanto junie. Mi partoprenis ĝin. La partoprenantoj estis preskaŭ 300. En ĝi estis multe da eŭropanoj. Pro tio la kongreso aspektis kvazaŭ malgranda U.K. Mongolaj organizantoj estis nur 9 aŭ 10. Malgrandaj konfuzoj estis, sed ili bone laboris. Krom ili multe da komencantoj partoprenis en ĝi. Ilia aktiveco srprizis nin. Mi supozas ke ili precize ne komprenus parolatajn aferojn, sed senhezite partoprenis en kunsidoj.
Mi aŭdis de partoprenanto en konversacia kunsido ke kiam gvidanto al parolis al junuo, li respondis rigardante folion:
“ mi estas komencanto. Mi lernis Esperanton tri tagojn, Poste kiam mi renkontos vin, mi bone parolos.”
En sekvanta tago mi partoprenis en alia kunsido kaj sama junulo estis tie. Prezidanto petis al li lian opinion kaj li respondis:
“ mi estas komencanto. Mi lernis Esperanton 4 tagojn….”
Ĉiuj en la ĉambro ridetis, ĉar li montris sian progreson por unu tago. Multaj komencantoj estis tiel same aktivaj.
Kelkaj virinoj staris apud fenestroj kaj babiladis. Mi preterpasis antaŭ ili. Unu alparolis min;
“ mi estas komencanto. Mi lernis Esperanton du weeks. Vi donos al mi leteron, mi progresas!”
Kaj ŝi donis al mi sian nomkarton. Lastatempe mi ne multe skribas leterojn, sed mi skribis al ŝi. Kaj kelkajn fojojn ni reciproke respondis.
Mi deziras al vi unu el ŝiaj leteron. Mi trovis erarojn sed ne korektis. Ĉar ŝi estas nur 2 kaj duonmonataj esperantisto.

KARA SAMIDEANO.
Dankon pro la afabla mesagxon.Mi fartas bone kaj sana.
Vi eraris,mi ne havas nepojn nun, .. Dank' al dio.Tiu infaneto estas filo de mia pli agxa fratino.Mi tre amas lin kaj kelkfoje mi zorgas lin cxar lian patrino ne havas libera tempo.Sxi finis universito en tiu-cxi jaro kaj laboras en la hospitalo.Sxi estas kuracistino.Sxi estas jam 24 jarojn
Dum la libera tempo mi sxatas legi literaturon kaj sxatas promeni en libero naturo. Cxu vi havas hobiojn?Mi ege sxatas klasikan muzikon.

Hodiaux mi legas iomete la vivon de la kriento de lingvo internacia Esperanta.
Li vivis antauxe 100 jarojn, sed lia senmorta verto-la lingvo internacia vivis kaj helpas al la popoloj de la mondo en interkomprenado.Estas tre bone.Mi provas lerni Esperanton lingvon kaj proksimigxas iom post iom al la celo.
Mi estas tre gaja trovi vin kaj multajn amikojn per la Esperanton lingvon.
.Nun mi decidas vidi http://www.lerny.net/ por plibonigi mian skipovon de Esperanto .MI partoprenis en la Azia kongreso en Ulanbatoro kaj decidis lerni Esperanton.internacian lingvon.kaj provas memstare. Kelkfoje mi uzas traduku.net. en la anglan lingvon.
En la pasinta tagoj mi estis en la kamparo. Mi workshipis monteto kaj praula spirits.My familio estas .paganisto. La proksiman fojon, kiam mi endos al vi video rekordo pri tio se vi interes.
Hodiaux naskigxtago de mia filo kaj estas 18 jara char mi estas tre gaja.

Nun mi finas.Pardonu al mi, mi estas tieal babilema homo.

Amike salutas, Ja

La luno. [mia vivo]

Hieraŭ tage estis varmege. Vespere vento blovis kaj balais nubaron. La aero pli kaj pli fariĝis serena. Klare aperis hela luno. Kvazaŭ ĝi plezure flosis en la aero kaj rigardis min tra la fenesto.
Mi atendis pri kio ĝi rakontos al mi; pri knabineto, kiu sriprizis kokinon kuŝanta kun ĝiaj dekunu idoj, aŭ aliajn rakontojn. Mi atendis kaj atendis ke ĝi rakontu al mi siajn vidintaj aferoj. Sed mi estas ne Andersen. Eble pro tio la luno nenion diris al mi. Ĝi longe flosis rigardante nian mondon kaj baldaŭ malaperis en denove ŝtelirantan nubon.

2010-08-21 [mia vivo]

arbohibisko.JPG

Varmegaj tagoj daŭras pli ol dek tagoj.
Arboj de aleo ŝrmpeme pendas la foliaron.
Homoj paŝas senvigle senvorte sur strato.
Sur ponto mi sentas malfortan blovon,
kiu freŝigis min kvazaŭ hazarda pura akvero.
Iu subrigardas min inter folioj de arbeto,
kaj mi demandis,
“ kiu vi? “
“ Estas mi !“
respondis eta floro, arbohibisko.


Manĝetaĵo en somero [mia vivo]

edamame.JPG


Freŝa eda-mame estas manĝetaĵo en somero. Lastatempe pro progresita frosto-tekniko ni povas manĝi ĝin en tuta sezono, sed freŝan nur en somero.
Eda-mame estas juna sojfabo. Ni boilkuiras ĝin kaj kiam ĝi ankoraŭ varmaga, ni malmulte da salo ŝutis sur la guŝo. La salo iom penetras tra ĝi en sojfabon. Kiam vi ŝatas japanan alkoholon Sake, trinkante manĝeti ĝin estas tre tauga por korpo. Ĉar ĝi enhavas vitaminojn protenon. Kiam mi estis infano, mi tiumaniere manĝis ankaŭ junan pizon!

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。