So-net無料ブログ作成
検索選択

Pluvsezono [mia vivo]

Antaǔhireaǔ forte pluvis.
Hieraǔ estis humide kaj varmege/
Hodiaǔ
pluvo forte frapadas fenestron.
De griza aero sencese faladas gutetoj
kvazaǔ ĉielo volas elgutigi sian akvon de la sino
Antaǔ monato
mi trensplantis etajn momordikojn( =maldolĉaj kukuboj)
Ili rapide kreskas nun
Mi trovis fravajn floretojn
Baldaǔ la fruktoj donos al mi forton kontraǔ varmego

Mi ekvojaĝos [mia vivo]

Mi baldaǔ ekiros al mia filo en Germanio.
Pro la forest o mi ne povos skribi la blogon por du semajnojn
Ĝis post du semajnoj!.

Momordiko [mia vivo]


La sunradioj heliĝas
kaj vento estas refreŝige agrabla.
Jam estos somere.
Mi ŝatas printempon, someron,
vintron kaj eĉ vermegan someron.
En ĉiu sezono mi ŝatas verdaĵon
precipe en somero.
Mi plantis momordikojn antaǔ fenestroj
kaj metis reton de la tero ĝis dua etaĝo.
Baludaǔ ili kreskos alte kaj fariĝos verda kulteno.
Kaj la kukumosimilaj fluktoj donos al mi sanon.

Estas silente [mia vivo]

Hieraǔ forte pluvis
Matena ĉielo hele bluas
Foliaro freŝe verdas nun
Mi ne vidas birdeton ankaǔ nubon
Ĉio silentas en mia mondo
Ekĝermis miajn legomojn por somero

Pasas printempo [mia vivo]

2722866

2722865

2722867


Faladis sakura floraro kvazaǔ neĝfalado.
Post la floroj restas la kalikoj.
Ankaǔ ili estas belaj.
Sub la kaliko estas someroĝermo.
Jen vi vidas helverdajn folietoj!

Ŝatata koloro de mia amikino [mia vivo]

Mi demandis al mia amikino:
Kiajn kolorojn vi ŝatas?
Ĉar mi volis teksi ŝian koltukon.
Ŝi respondis :
Mi ŝatas la varman kaj la sunan.

Kiuj koloroj estas sunaj?
Mi prenis ses fadenojn,
kiuj estas bruna, helbruna, ruĝeta k.t.p.
La koloroj naskiĝis el samarbusto.
Mi faris faskon el ili
kaj traigis ilin en teksilo.

La koloraro aspektas varma kaj milda,
simile al printempo de nia lando.
Kvazaǔ araneo
mi sidas antaǔ tio
kaj teksadas nun .


Sakuro plene floras! [mia vivo]

Lastatempe mi estis okupita por aranĝi vojaĝon al U.K.
Mia fratino trovis Antaǔkongreson el REVOj. Okaze de U.K mi volas viziti al la koncentrejon, Auschxitz. Kiam mi partoprenos ĝin mi havos ŝancon viziti tien. Mi tuj skribis leteron la organizanto sed ne atingis mian leteron. Mi multfoje sendis leteron supozeblan ret-adreson. Kaj fine mi ricevis leteron de la organizanto. Venontasemajne mi klopodos akiri flugbilenton.

Hierau mi vidis plenflorantan sauraron kaj montras ĉi tie.
2688111

2688110

2688109


aliaj peizaĝoj de sakuro
http://blog.goo.ne.jp/biragoyan/e/253b53b0f812ba365f932f1c5d3f006d
Kiam vi volas komenti, unue bonvolu kopii la stelon en komentejon (コメント)!

Printempo la unua [mia vivo]

Forte ventas
draste pluvas
grizas la ĉielo
de noktmezo
kaj ankoraǔ nun

printempo furiozas
super tegmentoj
kaj forpelas vintron
kaj oni diras la meteoron
Printempo la unua

Finfine venas printempo
baldaǔ ĝi regos
tutan landon
jam burĝono de sakuro
grandiĝas


2626894

Koltuko

Mi teksis koltukon por donaci al mia amiko
Kiom da tempo mi bezonis fari ĝin
mi ne kalkulas tion
Ĝi estas ne pava
nur havas naturajn kolorojn
kvazaǔ de vento aǔ de la suno
ĉar mi prenas ilin el kampara herbo artemizio
kaj el ŝelo de marono
ĝi ne estas gracia
sed varma kiel fojno

Matene en marto [mia vivo]

2604850
marto el kalendaro


2604852

Ankoraǔ estis malvarme.
Ekleviĝis la suno
Sunbanas sin tri turtoj
al dorso en la aǔroro.
Ankoraǔ estis tri paseroj
sur najbara elektrakabro.
Ĉu ili ekflugis pro mia rigardo?

2604851

Promeno [mia vivo]

Nokte venis malvarma aeraro. Ĝi ne brovis, sed kvazaǔ ĝi atakis, mi perceptis la atakon al haǔto. Antaǔaj tri tagoj estis tre varmaj. La tempraturo estis pli ol 23 celsia grado. Pro tio hieraǔ mi promenis al haǔtkuracejo. Ĝi estas de mia domo pli ol 5 kilometrojn for. Dum ĝi fotis. Jen fotoj!

azaleaj arbustoj apud rivero
2563584
2563583


narcisoj
2563592


vintra irido
2563590
2563589


burĝono de magnolio
2563591


ĉenomeloj
2563585

2563586


Umeo. sur branĉo birdeto (Zostrerops palpebrosa) suĉis mielon de la floro, sed ĝi estas nebula
2563594

2563593