So-net無料ブログ作成
検索選択

Aermalpurigo [raporto]

Nun malpura aero venas en nian landon de Ĉinio.
Estas montoĉeno Zaoŭ en norda parto de Japanio. Ĝi estas fama por glacio sur blanĉoj en vintro. Multe da skiistoj amas kaj skias tie. Sciencistoj trovis malpurajn ingrediencojn en tiea glacio, kiu kovris branĉon, Li diris ke ili flugis de Ĉinio. Damaĝo de suda parto (insulo Kjuŝyu kaj region Tyuŭgoku) estas pli granda ol norda regiono. Specialisto diras, ke ĝi ne tuj efikus al ĉiuj, sed malsanuloj je spirorganoj devas sufiĉe gardi sin.

Kelke da televidaj elsendejo elsendas filmojn pri ĉiniaj situacioj. En nigra nebulo oni veturas aŭ biciklas kun masko sur la vizaĝo. Aŭ oni aĉetas ladskatolon, en kiu estas pura aero, kaj suĉas ĝin, sed ĝia prezo estas ne malalta. Kiom da homoj kaj kiomfoje aĉeteblas tion!

Kaŭzo de la mulpura aero estas karbo uzata en fabrikoj kaj nerafanita aŭtogaso. La registaro hieraŭ ordonis ĉesi produkton al cent fabrikoj inkluzive de la japanaj. Sed oni diras ke en Ĉinio estas subaĉetado kaj ne povus scii, kiom da fabrikoj vere ĉesis sian laboron!

La plej suferantoj estas ĉinaj infanoj kaj malfortuloj. Kiujn opiniojn havas ĉinaj civitanoj pri la afero?

Tro ridinda eraro [raporto]

Antaŭ kelkaj tagoj mi volis sciigi la kanton Rekviemo al E-istoj.
Tial mi skribis la pemon ĉi tien. Mi estas persono tro hasutema. Kiam mi tajpis ĝin, mi dubis min ke mi verŝajne mistajpus, kaj petis al mia fratino legi kaj ekzamani ĝin. Ŝi trovis kelkajn lokojn mistajpitaj kaj sciigis tion al mi.

Mi konsterniĝis kaj poste nepre devis ridi pri mi mem. Mi faris grandan eraron.
Verso de montri preĝon al viktimoj estis : la manojn kunpremi ni, sed mi tajpis tion tiel ĉi: la monojn kunpremi ni. Legintoj de tiu verso certe estis konsternitaj.

Oh! Mi devas pardonpeti al ili!

Kanto Rekviemo [raporto]

Vi jam konas kanton Rekviemo deciĉita al viktimoj de la Granda Tertremo en Orienta Japanio. Por alvoki al forpasintoj kaj preĝi por ili la konto estis verkita kaj komponita. Baldaŭ estos la datreveno. En Japanio oni komencis movadon por kanti la kanton Rekviemo ĉirkaŭ la okazintaj tagoj. La Movadon iuj vastigas tra la mondo. Oni jam decidis la kantokunvenon en Danlanodo (5400 Bogense Bogense Folkehoiskole Denmark TEL:+45 6481 3280)en la 11a de marto.
Mi volas montri al vi la versojn.

Rkviemo al la viktimoj de Granda Tertremo en la Orienta Japanio Poez:TIBA Takao. Muz: OOTASIRO Masao. Trad.: KONISI Gaku. Aldonaranĝo: MAKINO Micuo.


1.
Ho nun skuiĝas montoj kaj jen bruegas maro.
Ho, parencar’ ho infanar’ kaj kara amikar’.
Aburpte sen salut’ foriris vi jam nu disde ni.
Obsedas nin la memor’ kaj eltrempas nin mal ĝoj’
La manojn kunpremu ni kun kviet’ en la kor’
por ke restadu en trankvil’ la animoj en Paradiz’.

2.
Ho nun ŝvebadas nuboj en blu’ de la ĉielo.
Ho, parencar’ ho infanar’ kaj kara amikar’.
Jen Ksitigarbo gracakun ridet’ al vi benas nun.
Defie intencas ni rekonstruon de la hejmlok’
Do budhoj subtenu nin por ke bela florar’
por ĉiam daŭre garnu ĝin por ornam’ kaj firma pro tekt’

3.
Ek nun al la projekto por ni tre grandioza!
Ho, parencar’ ho infanar’ kaj kara amikar’.
Per via propera viv’ instigis vi: ek al nia cel’
La dekunuan de mart’ nin atakis tertremeg’.
Ĝin plu transrakontos ni, ĵuras ni en la kor’.
Do vi animoj en trakvil’ restu pace en Paradoz’.
Restu pace en Pradiz’

Mi petas al vi, ke kiam vi ne povos kanti la kanton, almenaŭ vi aŭskultu ĝin!

Ksitigarbo: unu el budhoj


https://www.youtube.com/watch?v=07MY6_22nww

ludo per okarino
http://www.youtube.com/watch?v=_HpD_xHfmeA


Nia Zamenhof-Festo [raporto]

Hieraŭ okazis nia zamenhofa festo. Kelkaj kamaradinoj raportis sian sperton kaj penson. Estis intere, sed bedaŭrinde ne estis viro en ili. Unu el ili parolis pri nuna nia situacio, precipe post tragediaj tertremo kaj akcidento de radioaktiva centralo. Ŝi sentadas sin trompita per raportoj, kiujn publikigis registaro aŭ brokratoj kaj respondecaj instancoj. Mi ankaŭ havis tute saman senton kaj konsentas kun ŝi

La partoprenantoj estis 51. Kaj la loko kaj la programo estis jene

La 41a Zamenhof-Festo en Kanagawa 2011

Dato la 10an de decembro, 2011 (sab.) 11:30 - 16:30
Loko Ĉigasaki-Kulturdomo por Urbanoj (Ĉigasaki-Ŝimin-Bunka-Kaikan)
8 minutojn piede de la norda elirejo de la staci JR-Ĉigasaki
En la 4a etaĝo (Tel. 0467-85-1123)
Kotizo 800 enoj (studentoj 200 enoj ) kun foto
Programo
10:00 Libertempo kun kukoj. Bv utiligi la tempon por preparado, ekzerco de koruso, aĉetado de libroj, tagmanĝo, ktp.
11:30 Malfermo
11:40 Prelegoj parto A
La komuna E-kongreso kaj la koruso (Kanacu Nobuko)
La komuna E-kongreso kaj mi (Kojanagi Ŝooko)
La malnova vilaĝo Hahuemaŭl (Sano Hisako)
Ni faru svertan korpon prenante gimĉion (kimĉion) (Oki Majumi)
Nur-Esperanta Kunvivado en Yacugatake (Iwaya Mizro)
Deklamado de la poemoj de Miyazawa Kenzi (Sibayama Jun'iti)
Esperanto—espero por vivi en la senespera mondo (Memoto Naomi)
Pri transigo al la nova jura persono de JEI, precipe pri asocia membro (Suzuki Keiitiro)
13:00 Libro-prezentado (Doi Ĉieko)
13:30 Komuna Fotado, Aĉetado de libroj, Paŭzo (ĝis14 :15)
14:20 Koruso (Hamaronda kantogrupo kun aliaj, direktata de Makino Micuo
14:40 Prelego parto B (japane) Hukuda Toŝihiro (s-ro F)
Parto unu Urbo Minami-Sooma, vilaĝo Iidate kaj Ukrainujo
Parto dua Afganujo kaj Sirio, kie ne troviĝis esperantistoj.
Parto tria Muziko kaj ĵonglado
16:10 Prezentado de lokaj grupoj Odawara, Kawasaki, Jokohamo)
16:20 Fermo, Transdono de la Standardo de Ligo de Esperanto-grupo en Kanagawa, de Ŝoonan al Odawara
Koran dankon! Ĝis revido!


Suriprizenda novaĵo [raporto]

En la 17a de novembro mi suriprizita per ĉuna novaĵo. Ĝi estis pri akcidento de malgranda porinfana buso de infanĝardeno. Ĝi koliziis kontoraŭ sarĝaŭto kaj mortis ŝoforo, plenkreskulo kaj 18 infanoj. Kial tiel multe? En la buŝo estis 60 infanoj. Origine la buso estis por 9 personoj. Nome ĝi havis nur 9 seĝojn. Kiel oni povis enmeti tiel multe da infanoj. Ni povis vidi filmon pri akcidento en YouTube. Sed ĝi jam estis forigita en la skvanta tago.

En la sekvanta tago de la akcidento iu televidelsendejo menciis pri la novaĵo. Lastatempe oni uzas same reformitan buson precipe en regionaj grandaj urboj. Kaj filmo montris al ni kaptitan buson per polico. En ĝi estis dense enmetitaj infanoj. Post liberigo de la infanoj oni montris internon de la buso. La seĝoj estis tute forigita.
Anstataŭ ili estis 4 longaj benkoj. Inter benkoj kaj sur benkoj oni starigis 60 infanojn. Nome 62 homoj estis en la buso.

Kiel evoluos infana edkado en Ĉinio. Kiaj plenkreskuloj ili estos?

Knabineto Sakura [raporto]

Ĉu la rakonto estas nova legendo aŭ vera okazintaĵo, mi ne scias. En televido iu diris: Estas infano Sakura en iu rifuzejo granda cunamo en Japanio. Oni aŭdis alarmon kaj por fuĝi el la danĝenro kuris kaj kregis deklivon alten. Kaj riĝintoj sutaris altejon kaj retrorigardis, tiam ankoraŭ restis multaj homoj sur la deklivo. Ili rigardis la maron, tie estis nekredeble granda ondegoj. Ili glutis domojn, aŭtojn ŝipojn kaj homojn kaj transportis tuton alten kaj alten. Estis virino en forrabataj homoj, kiu tenis infano en siaj manoj. Kiam hazarde ŝi pasis ĉe staranta arbo, ŝi etendis unu manon, kaptis la branĉon kaj pendigis sian infanon por apuda branĉo. Poste ŝi malaperis en ŝilma fluon.
Poste oni povis savis la infano. Ĝi estas tre malgranda kaj eĉ ne povis diri sian nomon. Ĝi estas knabineto. Post la cunamo bele ekfloris floron sakuro. Kaj oni donis al ŝi nomon Sakura. Nun ŝi ankoraqŭ estas rifuzejo kaj donadas ridetojn al kunvivantoj.

Ĉu ni eblas vastigi Esperanton en Laoso ? [raporto]

Jam pasos la jaro 2010. En decembro mi renkotis kun E-isto, kiu estas japano, lernas nian lingvon per koresponda kurso, kaj longe loĝas en Laoso. Kiam mi estis en Laoso, li estis en Japanio pro sia okupo. Tial mi ne povis renkontiĝi kun li en Laoso. Sed antaŭ mia vojaĝo al tiu lando li donis al mi kelke da inforomoj en la lando.
Kaj antaŭ la renkontiĝo li ĉeestis en mia kurso kaj ni iris manĝejon kaj konversaciis pri la lando.

Nobembra Vientjano estis tre arda, kvazaŭ min premus arda gladilo, sed mi vidis multe da eksterlandanoj, kiuj senhaste promenis aŭ sidas ĉe kafejo. En temploj laosano, eĉetis kandelon kaj florojn, sidis antaŭ budhoj kaj kviete preĝis. La atmosfero estis tute milda. Sed en historia muzeo mi vidis orname metitaj armilojn kaj la ekspoziciaĵoj rememorigis min, ke la ŝtaton regas militaristoj.

Ĉefa nia konversacio estis pri la registaro kaj la oficistoj.
Jen estas lia opinion. La salajro de la oficitoj estas malaltaj. Ili ĉiuokaze postulas korptaĵon. Subaĉetado estas ordinara sistemo. La registaro antaŭgardis pri nekonataj ideoj kaj religioj. Sistemo de sekreca polico bone funkcias. Tial popolnivele komenci novan movadon estis tre malfacile kaj eĉ danĝere. La registaro forte fidas Vjetnamion. Se la registaro garantios sekrecon de Esperanto al ĝi, povus okazigi E-movadon. Sed ĉiuokaze ofcistoj postulos korptaĵon!

Oh! Ĉu ni eblas vastigi nian lingvon en Laoso.

Konkursoj por Zamenhof-festo [raporto]

 Hodiaŭ mi ricevis leteron de miaj rusaj geamikoj.
Ili lanĉis du konkursojn ligitajn al Zamenhof festo. Mi opinias,ke antaŭ ĉio mi devus sciigi tion al miaj geamikoj . Kaj mi afiŝas ĝin sur ĉi tie.
Ili estas tre fervoraj E-istoj kaj eldonadis gazeton ' KOMENCANTO ' dum dek jaroj.


Karaj geamikoj!

Laŭ la bona Movada tradicio festi ĉiujare decembre Zamenhof-feston, en urbo Jekaterinburg (ĉefurbo de Urala regiono de Rusio) ankaŭ kunvenas esperantistoj de nia regiono por kune festi la Zamenhof-tagon. Ĉi-jara preparado al la festo jam komenciĝis. Ĉe la organizantoj aperis ideo lanĉi du konkursojn, ligitajn kun Z-tago kaj ni invitas vin aktive partopreni ilin!


1. Letero al Ludoviko Zamenhof

Tiun ĉi konkurson ni invitas partopreni ĉiujn verkemulojn! Aktivigu vian imagon, fantazion, kreemon kaj provu skribi leteron al aŭtoro de Esperanto!

Elektu mem, en kiu ĝenro ĝin verki: ĉu en proza, poezia, humura aŭ alia. Ankaŭ enhave leteroj povus esti variaj: eble vi dezirus turni vin al la Majstro kun iu peto, aŭ rakonti al li pri iu interesa E-evento en via urbo (lando), aŭ komuniki, kial vi ekŝatis kaj lernis la lingvon, eble vi simple volus danki lin ktp. Se la ideo plaĉas al vi, ne hezitu sendi vian kontribuaĵon al ni laŭ la jena adreso: zamenhof-konkurso@mail.ru

Limdato de sendo estas la 16-a de decembro 2010.

La plej interesaj leteroj estos publikigitaj kaj aperos en E-paĝaro de nia regiono. Aŭtoroj de tri la plej sukcesaj leteroj ricevos premiojn de la organiza komitato.


2. Foto-konkurso Zamenhof kaj mi

Se vi ŝatas foti, se vi scipovas kapti kaj haltigi momentojn por la sukcesa foto-bildo, ni proponas al vi nepre partopreni tiun ĉi konkurson de fotoj!

La fotoj povus montri ne nur vian propran vidon de L.Zamenhof, sed ankaŭ prezenti vin mem apude. Bonvenas fotoj koloraj kaj nigra-blankaj, seriozaj aŭ ŝercaj. Akcepteblas ankaŭ video-materialoj. La plej interesaj fotoj eniros la retan foto-albumon, dediĉitan al Z-tago kaj 3 elektitaj de nia ĵurio fotoj ricevos premiojn de la organiza komitato.

Se vi subtenas nian ideon, bonvolu sendi vian kontribuaĵon laŭ la jena adreso:

zamenhof-konkurso@mail.ru

Viaj kontribuaĵoj por la konkursoj estas bona okazo partopreni nian aranĝon dum ĉi-jara Z-tago en Jekaterinburg, eĉ se vi mem ne povos veni kaj ĉeesti ĝin!

-

Organiza komitato de E-renkontiĝo en Jekaterinburg (Rusio)

 Dioramo de ‘se la mondo estus la vilaĝo de cent homoj [raporto]

En Kanagaǔ Internacia Fongaĵo estas volontula grupo kaj ankaǔ mi apartenas al ĝi. Kelkaj el ĝi volis fari dioramon de ‘se la mondo estus la vilaĝo de cent homoj’.
Antaǔ ne tre longe la rankoto cirkulis per interreto angle kaj Esperante. La rakonton verkis usona instruisto por sciigi maĝaĵoproblemon en la mondo al siaj lernantoj. En nia lando poste oni eldonis ĝin kiel ilustritan libron. Kaj oni utiligas la rakonto sciigi manĝoproblemon de la mondo al gelernantoj.
En feburaro ni vidis la dioramon, kiun faris volontuloj de WFP( La warld food programme: la monda manĝaĵoprogramo). Kiam ni vidis la dioramon, ni miris, ĉar ĝi mantras bone la situacion de la rakonto. Geknaboj vidante ĝin bone komprenis kiel ili vivas kaj kiajn homoj estas en la mondo. Kaj ankaǔ ni volis havi ĝin. La grupo, kiu faris la dioramon, volonte permesis al ni fari la similan.
Laste ni havis kunvenon kaj interkonsentis kiel ni fari tion.

Esperanta kurso en la dua mondmilito [raporto]

Hieraŭ mi vidis filmon en televido. La protagonist estis KOBAJAŜI Asei, kiu estas fama japana popurala komponisto kaj ĉefo de la organize. En ĝi li rakontis sian memoron de infanaĝo.
En ili estis rakonto pri lia patrino. Antaŭ la dua mondmilito lia patrino havis Esperantan kurson en sia hejmo. Tiutempe registaro ne permesis lerni eksterladajn lingvojn inkluzive nian lingvon. Foje ĝi estis atakita de speciala ĝendarmo kaj kursanoj devis forkuri tra fenestro.

Raporto pri Herzberg [raporto]

Mi volis raporti al vi pri Herzberg. Sed Jam tion faras Stela en sia brogo.
Mi petas al vi, bonvolu viziti tien!

 http://verdavojeto.bravejournal.com/

Ĉu Moskvo? [raporto]

Hieraŭ mi ricevis ‘Helordo de Espernto”-n
En ĝi mi trovis artikolon pri Osmo Buller en Moskvo.
En kunveno li renkontis vicurbestron A.V.Petrov , kiu ankaŭ estas reprezentanto de la internacia fako de la urbesterejo kaj vicestro de kleriga fako de magistrato.
Osmo Buller rakontis pri U.K. Nome de la urbestro Petrov invitis U.K-n en 2010.

Ĉu vere ? En la jaro 2010 julie okazos Azia kongreso en Ulaanbaatar, Mongolio!
Se okazos U.K en Moskvo, ni povos partopreni en ambaŭ kongresoj per siberia fervojo.

Mia unuafoja vojaĝo estis al Varsovio tra Moskvo. Tiam mi estis ŝokita antaŭ grandioza kaj vasta pejzaĝo. Mi deziras vidi ankoraŭfoje tiun pejzaĝon.

Tertremo en Japanio [raporto]

Hieraŭ( en la 14a, junio) granda tertremo okazis en nia lando.
Ĉefa loko estas gubernio Iŭate. Multe sukitaj lokoj estis en gubernioj Mijagi, Jamagata kaj Akita.
Kvin homoj mortis kaj 7 homoj ankoraŭ nun estas ne trovitaj .

Certe miltiĝios damaĝatoj.


 Fotoekspozicio [raporto]

Hieraŭ mi estis en fotoekspozicio, kies fotinto estas Joe O’Dannell, usonano.
Li fake studis riveloteknikon. En dua mondomilito li servis en armero. Septembre en 1945 li venis en Japanion. Lia unua servo estis serĉi usonajn pilotojn, kiuj perdiĝis en tokiaj bombadoj. Li ne povis trovi ilin sed vidis unu lignan tombon, sur kiu oni skribis tombon de usana piloto. Vidante ĝin li sentis japanan respekton al la mortinto kaj ankaŭ ke japanoj estas ne brutoj, kiel oni diris en Usono.
Li fotis urbojn, Nagasako kaj Hiroŝimo semhomaj. En ruinaj fotoj estis klarigo, kie estis kranioj kaj aliaj ostoj de infanoj kaj plenkreskantoj.
Estis unu foto de vundita knabo, sur kiu dorso estis multe da vermon. Li sentis kiel mizera kaj kruela estas atombombaditoj. Pro tio li decidis ke li jam ne fotu vindintojn.
Estis foto de alia knabo. Sur lia dorso estas mortinta infano.
Kiam mi estis infano, mia amikino rakontis pri infaneto, kiu mortis sur dorso de sia frato atakite per brulbombo. Mi ekmemoris ŝian kruelan historion kaj estis ne tolerema.

La fotoekspozicio okazas inter la 7a de junio kaj la 13a de Julio.
La hejmpaĝo estas jene:
http://www.k-i-a.or.jp/plaza/

La mano [raporto]

 Mano
En nia lando nun fama estas foto de unu mano, kiu forte tenas krajonon en ĝi. Kies mano ? Kiu fotis? Oni ne scias pri tio. Nur oni scias ke ĝi estas la mano de knabo, kiu mortis sub falinta lernejo en ĉinia granda tertremo. Kaj oni vidas ke ĝi mantras volon de la knabo por vivi.
De la granda katastrofo jam pasis unu monato, sed domaĝitoj ankoraŭ estas en danĝero. Ĉar la tertremo faris grandajn lagojn per falita amaso da tero kun aroboj, rokoj kaj konstraĵoj. Ili okazigos inundon kiam pluvegas.

Japana transportoaviadilo de Defenokorpuso ne flugis al Ĉinio. Ĉar okazonta afero naskis kontarŭulojn en ĉina registaro, nia registrao tuj ŝanĝis la planon kaj sendis tendojn per civila aviadilo.

Pri alia mano
Abomena mano mortigis sep nekonatojn dimanĉe( en la 8a) en strato Akihabara, kiu estas fama per elektronikaj vendejoj.
Viro 25 jara atakis pasantojn kiuj ĝuis ferion. Unue li faligis kelkajn per ŝarĝaŭto kaj due forte atakis aliajn per tenata akra tranĉilo. Sep homoj mortis kaj dek estis profunde vunditaj.
Onidire la kialo estis indigno al la socio, kiu estas apatia al li. Sed li ne rajtas rabi aliajn vivojn!
Mi pensas ke nia socio malsanas! Nia registaro tuj komentis ke ĝi pripensos kiel limigi havon de tranĉiloj. Ĉu nur la limigo estos utila por nia socio ?

Versoj de kanto germane "Frato Jakobo" [raporto]

Hieraŭ mia blogamiko, Bonulo, donis al mi Esperantajn versojn de kanto, kiu namiĝas germane “Frato Jakobo”.
Mi prezentas al vi tion!

Frato Jako, frato Jako,
Levu vin, levu vin,
Jen la sonorilo, jen la sonorilo
Bim bam bom, bim bam, bom.

Frato Jako, frato Jako,
lavu vin, lavu vin,
metu vian veston, metu vian veston.
bim bam bom, bim bam, bom.

Frato Jako, frato Jako,
kuru do, kuru do
tuj al la lernejo, tuj al la lernejo
bim bam bom, bim bam, bom.

Iam mi kantis ĉi tiun kanton kun miaj samkursanoj de E-kurso en Dua Vivo. :-)

Ekflugos japana transportoaviadilo de Defendokorpuso ! [raporto]

Japana konstitucio ne permesas havi armeon en sia lando. Sed estas armeo en nia lando. Oni nomas ĝin Defendokorpuso. Kelkaj japanoj opozicias kontraŭ ĝia ekzisto kaj ankaŭ Ĉinio.

Antaŭ du tagoj ĉina registaro petis helpon al Aera Defendokorpuson pro la tertremo. Tio surprizis multajn japanojn. Sed kiam oni vidas tion de kontraŭflanko, ĝi signifas ke la damaĝo estas tre granda.
Nun Aera Defendokorpuso koletas tendojn de siaj bazoj. Onidire en ĉi tiu semajno ĝi ekflugos en Ĉinion kun tendoj.
Kelkaj regionoj en nia lando jam estas en pluvsezono. Ĉu en Ĉinio ankaŭ estas ĝi? Ni
japanpoj deziras ke la tendoj donos iom da sekureco al ĉinoj.

La katastrofo en Ĉinio [raporto]

Verŝajne nun tuta mondo scias la katastrofo. En japana telvidfilmo ĉiutage sciigas al ni aferojn. Japana internacia savgrupo trovis malvivantojn, sed bedaŭrinde ne vivanton.
Kaj postvivantoj suferas pro manko, precipe akvo kaj medikamento. Plie ili timas la posttremojn kaj vivas ekster domo. Aperantoj en filmo busigis iliajn maltrankvilecojn nunajn kaj estontajn. Ili perdis sian vivbazon.
Laŭ la anonco martintoj jam superas pli ol dudek mil. Vunditoj pli ol ducent dudek mil.
Kaj malaperantoj, kiuj havas serĉantojn, esta pli ol naŭ mil.
La faŭlto (fendo) de la tertremo estas longa 300 kilmetrojn. Iu parto de la tero eliĝas alte tri metraj. Tiun granda tertremon naniam homoj spertis ĝis nun.
Hieraŭ mi laboris volontule. Tie okazis internacia festo kaj ankaŭ en ĝi oni kolektis monon por ĉinoj kaj birmanoj..

Ĉinio akceptos japanajn savgrupojn [raporto]

Je la 16a ( ĵus nun) novaĵo de televido anoncis nin, ke Ĉinio akceptos japanajn savgrupojn, kiuj estis speciale trejnitaj por savi homojn el detruitaj lokoj. Ankaŭ kuracista grupo kaj trejnitaj hundoj akompanos ĝin. La plej fruaj grupoj ekiros jam hodiaŭ vespere.
Ni japanoj volas ke ili savu plej eble multajn ĉinojn!

Vizito al Stellan Engholm – Jean Forge – [raporto]

Miaj kamaradoj legos novelon de Engholm, Al Torento.
Tiuokaze scii pri la verkisto estas tre oprutune. La artikolon mi trovis en Literatura Mondo. Mi ne scias kiu havas la kopirajton. Sed pensas , ke oni permesos min publikigi ĝin. Ĉar koni pensojn de antaŭuloj estas bezonate kaj utile por ni posteutoj!
Nun mi timas,ĉar mi povis mistajpi. La literoj de la gazetoj estas tre malgrandaj. Pro tio kiam mi misis, pardonu min!

Julio- aŭgsto, 1932 ,Literatura Mondo

Dum mia trimonata vojaĝo tra Svedujo urboj, urbetoj, vilaĝoj aperis kaj malaperis kiel filma rubando, vizaĝoj, vizaĝoj rigardis min, en la okuloj ekbrilis samideana entuziasmo ― en la haveno Götenborg mi aŭdis la sirenojn de oceanaj ŝipegoj, en Stockholmo salutis min blankaj mevoj, flugantaj super la bluaj akvoj, en miaj oreloj penetris la krio de l’ grandurbo, tramoj kaj aŭtoj, homoj svarmantaj ― la bildoj rapide pasis kiel sonĝa ekrano.
Kaj jen ― el tiu tumulta kaoso, sur tiu sonĝa ekrano aperis unu rava bildo, unu mallonga sed neforgesebla bildo : Nyberget! Jes, subite post kelkhora veturado fervoje kaj aŭtmobile mi estis en Nyberget. Ne, verdire ie profunde en la arbaro, en densa sveda arbaro. Tie loĝas Stellan Engholm. Malproksime de la homoj, for de la grandurba bruo staras lia domo. Post tiom da bruo, da nervojn vipanta ĵazritmo de la nuna tempo, mi double sentegas la subitan kvieton de la naturo.  Tie vivas la verkinto > Al Torento <…
Malofte direktas homo siajn paŝojn en tiun solecan domon, ĉirkaŭata de densa arbaro, kaj tamen ― kiel interese! ¬― venis al tiu kaŝita idilia loko konataj esperantistoj : pastor Cseh, Tiberio Marariu, Henriko Seppik, la hindo Sinha kaj aliaj…
>Sinha estis ĉe ni kelkajn semajnojn < rakontas la edzino de Engholm, perfekta esperantistino. > Li pilkludis kun svedaj knaboj, fiŝkaptis kaj banis sin en proksima lago! Kiel domaĝe, ke li devis tiel frue reiri Hindujon. Li faris veran propagandon por Esperanto.<
 Dum la vespermanĝo ni parolis pri la > veda politiko <, pri novaj pli modernaj propagandmetodoj. Sinha montris unu el tiuj vojoj : praktike uzi la lingvon. Ni devus havi 100 tiajn prelegantojn el diversaj rasoj kaj popoloj. Ili devas veturadi tra la landoj kaj prelegi en Esperanto pri interesaj temoj. Mi rakontas pri mia > nigra infano< la negro Kola Ajayi, kiu volas fariĝi la nigra Sinha.
Stellan Engholm estas silentema, modesta homo, ŝajna ke liaj pensoj forvagas en malproksimajn regionojn. Kiam sciigas , ke >Literatura Mondo< sendas min por fari intervjuon kun li, li diras : >Mi tute ne ŝatas reklamon!< Ankaŭ la fotoaparaton li malŝatas, kiel mi poste konstatas.
Engholm estas instruisto. En la jaro 1920 eklernis sola Esperanton, sed nur en la jaro 1927 li fariĝas pli aktiva, kiam li renkontas d-ron Privat kaj aŭdas unuafoje esperantlingvan paroladon. Li estas verkisto jam fruaĝe, verkis poemojn kaj novelojn en sveda lingvo. Poste komencas verki en Esperanto.
>Kiel tio okazis ? por konfesi la veron, unue mi ekskribis malgrandan skizon por ekzerci la lingvon, sed poste la skizo fariĝis pli kaj pli longa kaj fine el ĝi rezultis mia originala novelo >Al Tolento<.<
Venis la tempo, kiam li tradukas la Andree-libron. Ĉiun liberan minuton li uzis, por fini tiun ofte malfacilan tradukon. Ĝis la unua, dua nokte li laboregas kun helpo de sia edzino. La lingvo, kiun li uzas, estas majstra, la stelo bonega,la formo unuaranga. La lingvaj lerteco kaj perfektecoestas la unua nepra eco de la originala Esperanto-verkisto. Engholm posedas ĝinen alta grado
>Kion vi opinias pri la originala verkado en Esperanto?< mi demandas.
>Mi ne konsentas pri la aserto de kalkaj esperantistoj, ke Esperanto estas nura helplingvo taŭga por tradukoj. Laŭ mia opinio ĝi estas vivanta lingvo, en kiu ĉiu povas libere verki. La evoluo de la lingvo laŭ mia opinio estas akcelata ĝuste per la originalaj verkistoj. Tamen mi ne ŝatas neologismojn.<
>Do, laŭ vi Esperanto estas memstara literature lingvo.< mi diras, >sed ĉu vi verkante ne sentas kelkfoje ĝian artefaritecon, ĝian konstruitecon ? Ekzemple la multan pre- kaj sufiksoj laŭ mia sento malaltigas la literaturan forton de la lingvo. Vortoj kiel malami, varmeta, malvermega, malhela ktp. ofte havas specialan esprimon aŭ terminon en naciaj lingvoj, ili por tiel diri estas pli > palaj < en Esperanto ol en la nacia lingvo. Al mi ofte ŝajnas ― mi faris kelkajn tiurilatajn eksperimentojn ― ke teksto bone tradukata el Esperanto en nacian lingvon en sia tradukita formo pli impresa ol en en sia antaŭa origina formo.<
>Tion mi ne sentas,< kontraŭ diris Engholm , >sed ni konsideru, ke ni staras ankoraŭ en la komenco de la literature lingvo Esperanto. Ĝi ankoraŭ estas uzata tro malmulte en la praktiko kaj tial la vortoj ankoraŭ ne peneris tro profunde en la sentojn de la esperantistoj kiel tio okazis ĉe la ĉiutage uzata nacia lingvo, kaj eble ankaŭ la verkistoj.
>Mi komprenis,< mi interrompas, >vi estas prava: oni uzas Esperanton tro malmulte en la praktiko! Ni devas lerni rektan pensadon kaj sentadon en la lingvo, precipe la orginala verkisto devas liberigi tute de sia nacia lingvo. Kaj la simpleco de Esperanto, ĉu ĝi ne ĝenas dum la verkado?<
>la facileco kaj simpleco de Esperanto tute ne malfortigas la literaturan kvalito, kapablon de nia lingvo. Mi mem ekzemple ne ŝatas la modernajn verkistojn de hodiaŭ.<
>Kial ne?<
> Ĉar ŝajnas al mi, ke la modernaj nacilingvaj verkistoj faras tro multajn vortojn. Ili ofte uzas strangan >vortlingvon<, ili konstruas modernajn barikadojn de frazoj kaj vortoj, malantaŭ kiuj oni vane serĉas valorajn pensojn.
Kaj la taskoj de originala Esperanto-verkisto? mi demandas.
>Antaŭ ĉio ili verku serioze! La temoj povas esti diersaj. Eĉ romani pri la vivo de la esperantistoj mem, pri ilia laboro, feliĉo kaj malĝojo povus esti interesa valora literaturaĵo, se oni priskribus la esperantistojn kiel homojn kaj serioze klopodus trovi veron…<
Jes, tiel agas ja la verkisto kaj poeto Engholm. Li observas ĉion, kio lin ĉirkaŭas, la homojn de la svedaj arbaroj, la svedajn gejunulojn de hodiaŭ, la problemojn, kiaj prezentas la nuno, kaj projekcias per plej delikata sentosupegulo iom de tiu nuno en la animon de la leganto!
>Homoj sur la tero< estas la titolo de lia nova romano. El la angla originalo li ĵus tradukis verkon de hinda profesoro S. Radhakrishnan en Esperanton. Kaj jam atendas lin nova tasko: por granda Stockholma eldonejo >Tiden< tradukis sveden mian romanon > Mr. Tot aĉetis mil okulojn<…
Kiu verkisto influas lian verkadon? Li ne povas diri, li ŝatas la rusan verkiston Dostojewski plej multe. Li eĉ studas la rusan lingvon. Kaj li ŝatas kaj admiras la genian mortintan Berlinan pentriston Heinrich Zille.
>Zille? Kia surprizo por mi< mi ekkrias, Ĉu vi scias, ke mi estas ankaŭ admiranto de tiu pentristo, kiu majstre desegnis la proletojn kaj malriĉulojn de Berlino kun unika ironia trajto? Ke laŭ mia manuskripto ni turnis en tiu > milljöh< (medio) unu el la plej sukcesaj artnivelaj filmoj? <
Tio estas nova bazo por vigla diskuto. Estas malfrua nokto, kiam ni fine enlitiĝas.
Matene la suno brilegas en miajn fenestrojn. De la lerneja korto sonas la ĝojkrioj de svedaj geknaboj. Engholm jam komencis la instruadon en la lernejo…
Bedaŭrinde la tempo ne permesas resti pli longe en agrabla gastama hejmo de gesinjoroj de Engholm, babili kun la poeto pri niaj >verdliteraturaj< demandoj, promeni tra la sorĉa sveda arbaro, senti la kvieton de la nature.
Stellan Engholm adiaŭis dum la paŭzo. Li esperas veni al Parizo. >Mi ne ŝatas reklamon!< li ripetis. Certe ― ankoraŭ li staras en la komenco de sia Esperanta verkado. Sed mi estas konvikita, ke li donacos al la Esperanta popolo, ke li donacos al ni ankoraŭ grandajn valorajn verkojn, pri kiuj povos fieri la Esperanta popolo, ke li estas unu el la pioniroj en batalo por ekzistrajto de nia originala literature ― li, la dilikatsenta psikologo, kvietvorta poeto el la alta nordo: Stellan Engholm!


Dimanĉe [raporto]

Inter la lasta semajno de aprilo kaj la unua samajno de majo estas multaj ferioj en nia lando. Oni nomas tion ora semajno kaj tiam okazigas inventojn aŭ vojaĝas.
Dimanĉe mi iris en Jokohamao por spekti prezentadon de stratoartistoj. Bedaŭrinde mi povis vidi preskaŭ neniun prezentadon pro amaso da homoj.

Nun mi volas montri al vi fatojn de Devag-insulo en Karnataka, Barato.

Du virinoj ĉerpis neklaran akvon de terkavo kaj malaperis en arbareton. Por kio ili uzas kotoplenan akvon?
1671007


La sunsubiro de araba maro
1650240


Ĉirkaŭante fajron
1671000


La sunleviĝo
1671005


Infanoj de mangloarbo
1629180


Virinoj sur bordo trans granda rivero Karvar
1671004


Guvidisto de la insulo kun krabo, kiun li prenis de sable truo.
1650212


Nesto de danĝeraj ruĝformikoj farita el foliaro.
1650215



Al insulo ( pri la postkongreso en Barato) [raporto]

En la 20a de februaro ni veturis per du barkoj al insulo, kie ni tranoktos. Sur ĝi kreskiĝas iuj specaj koniferoj kaj vento estis agrabla.

1629214


1650238


1629221


Posttagmeze kelkaj promenis marbordon kaj ankaŭ naĝis. Mi, sub arboj sur hamoko ripozis. Mi aŭdis venton susura. Tiam sono venis. La tono estas malrapida senĉesa kaj samritma kuvazaŭ iu birdo frapas arbon. Mi scivole iris en arbareton.

Estis tri malgrasaj virinoj, kiuj frapas falintan grandan arbon per granda hakilo. Ĝi aspektis tro peza. Ili alterne batis la arbon, tamen nur malgrandaj skrapaĵoj disfalis po ilia frapo.

Mi ekmemoris mian infanecon, tiam estis post la dua mondmilito kaj mia familio suferis pro hejtaĵo kaj manĝaĵo. Kiam ne estis fratoj, mi ankaŭ faris hejtaĵon.

Mi salutis ilin. Mi sentis ke ilia voĉo demandis al mi , de kie mi venis. Mi respondis nur “japano” kaj mimike parolis al ili , ke kiam mi estis infano, mi spertis tiun laboron kaj ĝi estas tre peza. Ili donis al mi rideton. Kaj mi adiaŭis ilin.

Vespere ni vidis sunsubiron kaj ankaŭ la lunon supreniranta super la maro Arabio.
Ni festenis ĉirkaŭante fajron. Ni manĝis kaj babilis. Iuj viroj rostis fiŝpecojn kaj aliaj donis al nia telero deversajn manĝaĵojn laŭ nia deziro.
Jam estis nokto .La fajro pli kaj pli malfortiĝis. Baldaŭ la maro pleniĝis. La ondoj venis ĝis niaj piedoj kaj estingis la lastan nian fajron. Kaj ni iris sian kabanon.

En sekvanta tago matene je la 7a ni kolektiĝis apud malgranda kajo por promeni. Tie ni vidis sunsupreniron.
Guvidisto iris sur sablejo, tie estis multaj ĝermoj de mangloarboj, kiujn oni plantis por protekti naturon. Ni vadis en akvo kaj trairis apud magloarbaro ĝis granda rivero Karvar.
Poste ni returne eniris arbaron. Li montris al ni naturon ekzemple : flgilflokoj de birdo, kiu estis nokte manĝita per vulpo, larĝa spuro de serpento, nesto de ruĝa formiko, k.t.p. eĉ senfudan marĉon.
Post matenmanĝo ni veturis per du barkoj por vidi delfenon, sed bedaŭrinde mi vidis nur ŝpuriĉitan akvon. Tamen mi ĝuis grandan naturon, kiuj ne estas nia lando.


Nur fotaj fragmentoj (postkongreso en Barato) [raporto]

Amikinoj en Hassan
1629181


En varmega aero E-istoj supreniras nudpiede longan ŝtuparon al ĝajnisma templo.
1629177


Fora pejzaĝo de sur la ŝtuparo.
1629176


Flanko de la templo
1629178


1629175


Mi trovis alies fotoj: jene
http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/4da9f42f61f80a834b19cddb213a90c0

Trans montaro ( pri la postkongreso en Barato) [raporto]

Nia itinero eble estis de Bengaluro _ Majsoro _ Hassan _ Mangaluro _ Karvar kaj Devbag-insulokaj al Bengaluro. Kial estis eble? Nia ĉicerono fojfoje ŝanĝis la vojaĝplanon.

Mi mantras al vi la mapon. La urbo Mangaluro ne videblas sur ĝi, sed ĝi estas en la maldekstra parto kie vojo atingas de Hassan.

地図2.jpg


Ni ekveturis de Hassan en malfrua posttagmezo kaj eniris montaron. Senpavimita vojo estis severa por ni. Ĝi senfine saltigis, eĉ saltegigis nin. Kvazaŭ renverŝate ni kroĉis sin al apogilo, kiu estas ĉe dorso de antaŭa seĝo. Mi sentis ke mia internaĵoj estas tute renversitaj, sed aliflanke mi ĝuis nekonatan sperton.
Por necesejo la buso haltis. Tie estis fabriko de kafo kaj spico. Floro de kafo estis tre bela, sed kiam mi rimarkis spicon, jam vesperiĝis kaj mi ne povis foti ĝin.
Aliaj kamaradoj ĝuis kafon, sed mia stomako ne volis ricevi ĝin. La buso finfine ekiris celanate al Mangaluro.
Ekmallumiĝis. Ranga (ĉiĉero) diris, ke restracio kaj vendejoj malfermos la 21an horon. Kaj li kaj liaj helpantoj aĉetis bananojn, biskvitojn kaj trinkaĵojn. La trinkaĵo havis iom da alkoholo. Trinkinte ĝin mi tuj ekdormis, kaj kiam mi ekvekis, jam estis matene. Je la 4a ni eniris hotelon de Mangaluro
Ĉu mi suferis tiun veturon? Ne! mi tute ĝuis tiun hazardajn okazajojn.

floroj de kafo
コーヒー1.jpg


nuksoj de kafo
こーひー花と実.jpg




Nur fotoj en Majsoro [raporto]

Ni vizitis palacon de Majsoro, kiu estis antaŭa ĉefurbo de gubernio Karnatako.
Nokte ankaŭ ĝi estis bela.

マイソール宮殿1.jpg


マイソール宮殿昼1.jpg



Sur vojo apud palaco venis elefanto kun familio. Bedaŭrinde ĝi estas ne klara.


マイソール宮殿昼3.jpg



Temploj en Karnata (pri postkongreso) [raporto]

Ni tranoktis en du urboj Hassan kaj Majsoro. Dum la tagoj ni vizitis du hinduismajn kaj ĝajnisman templojn. Oni devis demeti siajn ŝuojn kaj piediris sur ŝtono. Kvankam aero estis vrmega, sed ŝtono sentigas al mi malvarmeton.
Ĉiu templo estas ornamita per senkalukeblaj gediaj figuroj, kiuj estis gravuritaj pli ol antaŭ mil jaroj. Ili senhizite mantras human vivon : pri mizika ludo, danco, eĉ sesaĵo kun aŭ ĝojo aŭ malĝojo aŭ indigno k.t.p.
Multaj kreantoj estis en la temploj kaj preĝis kun oferaĵoj ekzemple fluktoj kaj floroj.
Mirinda estis ĝajna templo. Ĝi estas sur alta ŝtona monteto. Ni devis supreniri 300 ŝutparon. Kaj intere staras giganta skulptaĵo. Ĝi estas tute nuda.
Ranganayakuku ( ni nomis lin Ranga kaj estas nova sekratario de KAEM) estis nia ĉiĉerono. Li bone klarigis al ni ĉiujn aferojn.
Laŭ li iu reĝo fariĝis ĝajno. Ĝajnismo estas tre kompatema al ĉiu vivaĵo. La reĝo severe gardis la dogmon kaj mortis pro malsato. Oni funebris kaj omaĝe faris la templon sur la roka monto. Se mi ne mismemoras, tio okazis en kvarj jarcento.
: Jen estas la skulptaĵo.

ジャイナ教像2.jpg


Kial ĝi estas nuda?
Laŭ Ranga tiutempe baratanoj, kiuj loĝas en suda regiono vivis nude. Nur loĝantoj en norda regiono volvis sin per maldika blanka tuko. Tial ĝi estas nuda laŭ la kutimo.

Pri postkongreso en Barato: birdejo [raporto]

渋滞.jpg

En la 16a matene ni ekvojaĝis al birdejo Rangatittu, kiu estas natura rezervejo. Tamen ni devis unue eliri de la urbo Bengaluro. (vidu foton!)

La rezevejo estas tre garanda. Ni paŝis sub granaj arboj kaj atingis al la boata ekirejo. La lago estas vasata. La akvo estas neklara. Ni ne vidi fiŝojn, sed povis vidi ke birdoj, kiuj havas akrajn okulojn, abrupte flugis sur akvosurfacon kaj facile kaptis fiŝon. Ni povis supozi ekziston de abunda fiŝaro.
Boatistoj vetrugis nin boate la lagon. Ni vidis pelikanojn, kormoranojn k.t.p., kiuj nestas sur samaj arboj sur la insuloj kaj bordo de la lago. Ankaŭ vespertoj kuroĉis sin al samaj arboj.. Kvazaŭ ili loĝus en sama apartmento ; iuj en unua etaĝo kaj aliaj en dua aŭ tria, tiel Ili dividis sian loĝejon.
Eĉ ni vidis krokodilon en malprofunda akvo.

Sur monodmapo Barato estas granda, kompare nia lando estas tre malvasta. Ilian riĉecon mi sentis. Multaj japanoj, kiuj iam vizitis la landon, sopiras ĝin kaj ripete vizitadas. Verŝajne grandioza la naturo altirus japanojn, kiuj ĉiam estas katenitaj en malvasta loko.

Poste ni veturis al iama ĉefurbo de Srirangapattana kaj vizitis tombon de fama Sultan Tippa, kiu batalis kontraŭ britoj.

Mi ne fotis, sed vi volas vidi nian grupon, vizitu jenan japanlingvan blogejon, tie vi povus vidi viajn konatojn!

http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/fcd3f22d7660541e896bba12f1e191d4

Novbakita Esperato-familio [raporto]

Mi finfine povas montri foton de novbakita Esperanto-amilio, pri kiu mi jam skribis. Ili estas kun du nepaloj.


家族.jpg


http://iriza.blog.so-net.ne.jp/2008-03-07

Sakura florado [raporto]

Mi antaŭe diris ke mi estas malbona fotisto . Mi petis mian bologamikinon, kiu ĉiam bone fotas, ke ŝi montru siajn fotojn por ke mi povu montri tion al miaj amikoj. Ŝi hodiaŭ surpaĝigis sakurofotojn! Nepre vizitu tien. Ĉar vi vidos ne nur floron sed ankaŭ skuroadmirantojn !
(en la 3a de aprilo, Oosaka ) http://blog.goo.ne.jp/biragoyan/e/78a3f304b2ff8aeb54f1b8895c71c44a


aliaj sakuraj fotoj en Jokohamo

http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/022ded3fb29ea6ee9235139ab8217d77
http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/67d4782a53998bfc2785a4af251806e4

Pri Lejzervicz( lejzeroviĉ) Izraelo [raporto]

Pri Lejzervicz( lejzeroviĉ) Izraelo (nsk. 4 jnu. 1901)

Verŝajne artikolo pri li aperis en gazeto Esperanto okaze de 100 jara lia datrevno. Pli ol antaŭ liaj eseoj en ‘Litertura Mondo’ altiris min. En ili mi sentis lian teruron pri kreskanta nazia forto. Hieraŭ mi hazarde trovis mian malnovan kajeron. En ĝi estis skribita pri liaj verkaĵoj kaj pensis ke iu volus legi ilin kaj serĉus ene de Literatura Mondo.
Mi volas helpi ilin per mia noto.

( Li foje uzas la nomon Georgo Verda)

Esperanta Folkloro : jan. 1933
Mahatoma Ghandi : feb.-mar. 1933
Nigraĵo :apr. 1933 (en ĉi tio li eĉ skribis pri japana agreson en Manĉurion)
Sangaj ludoj : maj. 1933
Horaĉo serĉer faras revolucion : jul. 1933
Tra la mondo : sep. 1933
Packonferencoj : nov. 1933
Feliks Zamenhof mortis : jan.1934
Herooj de l’ homaro : mar.-apr. 1934
Zamenhof eraris : nov. 1934
Horaĉo Serĉer rezignas: dec. 1934


この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。