So-net無料ブログ作成
el japanaj rakontoj ブログトップ

Kiu estas saĝa ? (Daŭrigo) [el japanaj rakontoj]

Kaj poste iom da tempo pace daŭris. Sed ankaŭ veni la sendito kun postulo. Ŝajnas al la reĝo ke ĝi estas pli malfacila ol antaŭaj postuloj.
La postulo estis ke la reĝo de granda lando volas tamtamon, kiu mem sonadas. Do la reĝo ankaŭ proklamis en tuta lando
‘ Tiu ricevos premion, kiu faris tamtamon, kiu mem sonadas.’

Aŭdinte tion, la patrino donis al sia filo sakon el tuko kaj admonis :
“ Vi serĉu vespan neston plej eble grandan kaj prenu ĝin en la sakon.”
Kiam li revenis kun vesparo, ŝi diris al li.
“ Vi iru al reĝo kun ĝi. kaj metu tion en tamtamon.
Li iris ĉe reĝo faris tion laŭ admono de sia patrino . Kaptataj vespoj furioĝis kaj impetis en ĝi. Ili batis ledon de la tamtamo. La tamtamo sonoradis. La reĝo petis al la sendito ke li transdonu ĝin al sia reĝo. Dum irado al granda lando ĝi sonoradis. Ne nur la sendito sed ankaŭ la reĝo miris pri mistera tamtamo kaj volas scii kio okazis en ĝi. Li iom ŝiris la ledon, Tiam multaj vespoj elflugis, furioze impetis al li kaj multe pikis lin.
De tiam jam sendito neaperis en malgranda lando.

Dume la reĝo de malgranda lando gojis kaj dononte premion dimandis al junulo.
‘”Kiel vi estas saĝa ! ĉu la ideojn vi propre elpensis ?”
Li estis honesta kaj ne povis respondi jese, sed ne povis konfesi pri sia kaŝanta patrino. Li silentis. Ĉar se li dirus pri ŝi , oni ekzekutus ŝin. Ankaŭ povas esti, ke li ricevos kondamnon.
La reĝo diris:
“ Kiam vi konfesis la fonton de ideoj, mi donos al vi kion ajn vi volas kiel premion!”

Finfine li konfesis tuton pri sia vivo kun patrino kaŝita kaj petegis ke la reĝo donu la vivon de la patrino.
La reĝo estis ne stulta. Li diris:
“ Mi ne sciis ke maljunuloj havas prudenton kaj saĝecon. De nun mi respektos ilin kaj lernos el iliaj spertoj.”

De tiam maljunuloj en la lando estis respektataj kaj zorgataj kaj vivis komfote.
(Fine)
.


Kiu estas saĝa ? (Daŭrigo) [el japanaj rakontoj]

Ankaŭ la junulo aŭdis la proklamon kaj parolis pri tio al sia patrino.
“Fari cindran ŝnuron estas tute facile !” Ŝi diris kaj ordonis al sia filo.
“ Portu sitelon kun akvo, ankaŭ salon kaj pajlojn.”
Li portis tuton.
“Unue vi saligu la akvon, kaj enmetu pajlojn en ĝi.Poste vi ŝnuru la saligitajn pajlojn.”
Li faris tion.
“ Enmetu ĝin en fornon kaj fajrigu” La ŝnuro krakante brulis kaj fariĝis cindro, sed ĝi tenis ŝnuran formon.
Li atentplene surmetis ĝin sur platon kaj portis al reĝo. La reĝo tre ĝojis kaj donacis ĝin al la sendito. La sendito depremite revenis al sia lando kun cindra ŝnuro. Kaj la reĝo donis arĝenton al la junulo.

Iom da tempo daŭris pace. La junulo kun la patrino ankaŭ vivis kaŝe. Sed ankoraŭ foje venis sendito de granda lando. Li portis jadon. Tra la jado estis serpentuma truo kaj ĝi estis tre mallaĝa. La sendinto diris al la reĝo:
“ Mia Moŝto volas tredi fadenon en ĝi, sed neniu povis fari tion. Kaj li petas al vi ke vi faru tion.”

La reĝo ankaŭ proklamis tion en tuta lando samkiel antaŭe.

Aŭdinte tion maljuna patrino diris al sia filo.
“ Iru montarbaron kaj portu mielon.” Li portis ĝin el abelujo.
“ Kaptu formikon kaj portu ĝin.”
Ŝi ricevis formikon, ligis silkfadenon al ĝia kokso kaj ordonis al li ke li iru al la reĝo kun mielo kaj formiko ligita fadenon. Kaj ŝi diris al sia filo.
“ Unue trempu mielon al elirejo kaj metu formikon al enirejo de kontraŭa flanko. Mielo allogos ĝin kaj certe ĝi trairos la truon.”
Li iris al la reĝo, ricevis la jadon kaj faris tion laŭ instruo de sia patrino. Vere formiko trapasis serpentuman truon kaj tredis la fadenon. La sendito malgaje reiris al sia lando. La reĝo tre ĝojis kaj donis al li oron. (ne fine)


Kiu estas saĝa ? [el japanaj rakontoj]

Iam estis malriĉa reĝo en malgranda lando. Li pensis kial oni devas nutri maljunulojn, kiuj jam ne povas labori. Kaj li deklamis.
“ Kiam ĉiu homo fariĝis 60 jara, tiu devas folasi sian hejmon kaj iri en senhoman monton. “
Kaj li forperis maljunulojn en sovaĝan monton. Sed unuatempe kelkaj maljunuloj kaŝe vivis. Pro tio li patroligis siajn soldatojn tra la lando por trovi nepermesatajn vivantojn kaj punis kaŝintojn kaj kaŝintojn ambaŭ. Juanj familianoj kompatis siajn gepatrojn kaj geavojn sed povas fari nenion.Tial en la lando jam ne estsis maljunaj homoj.

En iu vilaĝo esitis malriĉa junulo, kiu vivas kun sia patrino. La patrino fariĝis 60 jara, sed li ankoraŭ ne povas forlasi ŝin en senhoman monton.
La patrino admonis al li, ke li portu ŝin en venonta plenluna nokto. Kaj ŝi mem aranĝis la transiron.
Venis plenluna nokto. La filo portis sian patrinon surdorse kaj grimpis en monto pli kaj pli profunden. Danke al la luno la pado estis luma. Krakoj, kvazaŭ el ekrompitaj branĉoj aŭdiĝis. Li retrovidis kaj konstatis verde glimantajn branĉojn sur la pado en la lunlumo.
“ Kion vi faris patrino? “
“ Mi rompadis branĉojn. Kiam vi reiros hejmen, vi trovos ilin kaj senerare revenos hejmen.” Ŝi respondis.
La filo jam ne povis forlasi sian amatan patrinon en la monto kaj revenis hejmen kun ŝi.
Li fosis kelon sub sia ĉambro, tage kaŝis ŝin en ĝi kaj vivis kune.

Estis granda lando apud la malgranda lando. La reĝo estis avara kaj fervoris vastigi sian landon. Li ofte irigis sian senditon en proksimajn landojn kun malfacilaj postuloj. Kaj kiam aliaj ne povis respodi por ili, li sendis armeon kaj proprigis al si la landojn. Pro tio la lando pli kaj pli vastiĝis kaj fariĝis forta. Sed la reĝo ankoraŭ volis aneksi aliajn landojn.
Fine sendito venis en malgrandan landon. Li postulis al la reĝo.
“ Mia Moŝto volas ricevi ŝnuron el cindro kiel vian donacon.”
La reĝo ne sciis kiel fari ĝin kaj ordonis al subuloj ke faru ŝnuron el cindro sed neniu sukcesis. Tial li proklamis en tuta lando :

‘ Tiu ricevos premion, kiu faris cindran ŝnuron.’ ( ne fine)


el japanaj rakontoj ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。