So-net無料ブログ作成
verkita de geamikoj ブログトップ

Tankaoj de esperantisto por la japanoj. [verkita de geamikoj]

< Mi ne trovis la vortojn, do jen miaj tankaoj. Sencxese ni pensas al vi kaj al viaj samlandanoj. >

Mi ne komprenas,
sed pense kunsuferas.
Ho Japanio !
Tro da plagaj eventoj
por Sunleviĝa Lando.

Ŝatinda regno
nun terure vundita,
sed jam japanoj
kuraĝe paciencas,
zorgas, batalas, flegas.

Malfacilaĵoj
nek venkos, nek triumfos,
sed nasku volon
konsoli, rekonstrui,
printempigi la korojn.

La tuta mondo
kompatas kaj sincere
deziras al vi
fieran renaskiĝon,
pacon, novan feliĉon.

Libera Ponto

EL KIU INKUJO ? [verkita de geamikoj]

[手(グー)] Hieraŭ mi ekzercis min en versado. Matene en mia leterkesto estis la poemo. Bonvolu ĝui ĝin!

EL KIU INKUJO ?

Skribi.
Kial skribi ?
Parolo jam estas malfacile komprenebla afero
Kaj la penso ankoraŭ pli,
Se ne diri ion pri la plej granda mistero :
La vivo kaj la konscio pri ĝi.

Skribi.
Vana afero,
Kvazaŭ oni volus iamaniere
Atingi ian eternecon.

Skribi.
Kial do embarasi, tedi, ĝeni, enuigi aliulojn
Per tiom da malultilaj skribaĵoj se ne aĉoj ?

Skribi.
Kulmino de homa orgojlo,
Kvazaŭ oni povus tiom ofte trovi fundamentajn ideojn,
Kiuj meritus esti gravuritaj en marmoro,
Aŭ nur ĵetitaj sur papero.

Skribi.
Nur bezono de stulta homo,
Lasante gliti la skribilon sur papero
Vorto post vorto,
Iafoje kiel frenezulo.

Skribi.
Ĉu rimedo por liberigi al si
La kapon el tiom da ideoj, bildoj, angoroj,
Koleroj, malfacilaj sentoj
aŭ tiel trovi ian pacon ?

Skribi.
Kiom da skribaĵoj estas fine ordigitaj,
Por esti senditaj aŭ publigitaj,
Dum - feliĉe - la plej granda parto
Restas forgesitaj en taglibro aŭ en tirkesto ?

Skribi,
Kiel sportistoj sin trejnas,
Por senĉese progresi en tiu arto,
Tiel eble akiri ian lertecon kaj sperton,
Kaj fine naskigi pretendeman verkon.

Skribi.
Jes, mi konfesas, mi ŝatas skribi,
Eĉ se mi malofte finis miajn skribaĵojn
Por doni ilin al legado de aliuloj.
Nur kelkfoje mi sendas kelkajn liniojn
lasinte en ĝi, malgraŭ longa poluro, erarojn kaj stultaĵojn.

Skribi.
Mi nun memoras, ke saĝulo
Delonge rekomendis al mi:
« Skribu nur post kiam
Vi trempis vian plumon
En la inkujon de la amo. »

Bernard
1-an de majo 2008

Nokta meditado matena skribado [verkita de geamikoj]


Mi estis feliĉa vivi.
Tio estis bela sperto.
Mi pardonpetas al tiuj, kiujn mi suferigis.
Mi dankas ĉiujn, kiuj donis al mi vivon, instruon, helpon, amon.
Mi estis feliĉa pasanto.
Vi ankau estu feliĉa.

Mi ne multe komprenis.
Pri pluraj aferoj mi eĉ eraris.
Tamen mi estis feliĉa travivi mian konscian estadon.
Ĉu ne estas mirinda,
ke energio, atomoj, ĉeloj, cirkonstancoj, fenomenoj kuniĝas,
por fariĝi, dum kelkaj tempoj,
estuloj kapablaj senti, konscii, pensi, komuniki ?

Kio kunighis devas disiĝi.
Estas la naturo.
Mi ricevis la vivon sen peti ĝin.
Mi redonas ĝin sen peti ion.
Ĝoju pri la vivo.
Provu ne timi pri la morto,
ĝi nur estas parto de la vivo.
Mi ĝojas lasi ghin.
Tiel mi redonas miajn molekulojn al la naturo,
kiu ilin bone uzos.

Amu la vivon,
Amu vin mem,
Amu ĉiujn estulojn kaj vivaĵojn.

Saluton. Mi ŝatis.

Post legado dum tiu nokto de budhismaj tekstoj pri la morto,
mi provis skribi tion,
kion oni povus uzi kiel komenco de la anonco de mia morto.
Tamen la teksto estas tro longa.
Mi eble devus mallongigi ĝin
au konsideri ghin kiel ia testamento.

Mi amike sendos al vi tiun finon de mia nokta meditado.
Mi esperas ne tedi vin.

Trankviliĝu, mi bone fartas
kaj estas preta vivi kaj atentigi pri mi kaj aliuloj.

Bernard

alia lia poemo: http://iriza.blog.so-net.ne.jp/2006-12-20



Bondeziroj [verkita de geamikoj]

Printempo venis.
Jaro rapide pasis.
Nun bondeziri.

En somerĝojo
Gardu la serenecon
Inter la sentoj.

Vivo ne daŭras.
Ĝuu aŭtunkolorojn,
Kaj la momenton.

Trovu la forton,
Eĉ en vintro sun' brilas
Sur blanka frosto.

Celu la lumon.
Prenu la tagan vojon.
Nova printempo.

Serĉu la veron.
Aŭskultu la sezonojn.
La vivo belas.

Pri viva senco
Kredu kion vi volas.
Unue amu.

La nova jaro
Estu por vi feliĉa
Kaj amo-plena.

Bernard Behra





Anekdoto : Serena Ino [verkita de geamikoj]

Ĉevalo de Cigano

Renkontis du amikoj sur strato. Unu estis judo kaj alia cigano
"Kio estis novaĵo?" Judo demandis ciganon.
"Mi aĉetis ĉevalon" Cigano respondis.
"Ho, bona novaĵo! Kaj kiel ĝi fartas?"
"Bone, ĝi estas sana kaj laboras bone...."
"Bone, bone, do vi devas esti feliĉa"
"Jes... sed ĝi manĝas tro multe. Ĉu vi havas iun bonan ideon ke ne lasi la ĉevalon manĝi tro multe?"
Judo respondis al cigano ke instruu la ĉevalon ne manĝi tro multe.
"Kiel mi faras tion?" Cigano demandis.
"Estas facile. Vi donu manĝaĵon al ĝi ĉiutage malpli ol antaŭa tago po iomete, kaj baldaŭ ĝi lernos ne manĝi multe."
"Ho, bona ideo! Mi tuj komencas tiun metodon."
Kelkaj semajnoj poste denove ili renkontis. Kaj judo, tiel kurioza, demandis urĝante.
"Do, ĉu via ĉevalo lernis ne manĝi multe nun?"
"Jes, ĝi lernis tute ne manĝi." cigano respondis."Sed, sekvanta tago ĝi ja mortis."
(Deveno ne konata)

Se vi estas dietanta, estu zorgema pri via sano.


Poemo - Serena Ino - [verkita de geamikoj]

Por mia nepino

Du etaj okuloj
Etaj nigraj okuloj
Rigardas fikse
Kion?
Ĉion
Rigardas, lernas, kaj
Ofte imitas per manetoj
Du etaj okuloj
Etaj nigraj okuloj
Ridet’ ofte akompanas
Senĝena, nur kontenta ridet’
Kreksu sane
Kresku bone
Mia karega etulino!


Poemo -Serena Ino- [verkita de geamikoj]

Kolombaro

Alte en la ĉiel’
Fluganta libere kolombar’
Ĝoje tien kaj reen
Mi vidis vin Karami*
Inter ĝi libere fluganta

Vi ja plu ne havas zorgon
Ja libera, nek doloron

Estu mi feliĉa por vi, ĉar mi amas vin,
Malgraŭ mi sopiras vin kortuŝe
Ĉi tie sola surtere

(2006 feb)

*komento
"Karami" devenis evidente de la vortoj "Kara mia"
Ĝi estas karesnomo de mia edzo ek de tiam kiam lia patro komencis uzi ĝin imitante la mian "Kara mia"


verkita de geamikoj ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。