So-net無料ブログ作成
検索選択
infana rakonto ブログトップ

Muta sinjoro - parto 2 (skizo - verkita de AKITA Uĵaku ) [infana rakonto]

3.
La vivo de la kampara filino tute ŝanĝiĝis. La domo de la estro estis tre tre vasta. Ŝiaj ĉambroj estis en plej profoundejo de la domego. Mebloj inkrustitaj per oro, arĝento kaj juveloj estis aranĝitaj en ŝiaj ĉambroj. Ankaŭ estis pompe broditaj vestaĵoj en ŝia komodo, kiujn ŝi neniam vidis krom en bildoj. Kaj multaj servistinoj ĉiam estis apud ŝi kaj ĉion faris por ŝiaj aferoj. Ŝi sentis sin preskaŭ en sonĝo.

Ŝia edzo estis tre bela kiel iam ŝi vidis lin ĉe hejmo de la patro. Sed ŝi ne havis ŝancon paroli kun li. Eĉ kiam hazarde ili estas solaj, li ne alparolis al ŝi kaj ĉiam legas libron aŭ ion skribis. Unue la novedzino pensis, ke ŝia deveno estas malnobla, pro tio li ne alparolis al ŝi.
Baldaŭ ŝi rimarkis ke ŝia edzo ne alparolis ne nur al ŝi, sed ankaŭ al aliaj servistoj. Kaj iutage ŝi dimandis al maljuna servistino :
“ Kial la sinjoro ne parolas ?”
Ŝi ekploris kaj larmoprene respondis:
“Li estis tre kompatinda! Mi servas longe al la familio, kaj servis ankaŭ al antaŭa sinjorino. Nia sinjoro neniam parolis ekde sia naskiĝo. Pro tio varti lin estis tre malfacile. Kiom da peno mi pagis ! Li estas bela kaj bonkora, sed, kompatinde, ne povas paroli!”
Aŭdinte la vorton ŝi sentis sin frostita. Ŝi decidis ke ŝi neniam konfesos pri muteco de sia edzo al gepatoroj. Kvankam ŝi reale ne havis eĉ ŝancon renkonti kun siaj parencoj.
La vivo estis luksa, sed ŝi pensis ke mi deziris ekde la infanaĝo vivi feliĉe, kaj ĉu mi povas diri ke mi vivas feliĉe. Ŝi sopiras varman vorton de aliaj. Ŝi volis aŭdi vorton de sia edzo, ke li amas ŝin. Ŝi sentis kvazaŭ la vorto estas pli varola ol la plej kara juveraro.

La edzo estis inteligenta kaj bonkora kaj amis sian edzinon. La amon bela filino povis tutkore kredi, sed sopiras mildan homvoĉon. Kaj fojfoje ŝi pensis ke ŝi forkuru de la domego.
Dumtempe ŝi naskis belan filinon. Ŝi havis esperon al estonteco de sia filino. La infano pli kaj pli kreskiĝis kaj fariĝis bela, sed ne eligis eĉ unu vorton. La afero naskis grandan malĝojon al la patrino. Ŝi pasigis larmoprenajn tagojn.

Nu, kiel vivis la patrino de bela filino? Ŝi sciis nenion pri okazintaĵoj de sia filino. Ŝi pensis sin tre saĝa. Pro la beleco de sia filino kaj sia saĝeco ŝi povis akiri bonan vivon, kaj feliĉe vivis.


Muta sinjoro - parto 1 (skizo - verkita de AKITA Uĵaku ) [infana rakonto]

Iam en feŭda tempo geedzoj de kamparanoj loĝis en norda regiono. Ili havis du filinojn. La aĝa estis tre bela. La juna estis ne bela. Oni vidis ke la bela filino ne havas belan koron, sed la juna estas bonkara kaj loborema.
Ilia patro amis egale ambaŭ filinojn, sed la patrino nur amis la belan kaj donis al ŝi belan kimonojn kaj bongustaĵojn. Antaŭ havi filinojn la geedzoj havis neniun esperon en la vivo, sed nun imagis sian estontecon en la koro.
La patro havis simplan deziron, kiu estas ke la filinoj havu bonan edzon kaj unu el du paroj vivu kaj laboru kun li. Li pensis ke vivi kun filino kaj ŝia edzo estos plej feliĉe. Sed la patrino havis alian grandan deziron. Ŝi havis ardan volon ke ŝi edzinigu belan filinon je altrangulo, danke al ŝi ankaŭ ŝia edzo havu altrangon. Tiam ili povas vivi riĉe kaj facile ol nun. Certe la aĝa filino estis tre bela. Ne nur la patrino sed ankaŭ iu ajn vidis ŝin tre bela
“ Mi ne volas facile vivi pro nia filino. Por kamparono vivi kiel kamparano estas plej feliĉe. La patro diris.
“ Kiel sen avara! Vidu la mondon. Multaj el havantoj de bela filino ricevis bonan vivon pro sia filino. Ni devas serĉi altrangulon kiel ŝian edzon.” La patrino kontoraŭdiris.

Du filinoj pli kaj pli kreskiĝis. La bela filino fariĝis pli bela. La juna devis labori ĉiutage en kampo, sed la bela ĉiam estis en hejmo sen laborante, nur ornamis sin por ke oni admiru ŝin bela.
Dumtempela patrino deziradis trovi altrangan edzon por la bela kaj sekrete eĉ preĝis en sanktejo de la vilaĝo.

2.
Iun varman tagon estro de la regiono preter pasis la vilaĝon por iri al varma fonto. Li estis tre soifa. La palankeno haltis antaŭ la domo de la kamparano. Servisto iris al la domo kaj petis akvon por sia sinjoro. En la domo neniu estis krom bela filino. Ŝi ĉerpis akvon de puto, portis kaj transdonis ĝin al la servisto. Kiam ŝi ekvidis la estron kiu eligis la vizaĝon de la palakeno kaj trinkis akvon,.la vizaĝo aspektis tre bela. Denove li petis akvon kai ŝi donis ĝin kun rideto.

Aŭtune en tiu jaro tri altrangaj servistoj de la estro vizitis al vilaĝoestro kaj petis, ke ili volis la fraŭlinon, kiu donis akvon al ilia sinjoro, kiel edzinon de sia estro.
La vilaĝoestro kontraŭdiris al ili :
“ Mi ne rekomendas ŝin al nia sinjoro kiel edzinon. Ĉar ŝi estas filino de malnobla kamparano. Ne taŭgas al li. Mi ne povas akcepti la proponon kiel la vilaĝoestro.
Tiam la servistoj insistis :
“ Ne ĝenu vin pro tio. Ĉar nia sinjoro estas ĉiam malsanema. Pro tio li ankoraŭ estas sola. Ni ne povas reiri al li sen bona rezulto. “ k.t.p.
Pro tio la estro transdonis la proponon al la gepatroj . La patro estis malĝoja, ne volis perdi sian filinon kaj larmis. Sed la patrino estis tre tre ĝoja kaj permesis ke ŝi volonte donos sian filinon.

Post ĉirkaŭ dek tagoj oni alportis belan filinon per luksa palankero en domegon de la estro.
Tiam la patro kaj la fratino laŭte ploris kaj ĝemis la disiĝon sed la patrino fiere ĝojis kuvazaŭ ŝi mem fariĝis nobla sinjorino. Vilaĝanoj, junaj kaj maljunaj ankaŭ infanoj staris laŭ ŝoseo kaj forrigardis la pompan procesion de la novedzino.


Cigna lando( skizo - verkita de AKITA Uĵaku ) [infana rakonto]

1.
Ĉe bordo de iu lago loĝis paro da cignoj. Ili ambaŭ fieris sian elegantecon kaj fervore zorgis plumojn kaj paŝis plej eble elegante por ke oni vidu ilin belaj.
Cigno diris al sia edzino flegante siajn lanugojn sub plumoj per ruĝa beko.
“ Ne estas pli impona birdo ol ni!”
“ Jes, oni diras ke pavo estas reĝo de birdoj. Sed kiel afetaj estas iliaj plumoj! La niaj estas nur pure blankaj sed la plej elegantaj el birdoj.” Ciganino aprobas sian edzon, longigis sian kolon al la edzo kaj trinkis akvon. Verdere la plumoj de la paro estis tre belaj. Kaj imponaj estas ne nur plumoj, sed ankaŭ formo de la kolo. Tamen bedaŭrinde, ili ne povis malfermi unu el du okuloj. Oni dirus ke la okulo estas misforma, sed la paro neniam sentis ke ili havas neordinarajn okulojn. Ĉar la edzo ĉiam povas vidi saman aĵon kun sia edzino, kaj la edzino estis same. Pro tio ili kredis ke ili bone distingas tuton de la mondo.
La edzino demetis 4 ovojn. Ili atendis elkoviĝon de la ovoj kaj nur deziris ke idoj estu belaj. Baldaŭ 4 cignidoj elkovitiĝis. La paro tre ĝojis, kvazaŭ la mondo ŝanĝiĝis.
“ Kiel bonaj infanoj ! Rapide kreskiĝu por kapti fiŝon kaj konkon kaj nutru sin mem.” La patro diris.
“ Jes, certe. Tiam ili sentos sin feliĉa pro naskita ĉe la lago. Kaj plie ni amis ilin tre multe.” La patrino diris.
La patro daŭrigis sian parolon. “ Ili dankos al ni ke ili naskiĝis ne en familio de vurgara sovaĝanaso aŭ en familio de kruda anaso.”
Tamen la gepatroj trovis malĝojindan aferon. La idoj estis amindaj sed havas unu pli da okulon ol la gepatroj.
“ Kion ni faros ? Ili estas tre bonaj infanoj sed havas du okulojn.” Patrina cigno vee elspiris.
“ Certe ili estas strangaj. Sed povas esti, post la kreskiĝo ŝanĝo okazus. Kiam ni naskiĝis, ankaŭ ni havus du okulojn.” Patra cigno konsolis kaj vigligis sian edzinon.

2.
La cigna paro estis maltrankvila pri iliaj 4 handikapaj idoj.
“ Ĉu mi devus vundigi unu okulon dum ilia infanaĝo? ” La patro foje pensis, sed ne kuraĝis fari tion. Indeferente al la gepatra ĉagreno kvar infanoj grandaiĝis tagon post tago. Maldensa jnfana lanugo fariĝis veran lanugon kaj poste el ĝi du plumoj aperis. Kun kreskado de plumoj iliaj du okuloj fariĝis bone videblaj. Ili arogante naĝis tien kaj reen for de la gepatroj, kaprice plonĝis en la lagon, kaptis kaj manĝis fiŝon kaj konkon, kvankam la patrino ankoraŭ ne instruis la ĉasadon. La gepatroj sciis ke la plumoj de la idoj estas ankoraŭ ne fortaj kaj kriis vastigante siaj plumojn.
“ Ne iru foren! Rapide revenu.” Sed idoj tute ne komprenis kial la gepatroj estis tiel maltrankvilaj. Ili pli kaj pli forflugis malproksimen kaj ofte malaperis antaŭ la gepatroj. La idoj estis tre scivolaj. Antaŭ ili aperas multe da interesaĵoj. La surfaco de la lago spegulis diversajn aferojn. Foje ili vidis birdon kiu alten flugis kaj ĉiutage bele kantis. Ankaŭ granda birdo, kiu ĉasis birdeton kun timiga beko kaj akraj ungoj. Estis birdo simila al ili, kiu surmetis malluksan veston kaj aspektis malbela ol ili. Ankaŭ estis tiu, kiu ĉiam staris en akvo kaj trankvile rigardis en la mondon. Por ili en la mondo pleniĝis multe da amuzaj aferoj.
“ Ĉi tio estas vera mondo!” la indoj pensis kaj ĉiutage libere naĝadis sur la lago per ruĝaj rampiedoj.

3
Iun tagon la patro diris al la edzino.
“ Kial niaj infanoj estas malĝentilaj ? La cignido devas esti eleganta. Ĉu pro la du okuloj ili estus tiaj? Kiel ni estas malfeliĉaj!”
Ŝi klinis la kolon al brusto kaj profunde ĝemis.
“ Certe pro la okuloj ili estas tiaj. Krom okuloj ili estas tute samaj kun ni. Oh, kion ni faru? Kiel ni povos kuraci iliajn okulojn”
Tiam granda aglo forflugis sur iliaj kapoj kun timiga flugila bruo. La paro kaŝis sin inter herboj.
Ili pensis ke povis esti ke la granda aglo kaptos iliajn idoin.
Ili volis konstati kie estas iliaj idoj, sed ne povis vidi ilin. La timo pli kaj pli grandiĝis.
Vespere la idoj vigle revenis hejmen kun bona humoro. Gepatroj riproĉis iliajn sentimajn agojn sed en sekvanta tago ili ankaŭ malapris kun sunleviĝo.
La gepatroj pensis kaj pensis kiel malaperigi siajn maltrankvilecojn. Kaj fine la patro pensis ke nun estas tempo por vundigi unu okulon de la idoj.

4.
Iumatene kvar idoj vekiĝis. Ili trovis ke unu el iliaj okuloj perdis vidkapablon. Ili estis en obskura mondo. Ili sopiris vastan lagon, sed jam ne povis naĝi sur ĝi pro timo. Ili afriktiĝis kaj stumble rondpaŝis saman lonkon de laga bordo.
Iun tagon du grandaj agloj soris sur la lago kaj kaptis kvar ciganidojn per akraj ungoj. Ili flugis alten kaj alten. La ungoj pikis etaj burstojn kaj estis rompantaj iliajn malgrandajn korojn.

P.S
Mi volis traduki la rakonton kaj suferis, sed ne povis. Ĉar la aŭtoro skribis la rakontojn antaŭ pli ol 85 jaroj. En ili estas ne taŭgaj vortoj aŭ lingvaĵo en nuna socio. Pro tio mi nur povis skizi la rakonton.


infana rakonto ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。