So-net無料ブログ作成
検索選択
letero de samideano ブログトップ

Saluto de franca amiko [letero de samideano]

Mi ricevis karton kun belaj bildoj kaj volis montri tion al vi. Ĉar la bildoj estas nostargiaj por plenkreskuloj kaj invitas junajn homojn en mirlandon.

arbaro1.jpg

Mi eniras la aŭtunon de mia vivo.
Bela sezono ĉu ne ?
Restas tempo por belaj sunoj
kaj la espero de belaj someroj.
Ami la tempon kiu pasas.
Ne timi vidi ĝin halti.
Posedi la forton daŭre rideti kaj vidi
la bonan flankon de la homoj kaj de la aĵoj.
La aŭtuno estas la tempo de la rikoltoj,
sed ankaŭ de preparado al la vintro.
Mi volus ankoraŭ gustumi, lerni,
malkovri la mondon kaj miri.
Ne forgesi travivi la nunon,
Forlasi la estintecon, ne timi la morgaŭon.
La sezonoj similas al la vivo,
ili pasas kaj revenas.
Estas nun tempo ŝanĝi la vivo-ritmon,
transdoni la taskojn, por ke la jam
konstruitaj aferoj daŭre plene utilu al vi.
Mi iros ankoraŭ labori por aliaj feliĉoj.
B kun O
deziras al vi Bonan Jaron 2013.
arbaro2.jpg



Feliĉan novjaron en 2013 [letero de samideano]

  En 2012 mi skribis ne multe. Kaj mi tre bedaŭas tion.

 Ĉe la komenco de novjaro mi ricevis longan leteron de mia franca amiko, kaj volis prezenti ĝin al filozofiemuloj.

Kara xxx ,

La jaro finiĝas. Mi konsideras ĝin kiel bona kaj deziras nur rememori al mi la bonajn memoraĵojn. Mi daŭrigis miajn malkovrojn en la mondo de la filozofioj. Mi progresis en la regado de Esperanto. Mi ferme paŝas sur la vojo de la feliĉo. Mi legis biografion de Nietzsche, kaj tio instigis min malkovri la tutan verkon de tiu filozofo.Do estas intelektaj okupoj por kelkaj monatoj. Nun komencas la reston de mia vivo, kiel fakte ĉiutage. Mi esperas daŭrigi la sperton de la ekzistado. Eble tro da "mi", sed tio ne tro gravas, ĉar fakte mi estas mia plej bona amiko. Tio ne malebligas min esti atenta pri la aliaj aŭ aŭskulti ilin, eble verŝajne pli bone ol se mi ne estus en bona rilato kun mi mem.

Jen kelkaj citaĵoj de miaj noktaj kaj matenaj legadoj :
El la libro Petite introduction à la philosophie (Eta enkonduko al filozofio), de Françoise Raffin, Armand Colin.
La amasigado de libraj sciadoj ne anstataŭas la praktikon de la racio : ĝi malhelpas ĝin. Granda erudicio povas esti signo de granda scivolemo, sed neniam la studo de la historiaj fontoj liveros la principojn de racia penso. (p. 31)
Tiu kiu faras de aŭtenta filozofo principon de aŭtoritato, ne nur formetas sian propran racion, sed kripligas la filozofion fariĝante el ĝi brevieron. La vera filozofia legado de filozofiaj verkoj esta tiuj, kiu fariĝas la leganto al si mem donante al si okazon ekcerci sian propran racion. (p. 33)

Hieraŭ kaj hodiaŭ mi legis kaj primeditis du tekstojn de Nietzsche el la libro Also sprach Zarathustra Tiele parolis Zaratuŝtra : Auf den glückseligen Inseln Sur la insuloj Feliĉegaj (p. 94 en la esperanta PDF-o) kaj Von den Mitleidigen Pri la kompatemuloj (p. 96 en la esperanta PDF-o).

Jen la ligoj por la teksto en Esperanto, germana kaj franca :

http://nudaesperantisto.blogspot.fr/2012/12/tiele-parolis-zaratustra-elsutebla-libro.html
http://www.gutenberg.org/cache/epub/7205/pg7205.html
http://www.gutenberg.org/ebooks/7205
http://fr.wikisource.org/wiki/Ainsi_parlait_Zarathoustra/Deuxi%C3%A8me_partie/Sur_les_%C3%AEles_bienheureuses
http://fr.wikisource.org/wiki/Ainsi_parlait_Zarathoustra/Deuxi%C3%A8me_partie/Des_mis%C3%A9ricordieux
Evidente, povus esti malfacila eniri en verkon kiel en tian. Mi mem devis batali kontraŭ mia pigreco, sed nun mi trovas plezuron kaj kelkfoje emociojn legante tiun verkon, kiu nun "parolas al mi", instruas min kaj klarigas por mi miajn pensojn kaj proprajn sintenojn. Fakte mi ŝancis ricevi bonan kaj severan edukon pri religio kaj legado de la Biblio kiam mi estis juna. Poste mi daŭrigis studi mem la Biblion, sekvante kelkfoje kursojn de la Teologia Universitato aŭ de kompetentuloj el katolika kaj diversaj protestantaj eklezioj.
Studoj post studoj mi nun pensas ke Dio ne ekzistas, ĉar se li ekzistus li estas tro granda por esti enfermita en tiom limigita homa vido kiel la ekzisto. Mi ne dirus ke mi nun estas ateisto, sed tamen oni povus diri. Mi ankoraŭ dirus ke mi certe ne volas prediki pri ateismo aŭ evidente tute ne batali aŭ propagandi pri tio. Laŭ mi ĉiu devas fari sian propran opinion en tiaj aferoj. Kredo aŭ ne kredo estas privataj aferoj. Oni devas trudi nenion al la aliaj pri tiu temo. Ekde la aferoj de dio kaj kredo ne plu estas problemo por mi kaj mi estas pli serena.
Tamen mi tute ne bedaŭras la tempon, kiun mi pasis studinte la Biblion kaj estinte kredanto kaj praktikanto de la kristana religio. Mi multe lernis, kaj por nun mi pensas al ia praktiko de la hermeneŭtiko (PIV-o http://vortaro.net/#hermene%C5%ADtiko 1 Scienco pri interpretado de la tekstoj k simboloj (religiaj k filozofiaj) k, pli ĝenerale, de la fenomenoj, konsiderataj kiel signoj. 2 Teorio pri interpretado kiel konsidero de kondiĉoj k normoj de kompreno k ĝia lingva esprimado.) Do mi amatore (kaj certe pretendeme) uzas hermeneŭtikon por filozofiaj tekstoj kaj en mia profesio por juraj tekstoj. Do ia preskaŭ nekonscia praktiko de hermeneŭtiko certe helpas min legi libron kiel Tiele parolis Zaratuŝtra. Fakte la libro ŝajnas esti skribita kiel biblia teksto. Mi tamen pensas, ke oni povas eniri tiun legadon sen esti amatora hermeneŭtikisto. Iom da intereso kaj bonvolo sufiĉas por en ĝi trovi kelkfoje ion, kio estas utila por si mem aŭ por sia pripensado.
Do Bonan Finon de la Jaro.
B.


Saluto de Francio [letero de samideano]

Mi ricevis novjaran saluton de mia amiko. Liaj vortoj estas belaj kaj sinceraj. Metitaj bildoj estas ideliaj kaj mi tre ŝatas ilin. Kaj volas montri tion al vi ĉiuj.

1.jpg

2011 estis malfacila por multaj, sed post la vintro la printempo.
Por 2012 la esperiga programo venos de la koro kaj de la inteligento :
por si mem : kalkuli unue laŭ siaj propraj rimedoj kaj fari kiel eble plej bone,
por aliaj : konstrui pontojn plivole ol murojn.

2.jpg

Ke la nova jaro donu al ni la forton por :
kompreni realisme, pensi bonvoleme,
paroli utile, aŭtente kaj mildige, agi sen kaŭzi suferon,
vivi kaj labori sen noci, plenumi tion, kio estas justa kaj bona,
disvolvi la atenton en la ago, liberigi la menson por resti en la sereno,
kaj tiel ni estos la metiistoj de nia feliĉo.

B. B.



Pri ferioj [letero de samideano]

Kara ...,

Dankon. Bele. Mi eĉ dum momento vidis vin sur la filmeto. Ĉu ne ?
Mia familio bone fartas. La vetero estas pluva kaj malvarma ĉe ni, sed tio estas pli agrabla por labori en la oficejo. Ni (mi kaj mia edzino) pensis partopreni la Universalan Kongreson en Kopenhago, sed pro tro da laboro kaj iomete da malsano ni bedaŭrinde devis rezigni. Ni atendos la 6-an de aŭgusto por komenci ferii. Kiel kutime en julio malfacilas por ni ferii, ĉar kun junio temas pri laborplena periodo en mia fako. Ni projektis iri en Torinon por la itala kongreso, sed tion ni ankaŭ devas forlasi. Nia ideo por la ferioj estas ekde la 7-an de aŭgusto komenci per la vilaĝo de la libroj en Redu (Belgio), kaj poste ni vizitos Bruselon, Lille-on, kaj laŭiros Manikon ĝis Paimpol - Plouézec. Tie ni vizitos (ne partoprenos, nur vizitos) la famajn Internaciajn Renkontiĝojn (fakte ne nur sed ĉefe ĝian libroservon). Kaj fine ni respondos al la inviton de Franjo (la ĥorestrino de Kanto Ĝenerala) el Saint-Brieuc por festi ŝian x-an (por virino oni ne indikas la nombron de jaroj) naskiĝdatrevenon je la 20-a de aŭgusto.
Mi kore salutas vin.
B

Pri nuklea centralo kaj Danio [letero de samideano]

Kara I

Mi dankas por via respondo. Ni baldau renkontigxos, tamen mi volas respondi vian leteron antaue.

> Ingxenieroj en nuklea centralo ofte misis simplajn aferojn kaj trompis nin por kasxi misojn. Multaj el ni ne povas konfidi ilin.!

Tio estas bedaurinde. Mi timas, ke tiel estas en la tuta mondo. En tiu momento, kiam temas pri multe da mono, oni sxajne ne plu povas konfidi al politikistoj, teknikistoj, ingxenieroj, ktp.

Cxu vi scias, kiel la nuklea katastrofo en via lando influis Germanion ?
Jam delonge ekzistas grupoj cxe ni, kiuj daure protestis kontrau atomenergio / nukleaenergio pro la riskoj kaj dangxeroj.
Dank al ili oni fermis antau 2,3 jaroj iun nuklean centron proksime de mia hejmo (Koblenz, 45 km) kiu situas sur tereno apud la rivero Rhein, cxar tie ekzistas tertremetaj riskoj.
Ne tiom grandaj kaj teruraj tertremo-riskoj kiel en via lando, tamen suficxe riskaj, cxar la konstruajxo tie ne estis sekura kontrau tertremoj.

Nun, post la katastrofo en via lando, la grupoj insistis kontroli la sekurecon de aliaj nuklea-energiajn centrojn kaj finfine oni eltrovis ke aliaj ankau ne estas sekuraj.
Cxe ni oni ankau devas kalkuli kun teroristoj el la islamo, kiuj per aviadiloj eble povus atakti atomenergiajn centrojn. Ili jam ofte anoncis tiajn atakojn, sed gxis nun felicxe ne okazis.

Do, la 1 a de julio nia registaro, - sub la premo de la popolo- decidigxis forscalti cxiujn atomenergiajn centrojn. Ne plu ekzistas en nia lando.
Anstatau tio oni nun esploras sunenergion, ventenergion ktp. kaj konstruas domojn kiuj bone konservas varmecon kaj ne bezonas tiom da hejtilon ktp.

Sed kial oni ne esploris tion antau 10 jaroj, sed nur nun, kiam katastrofo jam okazis ?
Kial cxiam en la mondo unue devas okazi katastrofo antau la politikistoj pretas pensi pri dangxeroj kaj riskoj ?

Kaj ecx ne taugas se nur Germanio finas nuklean energion, sed gxi daure ppluekzistas en najbaraj landoj. Se okazas akcidento, la tutan mondon havas influojn, cxar la radioaktiveco iras kun la vento, kun la maro ktp. kiel vi jam skribis en via antaua letero.

Mi povas imagi ke la vivo cxe vi estas strecxoplena.
Vi devas vivi kun la maliluzio, ke vi ne povas konfidi al la teknikistoj kaj vi devas vivi kun la dangxero kaj krome via lando devas nove konstrui la tutan regionon pro la Tsunamo.
Krome la popolo devas funebri pri multaj mortintoj. Do, estas akra peno, kiun Japanio nun havas.

> Ankaux cxe mi familia vivo iom estas sxangxita. Plej juna filo iris en Birmaon maje. Tie li laboras por lokaj blinduloj, sed ecx unuvorton li ne skribis al mi.

Ho, la gefiloj. Tiel ili ofte estas. Irante al profesia estonteco ili forgesas la devenon kaj la gepatrojn.
Mi bedauras. Mi povas kompreni vian senton.

> Antaux Kopenhago mi iros en Berlinon. Mia filo volas ke mi portu japanajn ajxojn por liaj gefiloj. Mi estos kvazaux kolportisto!

Mi povas imagi ! Mi komprenas.

Jes, cxe ni tiu cxi somero gxis nun estis sxangxema, sed mi estas kontenta.
Frua, longa, varma printenpo. Poste la kamparanoj jam plendis pri manko de akvo sur la kampoj, cxar ne plu kreskis io. La pluvo venis, sed daure, plurajn semajnojn. Nu, la homoj denove plendis, sed mi gxojis pri la akvo por nia gxardeno.
Nun venis denove varmaj tagoj. Hierau mi banumis.

> Cxu vi partoprenos en bankedo en UK? Mi ne!

Mi ankau ne.

> Se vi ankaux ne partoprenos en gxi, ni povos havi nian bankedon samkiel en Bijaistoko!

Jes !!!! Bona ideo. Ni arangxu tion. Kaj poste al la balo :-)

Pri Danio: la dana registaro ek de cxi monato denove kontrolas cxe la landlimoj cxar oni timas kaj forte kontrauas enmigrantojn. La aliaj landoj de la europa konumunaro EU, jam kritikis Danion pro tiak kontroloj kiel ili ekzistis antau 20 jaroj.
Kelkaj aliaj ecx vokis bojkoton, ke turistoj ne plu vizitu Danion.
47 % de la danoj ne akceptas eksterlandanojn en ilia lando. La aliaj 53 % ignoras. Sed ne estas iu grupo kiu defendas ilin.
Mi nur esperas ke la atmosfero en Danio dum la UK tamen estas bonvena etoso por la vizitontoj eksterlandaj.

Cxu mi jam skribis al vi au ne, ke mia filino Eva-Marajke naskos bebon en la fino de augusto au komenco de septembro ? Sxi fartas bone.

Gxis la revido en Kopenhago.
Amike kaj elkore,
U.

Ltero de amikino kaj al la respondo [letero de samideano]

Kara I,
mi dankas por via lasta letero de aprilo, kun la foto (sakuro).
Jam tiom da tempo rapide kuras ek de aprilo.
Kiel vi fartas ?

Kiel estas la vivo nun en Japanio, en via urbo kaj por vi ?
Vi en la letero de aprilo bone priskribis la situacio tiam, la damagxojn, la situacion de viaj parencoj, la dangxerojn kaj la timojn.

Kion pri la UK ? Cxu vi preparis cxion por vojagxi al Danio ? Kaj ankau via fratino partoprenos ?

Post du monatoj mi estos avino...la kuracistino vidis sur foto ke mia filino naskos inon.
Mia filo finis studon kaj laboras nun. Mia pli juna filino komencos studi en oktobro. Sxi nun laboras cxe nia tagjxurnalo por gajni iom da mono kaj sperti iom laboradon, antau la studo komencos.
Ek de oktobro sxi logxos en sia studurbo, kie mia filo laboras. Tial sxi povas logxi en cxambro en la logexejo de mia filo. Tio estas bone. Tiel mi ne bezonas zorgi pri sxi kaj scias ke cxio iros bone.
Do, multaj sxangxoj en la familio.

Mi nun rikoltis multajn cxerizojn en mia gxardeno.
Mia edzo riparis kelkajn aferojn en la domo kaj gxardeno.

Mi esperas ke ni renkontigxos en Kopenhago.

Amikajn salutojn,
U.


Kara U,

Ingxenieroj en nuklea centralo ofte misis simplajn aferojn kaj trompis nin por kasxi misojn. Multaj el ni ne povas konfidi ilin.!

Tial nia vivo estas ankoraux strecxoprena.

Ankaux cxe mi familia vivo iom estas sxangxita. Plej juna filo iris en Birmaon maje. Tie li laboras por lokaj bilinduloj, sed ecx unuvorton li ne skribis al mi.

Antaux Kopenhago mi iros en Berlinon. Mia filo volas ke mi portu japanajn ajxojn por liaj gefiloj.
Mi estos kvazaux kolportisto!

Dauxras vermegaj tagoj en Japanio. Cxu ankaux en Germanio?

Cxu vi partoprenos en bankedo en UK? Mi ne! Se vi ankaux ne partoprenos en gxi, ni povos havi nian bankedon samkiel en Bijaistoko!

Gxis en Kopenhago,

I.



Leteroj de geamikoj kaj mia respondo. [letero de samideano]

Mi ricevis leterojn de miaj geamikoj. Nun mi respondadas al ili. Mi prezentas unu el ili kaj mian respondon.

Kara R.
Cxu vi memoras min?
La unufojon on renkontis nin en Herzberg,Germanio,2008. Kaj...


Kompreneble, mi estis tre maltrankvila kiam mi auxdis kaj vidis la bildojn sur la televidon.Mi tuy pensi al vi.
Esperu ke vi estas sano kaj vi ne havas malfacilojn kun la tertremgo en via lando?Cxu!!!!!
Estus eble de sendi al mi "nur" unun vorton por indiki ke vi estas vivo!
Vidu sube, mi nur ricevis tion mesagxon de Japanujo.
Multajn salutojn al vi de niaj tutmondaj samideanoj, kaj eble ni povus revidi nin al Kopenhago.
Carlos Roels,

Mia respondo:

Kara Carlos,

Mi kore dankas vin pro via zorgo. Mi kaj mia amikino T, kiun vi ankaux konas. estas fartaj. Kiam okazis tertremo mia PC defektis, tial mi ne povis skribi longe.

En la 11a ni legis E-romanon cxe granda publika domo kun amikino T. La domego longe skuigxis kaj mi ecx pensis ke ni kasxu sub la tablo. Post kelkaj skuadoj oni anoncis ke trajno jam ne funkciis. Ni piede hejmen iris. Pro Elektra paneo ne funkciis trafikaj signaloj. Policoj kaj volontuloj mane gvidis trafikon. Nokte ankoraux ne venis elekro. Ni lumigis cxambrojn per olelampo kaj kandeloj. Pro damgxitaj nukleaj centralo kelkfoje estis planitaj elektraj paneoj. El la centralo venadas radioaktivecoj. Nu ni estas maltrankvila. Ne nur en la gubernio Fuksima, kie estas la centralo, sed ankaux en proksimaj gubernioj agrikulturistoj ne povas vendi siajn legomojn. Ili tute forjxetas nun.En tia situacio ni estas.

Amike via,

R.



saluto de mia amiko [letero de samideano]

Kelkfoje la ĉielo estas nigra, sed la steloj estas.

Kelkfoje la tero frostas, sed bela neĝo povas esti.

Kelkfoje malvarmas, sed tamen eblas komuniki,
renkontiĝi, klopodi aŭ preni tempon por ĝoji sola aŭ kun aliaj.

Kelkfoje ekstere malagrablas, sed ofte estas domo
kie eblas ricevi varmon, lumon, ripozon, travivi amon, amikecon, feliĉon,
trovi internan pacon. Tiu domo estas ankaŭ en nia koro.

Ha ! se ni povus resti atentaj por gardi pozitivan vidon,
ĝustan penson, por konsideri ĉiun el niaj momentoj,
kiel ŝancon dum nia nedaŭra ekzistado.

Ke 2011 gardu vin sur la vojo de serĉado de feliĉo.

B. B.

lLetero de amiko kaj tradukilo [letero de samideano]

Mi ricevis leteron de franca amiko. Ĝi estis tre longa kaj plie filozofiema. Mi jam longe ne emas pensi flozofie. Li skribis sian legantan libron pri Hannah Arendt kaj Martin Heidegger.
Ŝajnas ke ankaŭ en japanio lastatempe oni atentas pri Heidegger. Ĉar mi fofoje aŭdis la nomon, sed tio ne allogis min. Nuna mia intereso estas kiom da tempo restos al mi, kaj kion mi povos fari en la disponebla tempo.
Mia amiko eble scius mian inklinon. Por klarigi la verkon li sendis al mi hejmpaĝon skribita pri verko kun japane tradkita versio, kiun faris tradkmasino! Mi rimarkis ke ĝi estas skribita per japanaj literoj sed la frazo estas tute ne komprenebla. Eĉ kelkaj ideogramoj fantomiĝis kiel sensignifaj signoj. Se estus tradkilo al Esperanto, mi povus iom kompreni. Mi vidis vukipedion pri Hannah Arendt kaj Martin Heidegger, kaj iom komprenis ilian rilaton!
Mia amikino post forfaso de sia filo inklinas al Budhismo. Vi havus intereson pri lia letero. Pro tio mi aperigas ĝin ĉi tie.


Kara I.
Mi ĝoje ricevis viajn novaĵojn. Mi kaj mia familio bone fartas. Ĉe ni neĝas ekde unu semajno.
Mi sendas al vi miajn lastajn pripensadojn :

Sabata matena (4 dec. 2010) meditado :

Necesas vivi ĝis la morto.
Tio signifas vivi en plena konscienco
de la realeco de neevitebla morto,
sed vivi ĝis sia lasta blovo
sen iĝi ia vivanta mortulo,
kiu somnambule trairas l'ekzistadon.
Kion oni gajnas mortigi la tempon
atendante venontajn semajnfinon aŭ feriojn
tiel pasante tute apude
de la miraklo de la nuna momento ?
...
Lernu morti kaj vi vivos,
ĉar neniu lernis vere vivi,
kiu ne lernis morti.

Trad. el la franca : Eveillez le Bouddha kiu estas en vi (Veku la Budhaon, kiu estas en vi), Lama Surya Das, pĝ. 142.

Legado finita sab. la 4 dec. 2010 :

Mi finis legi la libron, kiun mi aĉetis dum la lastan dimanĉon en la Salono de la libro en Colmar : Hannah Arendt et Martin Heidegger de Elzbieta Ettinger.

Jen pri tiu libro, artikolon trovita ĉe Interreto :
http://www.revue-lebanquet.com/reposoir/docs/c_0000106.html
Ĉi-kune la sama artikolo sed kun traduko en japana.

Tiu libro estis interesa. Sed tamen mi estas mirigita pri la sinteno de tiuj du grandaj filozofoj. Filozofoj jes, grandaj jes, sed tamen nur homoj : orgojlo, pretendemo kaj politika malklareco eĉ malklereco unuflanke, kaj ia malforteco, ne komprenebla amo kaj fideleco (kelfoje tro da amo blindigas) aliaflanke.
Homoj kun grandaj ideoj povas esti malbonaj aŭ sente malfortaj homoj en la ĉiutaga vivo kaj en iliaj homaj rilatoj. Ĉu en tiu kazo tio malvalorigas iliajn ideojn kaj filolozofion ?
Fakte, iamaniere laŭ mi jes : ĉar oni (eble ? aŭ certe ?) devas juĝi la ideojn laŭ la agojn kaj la vivon por havi ĝustan opinion ? Sed mi konsentas tio estas (eble) tro simpla vidpunkto. La rilatoj inter tiuj du filozofoj estas filozofian pridemandon kaj pripensadon, ... eble al la lumo de ilia verko, se oni trovas la tempon studi ĝin. Evidente mi certe ne trovos tempon por la verko de Heidegger. Sed mi pensis esperi trovi tempon por la verko de Hannah Arendt, kiu interesas min. Fakte mi interesiĝas ne speciale pri la verko de Arendt, sed pri la samaj temoj de ŝia verko.
http://fr.wikipedia.org/wiki/Hannah_Arendt
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hannah_Arendt
En Francio oni ne ŝatas Heidegger, ĉar oni pensas kaj asertas ke lia sinteno pri la naziistoj kaj la naziaj ideoj estis ne nur "momenta eraro".
Tamen post surfado/retumado tra interrataj paĝoj, mi venas al la konkludo falnke lasi (provizore) tiun aferon. Heidegger ne nur eraris sed aliĝis al io, kiu nuligas - certe putras/malpurigas sian verkon. Arendt estis ludilo de Heidegger. Virina, juda kaj aŭtenta/serioza filozofo ne povis resti amikino ĝis la fino de sia vivo. Ĉu tio ankaŭ nuligas/putrigas la verkon de Hannah ? Mi suferas pensi tiamaniere, certe mi tiel ankaŭ eraras. Sed oni ne rajtas trakti virinon, kiel Martin traktis Hannah-on. Oni ne povas defendi homon kiel Martin, kiam oni estas virino aŭ filozofo aŭ judo... eĉ se - mi ne forgesas, ke mi estas advokato - mi konsentas ke ĉiu homo rajtas esti defendita dum sia juĝado. Sed Hannah ne nur defendis Martin-on, ŝi amis lin ! Sed evidente oni devas ami ĉiujn homojn, sed la amo de Hannah estis tute aparta amo, do ne "komuna" amo, sed kia amo do ? Tiu afero mi devas nun lasi flanke, ĉar estas tiom aliajn aferojn por pripensi. Sed certe mi revenos al Martin kaj Hannah, kaj estas tro da demandoj en mia kapo. Fakte mi simpatias por Hannah, kaj ne komprenas ŝin, sed volas respekti ŝin. Ĉu mi ne estas iamaniere - alie sed tamen - aĉulo kiel Martin. Kiu ne faris pli malpli misajn kompromisojn en sia vivo ?
Do mi por la momento ne bezonas (sed !!!) aĉeti la lastan libron pri Arendt-Heidegger :
http://www.bibliosurf.com/Hannah-Arendt-et-Martin-Heidegger

Pentraĵoj

Por iom ripozi la pensojn jen belaj pentraĵoj :
http://www.bertin.biz/index.php?titre=Monet_Claude.htm

Ĝis.
B

Skribi pro ekzisti [letero de samideano]

Kara amikino,
Trankvila semajnfino.
Hieraǔ mi ne multe faris. Interretumado. Kutima sabata vizito al mia patrino. Interretumado. Vizito al ekspozicio de fotoj de unu el miaj klientoj. Interretumado. Rigardo kun mia edzino de dvd-o filmo "Ecrire pour exister" (Skribi por ekzisti), usona filmo "Freedom Writers" de Hilary Swank. Interretumado.

http://fr.wikipedia.org/wiki/%C3%89crire_pour_exister

http://de.wikipedia.org/wiki/Freedom_Writers

Ni ŝatis la filmon. La skribado estas ofte bona kuracada metodo kaj utila memhelpilo por provi akcepti kaj travivi la ekziatadon. Amo kaj sindonemo ne sufiĉas, kaj tamen multe helpas por pedagogia laboro.

Miaj preskaǔ frenezaj interretumadoj rilatis ĉefe pri serĉadoj kaj legadoj de artikoloj kaj komentoj pri la politika situacio en Francio kaj en Irano.
Saluton.
B

Respond al B
Kara amiko,
Mi vizitis en vikipedion kaj legis "Freedom Writers" –n en la japana. En nia lando iu TV-elsendejo elsendis la filmon, mi vidis gxin kaj estis kortusxita.

Lastatempe mi vidis dokmentofilmon pri Joe O’donnell. Mi spozas ke multaj euxropanoj ne scias pri li. Li estis fotisto de usona armeo kaj tuj post de atombombado li esitis ekspendita al Hirosximo kaj Nagasako por fotis efikon de la atombomboj. Li vidis terurajn situaciojn kaj sekrete fotis ilin.

Post longa silentado li publikigis la fotojn kaj apelaciis kruelecon de atomo. Tiam tion sciantaj usnanoj kontraux staris al li. Li forpasis en la 9a de auxgusto en 2005. Lian volon ricevis lia filo kaj mavadas.
Nun li publikigas la fotojn surrete. Li nun sentas ke opinioj de usonanoj iom sxangxis.

Vorto de Joe O’donnell:
Eĉ ŝtoneto ĵetite naskas ondeton. La ondocirklo pli kaj pli vastiĝas. Kaj iam ĝi atingos al Usono.

Ankaux en Japanio novaĵoj sciigas nin pri irana konflikto. Kien iros la ŝtato?

Amike


bv. kunkonstrui! Esperanto-monumento por la Esperanto-urbo Herzberg [letero de samideano]

Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
18.04.2009

Kara,
la franca entreprenisto kaj esperantisto Michel Basso volas donaci al Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo grandan monumenton "Espero" kun terglobo (el betono).
Li kaj ni petas vin bv. sendi al ni shtoneton (grandeco inter olivo ghis kokina ovo) kun priskribi pri la deveno, loko, speco de la shtoneto.
Unika esperanta mondsolidareco provu ke Esperanto vivas.
Li konstruisto bezonas shtonetojn el la tuta mondo por konstrui belan kruston kun Esperanto-solidarecshtonoj el la tuta mondo. Bv. tuj eksendi, char la afero nun vere urghas.
Se vi partoprenos GEK resp. EEK de la 28a de majo ghis la 3a de junio 2009 en Herzberg am Harz vi povos kunporti la shtonetojn kaj transdoni persone al samideano Michel Basso.
Anticipan dankon pro via komprenemo.
Amike kaj samideane salutas je nomo de LKK kaj Esperanto-urbo
Petro Zilvar zsofia Korody

*******************************************
http://esperanto-urbo.de

Esperanta kunveno FREŜO [letero de samideano]

Mi ricevis leteron kun jena anonco de mia amikino en Pllando. Ĝi allogas min, sed ĝi okazos en antaǔa monato de U.K. Mi jam pagis aliĝkoston de U.K. mi devos pripensi.
Olstino estas en nordparto de Pollando.

Ŝatantaj Olŝtinon
OLSZTYN 25.06 – 01.07.2009

Olŝtinaj esperantistoj denove invitas gesamideanojn al Olŝtino por partopreni jam kutiman esperantan aranĝon nomatan FREŜO.
Programo enhavos ekskursojn, vizitadon de urbo, promenadon tra la urba arbaro, ripozon en la apudolŝtina arbarĝardeno kaj ĉe ĉirkaŭaj lagoj, artajn programojn kadre de Olŝtina Arta Somero, dum kiu prezentos sin famekonata franca kantisto kaj gitarludanto JoMo - Jean Marc Leclerq, du freŝfajrojn kun kolbasetoj kaj bongustega olŝtina biero, prelegojn, sed antaŭ ĉio esperantajn kvizojn kun valoraj monpremioj, kiujn gvidos Marian Zdankowski.
Restoracio „KOLOROWA” gastigos freŝanojn kiel kutime per (ne)kutima bankedo.
La FREŜ-ejo troviĝos en la Internulejo de Postlicea Lernejo. Adreso: 10-052 Olsztyn, strato Mariańska 1. (Busoj de la stacidomo- numero 3 ,24, 25, la haltejo ĉe la Urba Hospitalo ).
Tranokto kaj tuttaga manĝado – 40 zlotoj/tage
Ĉambroj – du- kaj tripersonaj.
Por eksterlandanoj – tranoktado kaj manĝado – 10 eŭroj/tage.
Prezoj povas esti ŝanĝotaj.
Ekskursoj estos pagataj aparte.
Aliĝkotizo:
Ĝis 28.02.2009 Ĝis 31.05.2009 Poste kaj surloke
Poloj 40,00 zlotoj 50,00 zlotoj 60,00 zlotoj
Eksterlandanoj 10 eŭroj 20 eŭroj 30 eŭroj
Rabatoj:
Junuloj ĝis 26 jaroj pagas aliĝkotizon 10 zlotoj.
Kontribuantoj al la programo - laŭ interkonsento de organizantoj.

Aliĝilon sendu al:
Elżbieta LEONOWICZ - FRENSZKOWSKA,10-684 Olsztyn, ul. Orłowicza 35 m. 5 POLLANDO efrenszkowska@wp.pl
Bankokonto: BGŻ SA 76 2030 0045 1130 0000 0276 2140,
Detala programo estos prezentita en nia reta paĝo: www.esperantowolsztynie.pl.tl

Aliĝilo


Persona kaj familia nomo: ............................................................................
...............................................................................................………………
Naskiĝdato .................................…..…..................... Sekso: viro virino
PESEL………………………………………………………………………
Adreso: …………………………………………………………………….
………………………………………………………………………………
Lando: ………………………………………………………………………
Telefono: ……………........ E-mail: ……………………………………... .
Mi aliĝas al tuta aranĝo....................al tagoj: ...........................................…..
Mi proponas kontribuon en programo per: ………………………………….
..................................................................................................………….......
Mi aliĝas ekskursojn .....................................................( jes aŭ ne )


Dato Subskribo

……………….. ……………………

movado por nova Usono! [letero de samideano]

Kara ****,

Je la 6 de januaro mi ricevis leteron de mia korespondamiko Phil Dorkas - prezidanto de la usona Esperanta asocio kun peto mi vocxdonu por enkonduko la esperantan instruadon en la bazaj lernejoj en Usono. Nun mi transsendas lian leteron por ke vi vocxdono ankaux.
Kun estimo Kanjo Kanev


Karaj amikoj, gekolegoj, samideanoj,

NI BEZONAS VIAN VOCXDONON TUJTUJ!
We need your vote immediately!
http://www.change.org/ideas

[ Read more about this in Esperanto, English, Spanish, or French at http://esperantofre.com/eroj/EoChange.htm ] (danke al Enrique!) [ Please pass this on to friends, club members, or others who can help with yet another vote. ]

"Introduce Esperanto as the first foreign language subject in schools to help American kids succeed"

Per propono de Oleg Izyumenko ( oleg326756@gmail.com ) Esperanto aperas en la dua balotilo cxe change.org. Eble vi jam scias, ke http://www.change.org/ideas havas multajn proponojn por sugesti al la venonta prezidanto de Usono. Propono de Oleg sukcesis suficxe en la unua vocxdonado por trovi lokon en la dua balotilo.

Dankon al cxiuj, kiuj vocxdonis per la unua balotilo. Nun venas la okazo por vocxdoni en la dua pasxo.

Mi plusendas retmesagxon de Oleg kaj aliaj. Ni alvenas cxe granda sxanco en Usono por aperigi nian movadon publike, por plivastigi niajn ideojn, por fari grandegan pasxon, por (helpi) sxangxi la pensmanieron de tiuj, kiuj ecx ne scias ke Esperanto ekzistas, kaj por starigi kaj subteni Esperanton en publikaj lernejoj.

NI BEZONAS VIAN VOCXDONON TUJTUJ.
http://www.change.org/ideas

Multan dankon! Thank you!
Filipo
Phil DORCAS
President, Esperanto-USA

= = = = =

{. . . . }

Karaj amikoj, samideanoj, kamaradoj! Helpu nian lingvon kaj nian movadon per vo?dono por la ideo enkonduki lernejan instruadon de Esperanto en Usono!

Danke al senprecedenca kaj entuziasma kunlaboro de tutmonda komunumo de la por-esperantaj agantoj, en la lasta tago de 2008a, kadre de la vo?donado en la retejo http://www.change.org/ideas/ la propono de Oleg Izyumenko pri la bazlerneja instruado de Esperanto en Usono, kiel unue lernenda fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto, en la kategorio "Klerigo" (angle 'Education') atingis la duan lokon kun pli ol du mil vo?oj! Tiel la propono rajtas partopreni en la dua fazo de la vo?dono, inter la 5a kaj la 15a de januaro 2009.

La unuajn 10 proponojn, kiuj ricevos plej multe da vo?oj, la organiza?o Change.org transdonos al Barack Obama, post la enoficiga ceremonio ? kaj poste kune kun siaj partneroj aran?os tutlandan kampanjon por subteni la venkintajn ideojn. Imagu nur, ke unu el tiu ideoj, subtenota per mono kaj organizaj rimedoj en la tuta lando, povas esti instruado de Esperanto al lernejaj infanoj!

Kaj e? se tiu ?i ideo ne trafos inter la unuaj 10 plej popularaj, la vo?dono povas esti enorme granda ebleco reklami la internacian lingvon en Usono.

Tial ni petas vian helpon hodia?. Bonvolu vo?doni kaj inviti al vo?dono anka? viajn familianojn, kolegojn kaj amikojn.

1. Kiel vo?donu tiuj, kiuj jam registri?is ?e Change.org kaj sukcese vo?donis en decembro?

Se oni jam vo?donis en la unua etapo (anta? la 31a decembro 2008), oni denove devas vo?doni en la dua etapo (inter la 5a kaj la 15a de januaro 2009), ?ar ?iuj anta?aj vo?donoj el la unua etapo estis nuligitaj. Nun oni uzu sian jam ekzistantan konton ?e change.org, kiun oni kreis por vo?doni en la unua etapo. Oni povas eniri la pa?aron per klaki sur 'Sign In' en supra dekstra angulo de ?iu pa?o. Tiam oni entajpu sian uzantonomon kaj pasvorton ?e change.org kaj post eniro oni povas vo?doni per vizito al http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools kaj klako sur blua butono. Se oni volas eliri el sia konto por lasi komputilon al iu alia (familiano, kolego, samklasano ktp) por vo?doni, oni klaku sur 'Sign Out' en supra dekstra angulo. Poste, alirinte http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools oni povas sur tiu pa?o vo?doni per UNU KLAKO sur blua butono kun nombro de jam vo?donintoj . La vo?dono NE registri?as se oni nur lasas komenton, sen klaki sur la butono. Se post klako la butono ?an?is sian koloron al bruna, la vo?o estis registrita. Se oni klakas sur la butono plian fojon, oni forprenas (nuligas) sian anta?an vo?on. Atentu ne fari tion, sed lasu butonon esti bruna!

! Grave: bonvolu NE lasi ajnajn komentojn en lingvoj aliaj ol la angla! Se oni ne volas prezenti Esperanton kiel sekton de fanatikuloj, oni nepre ne faru tion! ?io nekomprenata kaj nekonata ka?zas suspekton kaj negativan sintenon, bv. ne provoki tion per komentoj kiel "Mi subtenas Esperanton" a? "Esperanto Great Idea!" a? "Long Live Esperanto!". Se oni ne kapablas skribi komenton en malfu?a angla, oni entute ne skribu - tio estos pli bone por la kazo. Se oni volas skribi ion en la angla, bv. zorgi ke la komento estas modesta, bone argumentita, neagresema, inteligenta, afabla...

2. Kiel vo?donu tiuj, kiuj nun vo?donas la unuan fojon?

Se oni neniam anta?e vo?donis ?e change.org kaj NE havas uzanto-konton tie, oni registri?u tiel ?i:

Iru al http://www.change.org/ideas

En supra dekstra angulo de la pa?o estos ligilo kun la vorto "Join" ("aligxi") en blankaj literoj.

Klaku sur ?in , kaj provizu viajn personajn informojn:
First Name = Persona Nomo
Last Name = Familia Nomo
Email Address = retposxtadreso
Password = pasvorto
Birthday = naskigx-dato

Fine, klaku sur la bluan kvadraton "Sign up".

Post kelkaj minutoj, malfermu vian retposxt-keston, trovu konfirm-mesagxon (de Change.org) kun blua linio por klaki/konfirmi :
Klaku tie, kaj Revenu al tiu cxi mesagxo kun instrukcioj (CxI TIEN ! !) kaj klaku la suban adreson:
http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

Supre, dekstre, aperos blua kvadrato kun Nombro kaj la vorto "Vote" (Vocxdonu).
KLAKU SUR ?IN POR VOCxDONI/BALOTI.
Gxi farigxos bruna, kaj montros la numeron de via vocxdono.
(Se vi klakos denove, vi NULIGOS vian vocxdonon)


Bonvolu TRADUKI tiun ?i alvokon kun instrukcioj en vian lingvon kaj

PUBLIKIGI ?in en listoj kaj grupoj, en blogoj, retpa?oj, sendu al kolegoj kaj parencoj ktp.

Bondeziroj [letero de samideano]

2437701


Malgraŭ nebuleta horizonto,
Tiu akvarelo invitas nin :
Forlasi la murmurojn de la urbo,
Repreni la barkon, hisi la velon,
Teni la stirilon, transiri la lagon,
Kunigi strebadon, talenton kaj forton de la vento.

La velaro ŝajnas flamiĝi,
Kvazaŭ la klopodo kaj la elementoj
Kunige venus lumigi nin.

Mi deziras al vi por la jaro 2009,
Ke vi povu trovi en vi mem
La kuraĝon, la decidemon kaj la energion
Por investi en homaj valoroj,
Kiuj ne povas suferi pro financa krizo,
Nek sperti damaĝon pro spekulado,
Sed male helpi vin
Preni la bonajn decidojn dum agado
Kaj gardi la serenon en la ekzisto.

Bernard Behra

Jarfina letero de mia amikino [letero de samideano]

Kara *****

kiel vi fartas?

La 15° de decembro por la fino de mia marketinga kurso mi preparis raporton pri “konvenciaj simboloj, piktogramoj en urbaj mapoj”; dank’ al mapetoj de japanaj urboj ke mi kunportis el Japanio, mi povis montri piktogramojn strangajn por ni europanoj kaj kompari ilin kun niaj: ekzemple la simboloj por indiki banko, informejo, lernejo, sanktejo, templo, necesejo. Mi ech prelegis pri japanaj teknologiaj mirindaj necesejoj.

Chu vi solvis la aferon kun la CO?
En libreto Japanio kaledoskope mi legis pri japanaj festoj, kaj notis ke la 23° de decembro estas nacia festotago char naskighis via nuna tennoo. Kiel vi festas tiun tagon? Chu la regnestro regalis sakeon al chiuj? Au kion okazis?

Chu E ***** vizitas shian japanan familion nun au restis en Berlino?
Chu vi festas Oomisokan manghante fagopirajn nudelojn kaj auskultas la sonorigadon 108 fojojn? Au?

Chi-jare mi ne partoprenos festojn la lasta tago de 2008, mi ne deziras miksi min en kaozaj ejoj, char mi ne estas tro kontenta pri la 2008; la sola neforgesebla grava kaj ankau amuza evento inda memori estas mia 9taga restado en Japanio, estigita dank’al via helpo kaj amikeco.
Mia vizito de japanio ne nur plilarghigis mian mondvizion, sed montris min tute alia lando, kompare kun kion mi nur televidis: Japanio ne estas tiel poluad – kaj trafikoplena kiel ni europanoj opinias, kaj la homoj ne estas chiuj grizaj robotoj; japanoj vere ridas kaj ridetas pli ofte ol ni; krom tio viaj publikaj ejoj kaj stratoj estas pli silentemaj, kiam mi ekzemple rakontas ke en japanaj trajnoj oni ne rajtas telefoni, europanoj ne kredas min, char en niaj trajnoj, busoj, stratoj oni samtempe estas devigitaj auskulti lautajn longajn telefonadojn de aliaj homoj.

GPS-satelitoj helpas nin tutmonde de pordo ĝis pordo, sed ne al la pordego de la paco...


Ke la Kristnaska festo gvidu la homaron en la direkton de senperforteco, paco kaj justeco.

Mi bondeziras vin fini la 20an jaron kaj komenci la 21an harmonie kaj sanoplene.
Lekanto + familio..

( estis du fotoj en la letero, sed bedauxrinde mi ne povis montri tion cxi tie : de Iriza)


Pri libro [letero de samideano]

LA FORTO DE LA PENSO NE ĈIAM EKZISTAS

Somerfine 2005 mi ordigis miajn lastajn ricevitajn esperantajn revuojn kaj foliumis ilin por vidi, ĉu estas iuj artikoloj, kiuj povus ankoraŭ interesi min. Mi trovis en la revuo Esperanto (julio-aŭgusto 2005, n-ro 1183, p. 160), sub la subskribo de Jozefo E. Nagy, altnivelan recenzon pri la libro "Sensorteco" de Imre Kertész, tradukita en Esperanton el la hungara de Istvan Ertl.

Mi konas Jozefo E. Nagy, ĉar li kore akceptis min dum mia vojaĝo en Rumanio en 2003. Do evidente mi legis lian recenzon kaj tuj retskribis al li : …Vi skribis : "....kaj finfine mi eklegis la romanon. Kaj mi legis ĝin senhalte, seninterrompe, preskaŭ senspire, ĉar ĝi estas granda romano, unu el la plej grandaj, kiujn mi iam legis." Post tiuj vortoj oni povas ĉesi legi la recenzon kaj tuj kuri por aĉeti la libron kaj senprokraste legi ĝin. Sed en Esperantio oni tre malofte havas librovendejon proksime de sia domo, dimanĉe malfermita kaj enhavanta grandan sekcion da esperantaj libroj. Do mi mendos ĝin al libroservo. Pri la temo de la libro evidente oni povas diri/pensi ankoraŭ Auschwitz, denove pri la nazia fina solvo de la juda demando, ankoraŭ pri sufero de la homoj sub perforto de aliaj homoj. … Korajn salutojn. …

Mi aĉetis la libron kaj legis ĝin dum lasta januaro. Mi jam legis multajn artikolojn pri Holokaŭsto, vidis filmojn, ktp. Mi estas (mi konfesas) lacigita pri tiu afero, sed mi legis ankoraŭ tiun libron ankaŭ por memora devo. En la recenzo mi legis : "kial denove disŝiri la vundojn, kial rerakonti la malnovan historion ? Ja ĉiuj konas ĝin : Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis [...] Nu, kion plu diri?".

La legado ne estis tre facila por mi, tamen la stilo de la aŭtoro ŝajnas al mi interesega kaj eleganta. Mi konsentas kun la recenzo de Nagy :"..Imre Kertész ne volas eligi larmojn. Li cizelis por si glatan, egalan, senpasian stilon, kiun oni povas senhezite akcepti kiel tiun de dekkvinjara knabo, sensperta, kelkfoje eĉ naiva, kiun oni fortrenis de liaj gepatroj rekte en la koncentrejon. La knabo rakontas siajn travivaĵojn, eĉ la plej terurajn - terurajn por ni, ĉar plejparte li eĉ ne perceptas ilin tiaj - preskaŭ sen komentoj, tute neŭtrale, senemocie, eble, kelkfoje, iom mirigite."

Post legado, kion diri ? Eble tie ankaŭ nur la silento taŭgas. Kion skribi ? Mi vere ne scias. Restas malagrablaj sentoj. Kion la homoj estos ankoraŭ kapablaj fari al aliaj homoj ? Kiam ĉesos la malamo, la perforto, la milito, la hororo ?

Ŝajnas al mi, ke tiu libro similas al nenio, kion mi jam legis. Mi ne trovas vortojn, mi nur scias, ke skribi pri tiu libro estas por mi malfacila afero sen scii la kialon. Mi flanken lasis multajn aferojn, ĉar mi promesis al mi skribi pri tiu libro. Kion diri, kiu povus esti interesa aŭ utila ? Kial denove knedi la naŭzon pri la kruelaĵoj de homoj kontraŭ aliaj homoj ? Kruelaĵoj, sed tiam mi miras pri la preskaŭa indiferenteco (tiel ŝajnas al mi) de la knabo de la libro dum lia terura aventuro. Eble tio estas la sekreto de lia supervivo. Mi certe ne kapablus transvivi saman aflikton. Ĉu la homoj iun tagon komprenos, ke la vivo estas pli bona por ĉiuj homoj, kiam la plejmulto de la homoj nur akceptas agi por la amo, la kompato kaj la paco ?

En ĉiu situacio estas relativeco, laŭ la senco, ke neniam la aĵoj aŭ la eventoj en si mem povas esti konataj de la homo, sed nur la rilatoj inter aĵoj aŭ eventoj. Kio estas la realeco ? Kiel reagi
antaŭ sentoj de aliuloj pri eventoj de la vivo ? Mi rememoras, kion mi lernis : la sentoj estas nek bonaj, nek malbonaj. Tiel eble oni povas akcepti la vortojn je la fino de la libro : « Ĉar eĉ tie apud la fumtuboj, en la intervaloj de sufero, ekzistis io kio similis al la feliĉo. Ĉiuj demandas min nur pri la elprovoj, la « hororaĵoj » - kvankam plej memorinda por mi restas tiu travivaĵo. Jes, pri tio mi devus, pri la feliĉo de la koncentrejoj mi devus paroli al ili sekvan fojon, se ili demandos. »

Laŭ mia ideo, unue estas la penso. Kiel mi pensas mian konscion, kiel mi uzas mian penskapablon dum mia vivo, tiel mi vivas. La penso estas mia forto, mia sola vera riĉeco. Ĉio, kio alvenas al mi dum mi penskapablecas, povas esti, laŭ mia volo aŭ elekto, positiva aŭ ne, travivebla aŭ ne, sentomastrebla aŭ ne. Malgraŭ tiu ideo mi konfesas, ke mi malvolontulas por testi mian propran penskablecon trans malfacilega situacio.

Mi pensis esti finredaktinta tiun tekston, kiam mi trovis, foliumante je la lasta fojo Sensorteco-n, sur tiun paragrafon de la antaŭparolo de Humphrey Tonkin : « Ni, kiel homoj ĉiam celas kovri niajn travivaĵojn per metafisikaj eksplikoj, ilin loki en iun pli grandan intelektan strukturon, por ke ni povu harmoniigi kun vivospertoj kaj paciĝi kun ili. Sed tiun lukson Kertész ne permesas. La libro klare diras, ke tiu, kiu travivas tiujn spertojn, vidas ne metafizikon sed nur la neceson resti viva, nur la kompromisojn, nur la horon de la supo, nur la pajlon sur kiu dormi. La esenca hororo estas, ke ne ekzistas por la transvivanto tiuj pli grandaj eksplikoj, tiuj psikaj elirejoj ; ne ekzistas tiu plej glora karakterizo de la homa menso, ke ĝi kapablas krei pli grandajn strukturojn, eĉ konkeri la mondon per sia intelekto. Ĉi tie, en tiu ĉi rakonto, temas nur pri la grandeco de la pan-peco, la povo trinki. »

Do mia ideo pri la penso estas eble erara aŭ ne estas vera en ĉiu situacio. Haïm Vidal Sephiha, deportita en 1943 al Auschwitz-Birkenau, universitata profesoro de Sorbonne, diris : « En koncentrejoj ni devis vivi pominute kaj ni devis pensi tiel malpli kiel eble, ĉar pensi estas elĉerpiĝi. » Sed nun ni, kaj vi kara leganto, havas la penskapablecon, do ni ne forgesu pensi/pripensi, kaj ni atentu, ke la homoj ĉesigos la abomenaĵojn kaj, inter si , siajn neadismojn. Pensi estas vera lukso ne ĉiam akirebla. Do geamiko pensu kaj estu feliĉa pensi tiel longe kiam vi povas. Eble morgaŭ tro malfruas.

Bernard Behra


La dua letero el Italio pri UK [letero de samideano]

Saluton japanino,

Kiel vi fartas?

Mi sufiĉe bone. .
La kontrasta situacio inter LKK kaj CO de UEA ne ŝanĝis. Mi oficiale demisiis el turisma komisiono, ne el LKK. Nun ni laboras por ŝanĝi la regularo por la organizado de UKoj, por ke la japana LKK havas pli da decidpovoj ol la LKK-j en Svedio, Litovio kaj Italio. Ni provas plibonigi la rilatoj inter CO kaj LKK por vi; por ni estas tro malfrue. Tamen ni kongresos

Alia "strangaĝo": ĉiuj helpantoj devas pagi la aliĝkotizon al la UK! Tio jam okazis en Gotenborgo, Vilno, nun kaj eble ankaŭ venontjare. Pro tio multaj helpantoj kaj kunlaborantoj ne intencas eniri en la kongresejon.
Eĉ famaj italaj esperantistoj preferas partopreni al iliaj prelegoj kaj fakaj kunsidoj pagante la tagan bileton.
La taga enirbileto estas € 45,00. Mi ne kuraĝas inviti al UK Florenco miaj familianoj, ne-esperantistoj geamikoj, gekonataj.

Kiel estas ĉe vi nun la vetero?
En centra Italio ankoraŭ la temperaturoj estas inter - 3 + 6/8° C, neĝas kaj pluvegas.
Mi estas feliĉa pro la fakto ke en la regiono kie okazas la Vintraj Olimpiaj Ludoj multe neĝis. Ĉu vi televidis kelkajn konkurojn?

Mi samideane salutas
Paola B. Giommoni

Respondo de Iriza
Kara samideanino,
Mi dankas al vi laboron por kongreso. Kaj mi ankaŭ dankas vin pro la sciigo. Ĉar ni havas intereson pri la afero.
Mi opinias ke plej eble multaj E-istoj devas pagi aliĝ-kotizon. Se ne, kongreso fiaskus pro manko de financo. Ĉu vi scias pri sistemo de japana kongreso? Ĉe ni kongresaj subtenantoj, kiuj ne povas reale partopreni en kongreso, pagas la kotizon kiel moralan. Dume ankaŭ mi opinias, ke taga bileto estas tro alta. 45 eŭroj estas preskaŭ 6300 enoj. ….


FELIĈA SEMAJNO EN KASTELO [letero de samideano]

Ni (mia edzino kaj nia pli juna filo) aliĝis fine de 2004 al la Universala Kongreso 2005 en Vilno. Sed pro gravaj familiaj kialoj ni devis nuligi nian partoprenon. Ni organizis nenion alian por la ferioj. Tamen ni pasigis bonajn feriojn.

Mi fakte, preskaŭ sekrete, revis pri ebleco partopreni somerajn esperanto-kursojn. Mi rigardis ĉe la reto la programojn de diversaj kulturcentroj de Esperanto kaj de Kulturdomo – Kastelo de Grezijono http://www.gresillon.org/. Mi presis la programojn, rigardis la mapon, kalkulis la kilometrojn, pripensis diversajn eblecojn por ligi kurso-partoprenon kaj familiajn feriojn, kiel ni faris lastan jaron en Pluezek. Sed mi pensis, ke verŝajne mia revo ne povos realiĝi, ĉar mi jam prenis feriojn sen mia edzino por la Kongreso de Bulonjo ĉe Maro en marto !

Do ni finis la laboron en nia oficejo la 22-an de julio sen scii kiel okupi la feriojn. Ni povis foriri sed ne tro malproksimen por resti disponebla por mia aĝa patrino. Kiel kaj kion fari ? Mia edzino proponis al mi : « Ĉu vi certe trovos, aŭ jam trovis solvon por sekvi staĝon aŭ alian aktivecon pri Esperanto. Mi havas tro da laboro en la domo kaj mi povos zorgi sola pri la bopatrino. Prenu do la unuan semajnon da ferioj por aranĝi ion sola pri Esperanto. Poste ni havas ankoraŭ tri semajnojn par ferii kune. » Brava edzino !

Kompreneble mi ne flanke lasis tiun edzinpermeson. Ekde sabate matene la 23-an mi telefonis al la Kastelo de Grezijono por demandi, ĉu mi povas ankoraŭ aliĝi la staĝon de unu semajno, kiu komenciĝos sam-vespere. Sed kaŭze de longo vojo (750 kilometroj) mi eble estos malakurata. Agrabla kaj simpatia voĉo diris al mi, ke ne problemas, mi povas veni kaj ke oni gardos al mi mian vespermanĝon. Post agrabla veturilvojaĝo, mi preskaŭ alvenis akurate en lokon, kiu tuj ŝajnis al mi favora por studi Esperanton. Mia revo komenciĝis esti realeco.

Francine bonvenigas min per bela rideto kaj efika proceduro de registrado. Ŝi kunordigis la skipon, kiu bonege mastras la semajnon. Ŝi restis bonhumora, atentema kaj serena dum ĉiuj longaj tagoj de la semajno. Ŝi trovis respondojn kaj solvojn al ĉiuj problemoj kaj ankaŭ tempon por la kafejoservo. La aliaj personoj de la skipo : kuiristino, gardisto de kastelo kaj de la kampadejo, libroservo-bibliotekisto, instruistoj kaj kelkaj helpantoj sindoneme plenumis sian servon por la bona etoso kaj disvolviĝo de la semajno.

Post instalado ni komenciĝis per kunveno de proksimume 25 personoj (inkluzive deĵorantojn kaj instruistojn) por prezentado (oni provis memori la propran nomon de ĉiu) kaj por ricevi informojn, konsilojn, programojn, eblecojn, ktp., ĉio por komfortigi la partoprenantojn. Ĉiu estis en ordo por la morgaŭo : t.e. komenci la kursojn en tri grupoj (1a, 2a kaj 3a gradoj) en bela bieno de 18 hektarojn.

Mi decidis partopreni al la kursoj pri preparado al Kapableco. Post la akcepta kunveno, kiam mi estis sola en mia ĉambro mi pensis, ke eble mi eraris aliĝi al la pli altnivela kurso ĉar, unue la tri aliaj partoprenantinoj de tiu grupo ŝajnas pli bone regi Esperanton ol mi, due mi sentis nian instruiston, Jean-Luc Tortel, tiel spertega pri Esperanto, trie mi ankoraŭ ne trapasis la duan gradan ekzamenon, kaj kvare malgraŭ, ke mi bone komprenas kaj legas la lingvon mi ankoraŭ ne parolas ĝin flue pro manko de okazoj ĝin praktiki. Mi do timis ĝeni la grupon per mia nesufiĉa nivelo. Mi pensis simple dum aŭ post la unua tago peti, ke finfine pro mia ne adekvata nivelo oni lasu min aliĝi al la kursoj de la dua grado. Ali-flanke mi pensis, ke mi venis por prepari la kapablecon sed mi ja havas la tempon. La temo ja estas preparado sen plani post kiom da tempo okazu la ekzamen-trapaso, ĉu ne ?

Jean-Luc Tortel komencis sian altnivelan kaj interesegan kurson per tiuj vortoj : « oni rajtas erari » kaj per tiu konsilo « faru de Espertanto vian propran aferon ». Dum la tuta semajno mi neniam enuiĝis. Mi ne havas tre bonan memoron pri miaj knabaj kaj junulaj lernejoj. Sed la kurson de Jean-Luc Torel mi sekvis frandeme, religie, mi neniam laciĝis. Oni sentas kvazaŭ iĝi inteligenta nur kiam oni auskultis lin. Lia kurso estis diversspeca, li ofte ŝanĝis temon kaj spicis per spiritaĵoj de Raymond Schwartz aŭ de aliuloj por gardi nian atenton.

La akuzativo fariĝis feliĉo, la refleksivo poezio. Ni promenis tra tuta esperanta gramatiko kvazaŭ en bela ĝardeno, malkovrante tie subtilaĵon, tie belaĵon aŭ mirigaĵon kaj eĉ kontraŭknalojn aŭ ŝercajn son-alternojn. Ni trairis la historion de la lingvo kaj de la movado : Ido-krizo, la Fundamento, la revuo « La Esperantisto » la unua presita en Nuremberg kaj pagita de Trompeter, kiu estis kampo-mezuristo, ktp. Jean-Luc Tortel vizitigis al ni la pionirojn de Esperanto (Zamenhof, Grabowski, Emile Javal, Sebert, Privat, De Beaufront, Couturat, Lemaire, René de Saussure, Cseh, ktp.) kaj la eminentuloj (Ivo Lapenna, André Albault, Raymond Schwartz, ktp.) de la movado.

Ni vojaĝis tra esperanta literaturo de Zamenhof ĝis nun. Ni ricevis konsilojn kaj rekomendojn pri la verkistoj, kiujn ni devas legi : Schwartz, Waringhien, Boulton, Auld, Grabowski, Kalocasay, Privat, Kabe, kaj pri la libroj kiujn oni devis studi por prepari la kapablecon. Ni laboris pri tradukarto. Jean-Luc Tortel povas evidente bone instrui pri tiu temo, ĉar li tradukis el la itala la libron « Senso » de Camilo Boito kaj el la okcitano la libron « La Besto de Vakareso » de Joseph d’Arbaud. Ekde kiam mi legis tiujn librojn kaj ekŝatis ilin.

Kiam mi relegis miajn notojn pri tiu staĝo por skribi tiun artikolon mi estas mirigita pri la riĉeco kaj la granda kvanto da temoj, kiujn ni vidis dum tiu semajno. Mi amas ankoraŭ pli Esperanton dank’al Jean-Luc Tortel. Li estas ne nur kultur-oceano pri Esperanto sed ankaŭ pri multaj aliaj lingvoj kaj aferoj. Mi ŝatis ankaŭ lian grandan saĝecon.

Ni ne nur sekvis la kurson, sed oni proponis al ni diversajn akvitecojn : vizito de la urbo Baugé, interesa malkovro de « la boule de fort » (globo de forto), kiu estas regiona ludo kiel la ĵetgloboludo, ŝatinda demonstro de baroka fluto fare de partoprenanto al kurso, konferenco pri la katolika pastro Emile Peltier, (1870-1909) pioniro de Esperanto ĉe la katolikoj, kiu kreis la revuon Espero Katolika kaj diris la unuan E-istan meson, kunveno pri la historio de la Kastelo de Grezijono, librovespero, ktp.

La Kastelo de Grezijono estas bela loko, kiun mi ŝatis kaj kie mi estis feliĉa. Mi kore dankas ĉiujn personojn, kiuj laboris/as por konservi tiun kastelon en la movado kaj por organizi la kursojn. Mi komprenas la malfacilaĵojn, sed povas nur diri, ke mi pasigis vere agrablan semajnon en Grezijono. Mi ŝatis la bonan etoson. Mi multe ricevis. Dankon al ĉiuj. Dankon al Esperanto.
p.s
La artikolo jam aperis en "Sud-Rejna Kuriero", kiu estas komuna inform-bulteno de Esperanto-Societo Basel kaj Mulhouse-Esperanto, kaj en "La Informilo", kiu estas dulingva informbulteno pri esperanto de Orient-Franca Esperanto-Asocio.


letero de samideano ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。