So-net無料ブログ作成
検索選択

Leginte libron ‘Tri mortoj” verkita de Leo Tolstoj [eseo de Iriza]

En lasta japana Esperanta-Kongreso mi trovis en librovendejo breton, kie estas nur malnovaj libroj. Tie estis tre maldika libro. La verkisto estis Tolstoj. Kiam mi estis infano, faberaro de Tolstoj estis en libroj de mia patro. Liaj rakontoj ial allogis min. Kaj mi ripete legis ĝin tiel ofte ke mi povus parkere rakonti.
Mi aĉetis, legis nur rakonoton kaj forgesis jam la ekzisto de la libro. Hieraŭ mi hazarde retrovis ĝin kaj rimarkis ke post la rakonto estas fama artikolo de Tolstoj ‘ Prudento aŭ Kredo’. Tiun artikolon Zamenhof publikigis sur la gazeto ‘ Esperantisto’ en febraro de 1895. Kaj poste cara cenzuro decidis nepermesi eniri la gazeton en Rusion kaj Esperanto estis forte batita. Mi legis ĝin kaj opinias ke ĝi estas malfacila por ne scianto de rusa historio, sed mi iom povis kompreni per jenaj frazoj.

Ekzemple :
La tradicioj povas esti de homoj kaj esti malveroj, sed prudento estas certe rekte de Dio kaj la vero estas bezonataj neniaj eminentaj kapabloj, sed oni devas nur kredi je tio, ke la prudento estas ne sole la plej alta dia eco de la homoj, sed ankaŭ la sola rimedo por ekkono de la vero.

En la vortoj oni videblas ke Tolstoj nekredas sed eĉ dubas tradician regularon, kaj kredas nur tion, kio estas rekte donita de la Dio.
Kaj mi havis intereson al la tradukinto. Tradukinto de ‘ Tri mortoj ’ estis virino. Ŝia nomo estas M. Ŝidlovskaja. Laŭ Enciklopedio de Esperanto ŝi estas rusa kaj lernis Esperanton en 1907. Ŝi en 1908 ~ 12 somere vojaĝis en Germanio kaj Hungario kaj gvidis Esperanton. Ankaŭ ŝi tradukis ĉ. 100 literaturojn. En ili estas novelo ‘La sonĝo de Makaro’.
Iam antaŭ longe jam forpasinta E-isto doni al mi la libron, kaj mi certe legis. Sed mi jam forgesis la enhavon. Mi prenis ĝin mane kaj trovis klarigon pri Makaro. Kaj mi sciis ke ankaŭ estas provervo pri Makaro en Rusio. Ĝi diras ke la malfeliĉa Makaro ĉiam kaj de ĉiu batata. Kaj batata en la rusa havas signifojn proksimume malproksimaj, nekulturaj, neloĝantaj kaj neloĝeblaj. Por kompreni tion mi nepre devos legi la rakonton !


“ Krokizo de mia ĝardeno” [eseo de Iriza]

verkita de István Nemere :
eldonejo: Kooperativo de Literatura forio

Mi ne memoras, kiam kaj kie mi aĉetis la libron.
Ĝi havas 19 rkontojn en 58 paĝoj.
La literoj estas grandaj. Pro tio ĝi estas facile legebla. Mi ŝatis iujn kaj kelkajn ne tre.

De kiam mi estis infano, mi volis iam fari rakontojn, sed tio estis malfacila.
Dum la legado mi pensis, por verki rakonton oni devas havi sian filozofion. Sen ĝi rakonto estus simpla vicigado de vortoj.


Hiacinto kaj papaveto [eseo de Iriza]

En nia lando okazas scienca lernado de la unua lernojaro. En la unua lernojoro lernantoj plantas konvolvulon en sia vazo, alportas ĝin en someraj ferioj, kaj obserbante ĝin desegnas la kreskprocedojn. En la dua lernojaro lernatoj akvokulturas hiacinton. Povus esti, ke la floroj kiel materialoj defernciĝas en regionoj.

Kiam aĝaj filoj faris tion, ni loĝis en apartomento. Pro tio mi ne povis daŭre kreskigi ilin.
Antaŭ preskaŭ 30 jaroj mia juna filo portis sian hiacinton. Fliĉe ni havis malgrandan korton kaj plantis ĝin antaŭ enirejo de la domo. De tiam ĝi krekis tie kaj ĉiujare havis belan floraron.
Lastjare ni transloĝigis en nunan domon. Tiam mi elfosis ĝin. La bulo havis multe da idoj. Mi erigas ilin kaj plantis ilin ankaŭ antaŭ enirejo.
Lasatatempe ili ĝermis kaj nun floras pli ol dudeko da malgrandaj floraroj.

Kiam ni transloĝiĝis, mi trovis tretitajn papavetojn, Ili aspektis tre mizera kvazaŭ ŝiritaj papiliaj flugiloj. Sed nun papavetoj ĝermis kaj vigle kreskadas. Ili kovras tie kaj ĉi tie sur terspacon, ankaŭ malgrandajn hiacintojn. Ĉu mi devas sarki ilin? Mi ne sciis, ke tiuj amindaj floroj estas tiel fortaj. Nia domo havas nur malgrandan terspacon. Baldaŭ ili tute okupos ĝin. Mi momente ĉagrenis sed pensis, ke mi povos forpreni ilin florintajn. Mi ĝuos iom da tempo belan printempon.


Sekigita persimono (kakio) [eseo de Iriza]

Ni havas dufoje ĉiumonate kunsidojn. En la lasata unu kamaradino portis sekigitan persimonon por manĝi en paŭzo. Tiu estis ne ordinara. Ĉar ordinaran sekigitan persimono ni faras el persimono kun plena ŝibuo. Tiujn de la specoj oni ne povas tuj manĝi kaj devas forigi la ŝibuon por manĝi. Unu el la maniero estas sunumi kaj aerumi senŝeliginte. Vento kaj sunradioj ŝajnĝigas ŝibuon al dolĉa materialo.

* ŝibuo – bruna taninoriĉa,strange odoranta suko el ne matura frukto de kakinoko uzata en Japanio kiel antisepsa k akvoimuna ŝirmaĵo por papero, reto ks. (PIV)

Mia infanaĝo estis en la dua mondomilito. Eĉ mankis ĉiutaga nutraĵo. Ni infanoj ne sciis kia estas sukeraĵo. Mia plej aĝa fratino estis fregisto kaj laboris en norda regiono. La loko estis fama pro pomo. Iam ŝi venis hejmen por ferioj kaj donis al ni gefratoj sekigitajn pomojn pecigitaj. Mi gustumis ilin kun ĝojo. Ili estis tre dolĉa por mi.

Lastatempe mipreskaŭ ne vidas tiajn simplajn manĝaĵojn. Oni multe sukeras kukon kaj aliajn manĝaĵojn, sciante ke sukero estas malutila por sano, kaj forgesis simplan naturdolĉecon. Oni diras ke nunaj geknaboj estas malsanemaj kaj havas antaŭan simptomon de maturulaj malsanoj. 
Kion ni faru!


Internania festibalo de Jokohamo [eseo de Iriza]

En la 18a kaj la 19a okazas Internacia festibalo en Pacifiko Jokohamo, kie okazos venonta jara U.K.
Hieraŭ okazis virinaj korusoj du lingvaj : Esperanto kaj la japana. Ludantoj apartenas al mezalta lernejo Ŝirosato. La bela harmonio allogis vizitantoj, kvankam multaj bruoj estis ĉirkaŭ scenejo.

Iu junulo diris al sia akompanato:
“ Esperanto estas lingvo senhava kulturon. Mi ne pavas kredi, ke ekzistas parolantoj de tia lingvo !”
Mi alparolis al li:
“ Ekzistas diverslandaj kaj diverskulturaj Esperantistoj. Ĉiu el ili volas montri sian kulturon en Esperanto. Pro tio ĝi estas tre utila por kompreni alies kulturojn. Tio estas tre amuza fenomeno! Pro tio mi ne povas forlasi Esperanton. ”
Li pensis iom da tempo kaj diris.
“ Povas esti. Tio estas tre interesa!”


La unua datreveno [eseo de Iriza]

La 10a de novembro estis la unua datreveno de mia blogo.
Lastarare en la sama tago mi malfermis mian blogejon. Tiam mi volis iom montri japanajn pensoj kaj vivon al alilandanoj. Kaj pro tio mi decidis daŭrigi ĝin almenaŭ unu jaron. Dume mi pensis ke intertempe mi prosperus en Esperanto. Nun mi ne scias ĉu mi bone sukcesis aŭ ne. Dum ĝi miaj geamikoj helpis min kaj multaj, totale ĉirkaŭ 25000 E-istoj vizitis mian blogejon. Mi kore dankas ĉiujn.

De nun mi rekomencos mian blogon kun ree freŝa koro.


Kiel estas mia kara amikino ? [eseo de Iriza]

Lastatempe mi penas rakonti al miaj blogamikoj japanajn rakontojn, kiujn miaj gepatroj rakontis al mi infanaĝe. Skribinte kaj releginte mi estas ne kontenta. Kaj mi ne povas aperigi tion en mia blogejo.

En ĉi tiu monato okazis japanan kongreson de Esperanto en la urbo Okajama. La urbo estas en okcidenta parto de japanio. Mi unuafoje vizitis tie. Ĝi estis bela kaj kvieta. Loĝantoj aspektis mildaj kaj simpatiaj. Kaj bele pavimitaj stratoj rememorigas al mi urbon Göteborg en Svedio, kie mia kara amikino Dolly estas kaj dum kongreso mi estis ĉe ŝi. Dum la tempo mi ricevis ŝian grandan zorgon.
Lastatempe mi malofte skribis leteron al ŝi kaj mi konstatas ke mi ne ricevis de ŝi leteron dum jaro aŭ pli ol longe. Ĉu ŝi estas sana ? Ŝi estas pli ol 80jara. Mi jam ne povus scii pri ŝi.


Folklora humoraĵo [eseo de Iriza]

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis pakaĵon de mia fratino. En ĝi estis kelkspecaj legomoj kaj peklita burĝonaro de ĉina zingiblo. Ĉu vi konas ĝin ? Japana nomo estas Mjoga. Ĝi havas lancetformajn foliojn kiel zingiblon, sed la rizomo estas ne dika kompare kun de la zingiblo kaj ni nur manĝas la burĝonon kiu rekte eligas sin el tero. Ni manĝas ĝin krude ankaŭ kuirite, ekzemple tempuron. Ni eĉ konservas ĝin peklite en likvaĵon el umepeklaĵo.
Oni diras ke ĝi havas fortan ingriedencon vigligi homan korpon. Kiam ĝi forte efikas al infano, ĝi foje eligas nazsangon kaj ne manĝigu multon al infanoj. Tial gepatroj diras siajn infanojn, ke ne manĝu multe, se ne, via cerbo malbone funkcias kaj vi fariĝus forgesame.

En la pakoĵo estis letero skribita humoraĵon, kiun mia patrino ciujare rakontis nin rikortante ĉina-zingiblon.

Mi volas rakonti al vi ĝin. Ĝi estas tre mallonga, sed povus esti malfacile komprenebla por alilandanoj. Ĉar mi foje spertas ke ni ne povas ridi alilandajn humoraĵojn pro nescio pri ilia fono aŭ socio.

Por rakonti ĝin, mi unue devos klarigi iom da aferoj.
Pri paktuko : en la japana : hurosiki
Ĝi estas kvardata tuko .Estas diversaj grandecoj. Ni uzas ĝin kvazaŭ korbo kaj valizo.
Antaŭ longe kolportiso portis sian varojn kovrite de paktuko. Ankaŭ vojaĝantoj portis siajn aĵojn samamaniere. La tradiciaj desegnagoj estis arabeska kaj strio. Multe uzataj koloroj estis bruna kaj verda sed japanoj diras bluan anstataŭ verdan korolon.

Humoraĵo: tridekjara paktuko dorse portanta bluan strian viron

Iam venis gastejon ĉirkaŭ tridek jara viro. Li estis kolpotisto kaj portis sur sia dorso grandan pakaĵon volvita de blua stria paktuko. Li petis al gasteja mastrino unu noktan reston. Ŝi vidid ke en la pakaĵo estas multe da varolaĵoj. Ŝi kompleze akceptis lin, sed volis akiri la varojn. Tempo estis frua somero. En legomoĝardeno malanataŭ domo burĝonas cina-zingiblo. Ŝi pensis ke li forgesos sian varon, se li multe manĝos ilin. Si rikoltis ilin kaj kuiris manĝaĵon uzante ĉina-zingiblo. La viro tre ĝoje manĝis tuton.

Sekvantan matenon la viro dankis kaj foriris.
Post la momento la mastrino rimarkis ke ŝi ne ricevis lian pagon. Ŝi konsternite kuris post li. Sed la vojo blanĉiĝis. Ŝi ne povas tuj decidi, kiun direkton ŝi iros por kapti lin. Pro konfuzo ŝi forgesis eĉ vorton kaj demandis al pasantoj.
“ Ĉu vi vidis kien iras tridek jara paktuko, kiu portas dorse bluan strian viron?”
Sed nuniu vidis tiun paktukon! Ŝi plore demandis al pasantoj unu post alia.
“ Ĉu vi vidis kien iras tridek jara paktuko, kiu portas dorse bluan strian viron?”!
.
Sed estis vane. Neniu vidis tridek jaran paktukon portantan dorse bluan strian viron
(fino)


Simpla noto en ’06-9-3 [eseo de Iriza]

En la dua de septemblo, nome hieraŭ, okazis prezentado pri someraj spertoj en nia rondo.
Pro tio mi ankaŭ aranĝis manuskripton kaj mi sentas ke mi ne skribas longe en mia blogejo. Mia temo estas persona vojaĝo antaŭ U.K. Mi volas montri tion sur blogejo, sed bedaŭrinde ne povas. Ĉar en nia rondo tiaj raportoj aperigos en nia informilo.

Nun foj-foje mi lagas poemojn de Julio Baghy. Mi aĉetis liajn du poemarojn, “Preter la vivo” kaj “Pilgrimo”, en libroservo de U.K. Liaj poemoj estas ne ĝojgaj, sed amoplena por etuloj kaj suferantoj en la vivo. Certe tia koro allogas min al liaj poemoj!


Papiliidoj [eseo de Iriza]

Antaŭ preskaŭ dek tagoj mi trovis papilian larvon, kiu manĝis balzaminon. La floro estas ŝatata de mia edzo. Iam li semis ilin en nia malgranda korto kaj apude plantis tulipojn.
En majo ni transloĝiĝis en novan domon. Mi prenis bulbojn de tulipo kaj enmetante ilin en plantujo kunportis. Verŝajne semojn de balzamino estis en la tero. Ili ĝermis kaj kreskiĝis. Apud enirejo de la domo ankoraŭ estis nuda tero . Mi transplantis kelke da balzaminoj tien. Ili arogante kreskis ĝenate de neniu kaj pompe floradas. La alteco eĉ superas 50 centimetroj. Sed antaŭ kelkaj tagoj mi rimarkis multe da postlasitaj eligaĵoj de larvo. Ili estas same grandaj kiel ekskrementoj de kuniklo. Poste mi ankaŭ trovis aliajn 3 laŭvojn dikaj kaj longaj.
Balzaminoj perdis foliojn kaj akvecon kaj kadukiĝadas. Sed mi lasis la situacion. Ĉar mi jam decidis donaci ilin al papiliidoj.
Hieraŭ unu el ili jam ĉesis manĝi foliojn. Ĝi baldaŭ transformiĝos al krizalido.

Mi momente pensis ĉu nun estos papilia tempo. Ĉu papilioj naskiĝas en flua somero? Kial ili kreskas nun? Ĉu papilioj forgesus sian sezonon aŭ sozonoj ŝanĝus siajn poziciojn? Baldaŭ estos aŭtuno.


Pri infana libro [eseo de Iriza]

Iu demandis al mi ĉu la libro “Mio, mia filo” estas interesa? Mi ne eblas tuj respondi. Ĉar ĝi estas infana libro. Mi opinias ke ĝi certe amuzas infanojn pro aventuroj en fikcio. Sed ne povas diri ke ĉiuj plenkreskuloj povas ĝui la mondon same kiel infanoj. Iam iu veterana E-isto diris al mi, li ne ŝatas fantiziaĵojn ne kredeblajn.

Temas pri mi, ke mi ŝatas tiujn librojn ne nur Esperntajn sed ankaŭ la japanajn. Tiuj libroj revokas miajn imagojn , kiujn mi havis infanaĝe. Plie kiam mi legas Esperntajn, mi hvas alian plezuron. Dum legado mi plurfoje renkontas vortojn, kiuj estas ĝenerale uzataj sed ne tuj komplenataj por mi. Ĉar vortoj havas kelkajn nuancojn, sed mi emas uzi nuancojn, kiuj aparas en unuaj vicoj en vortaro kaj en lasataj vicoj skribitajn mi foje ignoras. Tiujn miajn mankojn mi iom povas korekti en facile legebla libro.

Ankaŭ estas frazoj, kiujn mi ne tre uzas kaj intersiĝas dum la legado. Tiuokaze mi eltiras tiujn vortojn kaj frazojn kaj notas.
Jenajn vortojn kaj frazojn mi eltirs el la libro “ Mio, mia filo”

p. 30 domaĝi: ni domaĝu niajn flutojn.
p.59 fiksiĝi : Mia ruĝa mantelo fiksiĝis ĉe arbobranĉo. Eble la arbo volis reteni min.
p.61 plori sangon ? : la blankaj ĉevaloj plorus sangon.
p.65 subŝtofi : ŝi subŝtofis la mantelon kun tia brilanta ŝtofo.
p.84 de pli kaj pli : De pli kaj pli malproksime aŭdiĝis iliaj voĉoj.
p.88 cedi : La rokomuro, kontraŭ kiu ni premis nin, cedis, kaj ol mi reagis, ni staras en la monto.
p.128 krespiĝis : Mi rigardis en la akvon kiu krespiĝis pro la matenaj ventoj.

Frazoj: same ~ kiel
p.24~25 : Benĉoj havis paĉjon kaj panjon kaj ĉio ajn, kaj tiaokaze oni ne bezonas ĉevalon same multe kiel se oni estas sola.
p.110 : Verŝajne neniu en la mondo estis same sola kiel mi,….
: Verŝajne nenies paŝoj estis same pezaj kiel la miaj.

Aliaj vortuzoj:
p.101 :Tiakokaze Tiaokaze ?
p.108 : Tie estis nigraj ĉambroj kiuj enŝlosis min,tiel ke mi ne povis spiri, kaj plankoj kiuj malfermiĝis al nigraj profundoj ĝuste kie mi iros, kaj ŝtuparoj kiuj disrompiĝis tiel ke mi falis. Sed neniu domo en la sonĝo estis tiel terura kiel la kastelo de kavaliro Ĥato.
p.116 : Ĉu min tiel timis kavaliro Ĥato, ke tiom da gardistoj estis bezonataj?

Mi ne scias ĉu mia legado interesas vin aŭ ne!


Momordiko [eseo de Iriza]

Lastjare en aŭtuno poŝtisto alportis al mi pakaĵeton, kiu estis donaco de mia plej aĝa fratino. Malferminte ĝin mi unue konsterniĝis. Ĉar mi vidis inter paperojn abomene oranĝruĝan aĵon. Kio estas ĝi ? mi timeme malfermis. Tie estis kelkaj verdaj kaj mature krevita momordikoj. Mi telefonis al ŝi kaj ŝi diris ke estis interese vidi momenton kiam ĝi krevas, kaj ŝi volas vidigi al mi tiun momenton kaj ege badaŭris ke ĝi estis jam krevinta dum sendado. Mi forlavis la pulpon kaj konservis nur blankajn semojn.
Multaj japonoj sicias momordikon kiel galan kukumon.

Mia korto estas tre tre malvasta. Ĝi estas preskaŭ du metrojn laĝa kaj aspektas kvazaŭ koridoro. Alies najbaraj kortoj estas same mallarĝaj kiel mia. Inter ili estas malalta barilo. Mi pensis ke mi plantu momordikojn kiel ŝirmilon kaj efektive faris tion. Plie mi metis stangojn apud ili kaj de manapogilo de duetaĝa verando pendigis ŝunurojn kaj ligis ilin al la stangoj.
Kiam mi revenis de U.K. en Florenco ili libere etendigis siajn ĉirojn, iuj rampas teron kaj aliaj alten laŭ la stangoj, kaj havis kelkajn fluktojn.
Nun en japanio daŭras krioza krimato. Pro longa pluvado prezoj de legomoj estas altaj. Mi jam rikoltis kelkajn, fritetis kun aliaj logomoj – ekzemple karoto, bulbo, braŝiko, ktp. – kaj manĝis. Ĝi estas tre gala. Pro tio mi ne povas manĝi ĝin sola. Antaŭe tion manĝis nur sude loĝantaj homoj, sed oni diris ke ĝi havas multe da vitamino C kaj vastigis la valoron. Nun ĝi furoras ankaŭ en mia regiono.

Nun plej kreskantaj ĉiroj jam atingis duan etaĝon kaj havas malgrandajn fluktojn. Kiam miaj manoj ne atingos ilin, kiel mi rikoltos?


Legante libron “ Mio, mia filo”, verkita de Astrid Lindgren [eseo de Iriza]

La libron tradikita en la japana mi legis antaŭ longe, sed jam mi tute forgesis la enhavon. Survoje en hejmon mi ne enmetis ĝin en valizon kiu deponis al aerkompanio. En la aviadilo mi legis kelkedekaj paĝojn interrompe dorminte. Nekonato legadis libron preskaŭ tutan flugtempo. Mi iom enviis lin sed miaj okloj doloris. Pro tio mi ne povis !

Reveninte hejmen mi ankoraŭ legadas ĝin kaj persvadas min, ke necesas haste legi por mi. Pli–malpli antaŭ 40 jaroj mi trovis libron ‘Pipi ŝtromplonga, kiu estis verkita de sama aŭtoro. Ĝi tute allogis min. Ĉar en nia lando oni ne permesis al knabinoj havi liberajn pensadon kaj kondutojn. Ankaŭ mia patrino ĉiam limigas mian konduton kaj ĝi devis esti konvena por knabino kaj poste ankaŭ por virino. Mi pensis ke kiam mi havos filinon, mi certe ne limigos sian kreskadon, sed domaĝe mi havis nur filojn. Kaj ankoraŭ nun ŝi estas sopirata knabino por mi.

Nun mi legas 69-an paĝon de “Mio, mia filo”. Kiuj aventuroj atendas lin?


Libro: MI MEMORAS HIROŜIMON verkita de Stephen Kelen [eseo de Iriza]

Okaze de 91a universala kongreso en Florenco, en la 31a de julino mi trovis la libron en libroservo. La prezo estis nur 3.95 eŭroj. Mi legis kelkajn libroj pri atombombo, sed verkantoj estis japanoj. Kiel skribis alilandano, kiu mem ne ricevis tiun bombon. Mi tuj aĉetis. Ĉe kasisto, apud mi staranta viro diris al mi, ke li ankaŭ aĉetos ĝin. Mi diris ke mi ankoraŭ ne legis verkon pri atomeksplodo, kiu estis skribita de ne japano. Li diris ke sufiĉe multaj tiuj libroj estas kaj li vidis tiujn librojn en Hiroŝimo. Mi opinias ke povas esti, sed alilandanoj skribis sian verkon ne japane. Pro tio verŝajne mi ne scias pri ili. La libro estas nur 78 paĝa. Mi pensis ke mi certe finlegos dum la kongreso, sed ne povis. Mi finfine legis tuton post la kongreso en la trajno, kiu direktiĝis al Milano, la tago estis 6a de aŭgsto kaj antaŭ 61 jaroj en la samatago atombombo fulme eksplodis super urbo Hiroŝimo. La verkanto estis membro de la okuparmeo de la Brita komnuregnaro. Lia skribtono estas ne sentimentala, sed objectiva. La premita emocio bone sciigis al mi vivon de reste vivantaj homoj kaj lian kvietan koleron al atombombo. Kiam oni legas ĝin, multaj konsentos pri malhumaneco de atombonbo.


Du demandoj en UK. [eseo de Iriza]

En la kongreso de Florenco mi ricevis du demandojn de miaj amikinoj. Mi nun montras tion al vi kaj volas ricevi viajn opinioin.

1. vorto malino (aŭ mal-ino)
Miaj du amikinoj partoprenis en somera kurso de Gresillon antaŭ la U.K. La guvidanto skribis jene: ina homo ( ? )kaj malino (aŭ mal-ino) ( ? ), kaj diris ke ili serĉu la nacilingvajn signifojn en vortaro. Ili komprenis ke ina homo estas virino, sed ne trovis vorton malino (aŭ mal-ino). Li sugestis al ili ke ĝi estas homo kaj ke demandu al samlandanoj. Pro tio ili demandis al mi ĉu tiu estas nur viro aŭ speciala homo. Mi ankaŭ ne povis vidi ĝin viro kaj demandis al svisaj, dana kaj sveda E-istoj. Krom sveda E-isto neniam aŭdis tiun vorton. Li aŭdis en Finnlando kaj diris ke oni uzis ĝin anstataŭ viron.

Kial malino (aŭ mal-ino) estas (vira) homo? Ino montras nur pri sekso. Plie estas multaj inoj en la naturo – ina besto, ina insekto k.t.p. mi opinias ke oni ne povas diri ĝin kiel nur viran homon.

Ĉu ĝi estas speciala viro ?

2. Mia svisa amikino renkontis kun germana knabo en urbo. Li estas denaska E-isto. Ŝi salutis kaj diris ĉu vi atendas viajn gepatrojn. Li respondis ke mi ne atendas miajn gepatrojn sed mi atendas mian gepatron. Kaj korektis ŝian frazon ke ŝi devas diri gepatron sed ne gepatrojn. Ŝi ne komprenis lian vorton. En Nacia Vespero hazarde lia patro sidis antaŭ mi. Li ankaŭ estas denaska E-isto. Mia amikino demandis pri la afero. Li respondis : ge- montras paron. En germana lingvo paro estas sigularo. Pro tio ĝi devas esti singularo. Se oni havas gepatron du, tiam oni devas diri du gepatrojn.
Kion diri ? Nature oni neniam havas du patrojn kaj du patrinojn. Plie ne nur japana vortaro, sed en Lingvaj Respondoj Zamenhof mem skribis ke ĝi signifas nur ambaŭ seksojn kaj estas gepatroj en la ekzemploj.


Floro en pluva sezono [eseo de Iriza]

Junio estas pluvsezono en Japanio. Daŭras pluvai tagoj. Eĉ okazas akcidento pro pluvado. Griza nubo peze pandas sur de la ĉielo. Foje sunas. Tiam ni utiligas sunradiojn por sekigi lavaĵojn.
Kaj en la sezoneo ĉio estas ne griza. Intertempe multaj floroj bele ekfloras. Rozoj, hortensioj k.t.p. Kiam floro de albizio (Albizia julibrissin ) ekfloris, venas vera somero. Kaj kun ĝia ekfloro mia patrino permesis nin gefratoj, ke ni rajtas ludi en rivero.
Precipe amata floro en pluvsezono estas hortensio. Ĝi estas bela en pluvado kaj ankaŭ sub la suno. Mi ne scias kiom da kolorspecoj ekzistas nun. Japanoj multe produktis kolorojn. Onidire ekzistas pli ol cent koloroj.
Mi volas montri al vi la belecon. Mia blogamikino aperigas la belajn fotojn en sia blogejo.

http://blog.goo.ne.jp/biragoyan/e/db4102c949761c0f34edf95ebad95aad

Estas 8 fotoj. Vi metu vian montrilon sur unu foto kaj ĝi grandiĝos!


Malĝoja anonco [eseo de Iriza]

Pro mia transloĝiĝo mia interreto estis longe fermita.
En ĉi tiu semajno mi povis vidi miajn ret-leterojn. En ili mi trovis malĝojan anoncon de mia amiko, kiu sendis sian artikoleton por mia blogejo. La anonco estis jene :

Kara ….

Mi bedaŭrinde konigas al vi malfacilan informon.

Ni (mia edzino Odette kja mi) havas tri filojn : Sébastien, 25-jaraĝa inĝeniero ĉe Caterpillar en Grenoble, Noël, 24-jaraĝa studento en japana lingvo en Parizo kaj Timothée, 17-jaraĝa liceano.

Noël sukcese kondukis siajn studojn pri japana lingvo. Li ankaŭ bone regis la anglan lingvon. Il estis tre kultivita. Li estis delikata kaj diskreta. Tro diskreta. Lia revo labori en Japanio rompiĝis.

Noël forpasis la 20-an de majo 2006 en Parizo. La relegia ceremonio okazos vendredon la 2-an de junio je 14 h 30.

Mi antaue dankas vin pro viaj pensoj kaj/aŭ preĝoj.
Bernard Behra

Pri la kialo mi ne scias. Mi nur perdis vorton al ili.
Mi konatiĝis kun li antaŭ 6 jaroj kaj renkontis kun Odette kaj Timothée en Gotenburgo. Ili estis mildaj kaj sinceraj. Tiam mi portis bildlibron, kiu havas du lingvojn la japana kaj Esperanto, por Timothée.
La plej malfeliĉoj por gepatroj estas perdi sian infanon. Mi ne povas konsoli ilin kaj nun nur kondolencas!

Japana poeto NOGUĈI Uĵou verkis poemon < Sapbaloneto>, kiam li perdis sian infanon. Mi ne kapablas reverki ĝin sed volas montri. < Sapboloneto > Ekflugis sapbaloneto ĝis tegmento, Sed tie ĝi rompiĝis kaj malaperis. Sapbaloneto ne ekflugis, Ĝi rompite malaperis tuj post la naskiĝo. Oh vento, ne blovu, Ni flugigu sapbaloneton.


La Infana Tago [eseo de Iriza]

En nia lando estas 14 festtagoj. Unu el ili estas la Infana Targo en la 5a de majo. Antaŭ la dua mondomilito ĝi estis por knabo, sed nun por ĉiu infano. Kvankam tio, la moro ankoraŭ daŭriĝas.
Tradicie kiam naskiĝis knabo, la parencoj donacas grandan karpofiguran flagorubandon aŭ ornaman kaskadon al li. Kaj la familio oranamas la kaskadon en la domo kaj hisas flagorubandojn alten ekster la domo per longa stango de antaŭ kelkaj tago de la Infana Tago. Pro tio tiutempe ruĝaj, nigraj, bluaj kaj flavaj karpoj naĝas en firmamento en tuta lando.

Vi pensus kial la flagorubando havas karpan formon. Pratempulo kredis, ke la karpo supren naĝas eĉ kontraŭ akvofalo. Pro tio ili vidis ĝin progresema kaj brava. Gepatroj deziras ke iliaj filoj havu tiujn karakterojn kaj petis tion al dio kaj formigis tiun deziron per la flago.

Sed post kreskiĝo de knaboj la flagorubandoj jam ne estas bezonataj. Ili fariĝas eĉ rubaĵoj. Iam kaj iuj kolektis tiujn kaj hisis en parko aŭ super trans riveroj. Baldaŭ la aferoj furoris en tuta lando. Kiam vi vizitas nian landon dum la tempo, vi povas vidi tiujn pejzaĝojn tie kaj ĉi tie.

Kiam vi volas vidi la fotojn, bonvolu viziti jenan blogejon!

http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/2225c99d8430abe37ac91288eee6dc6a


Kunlegi Esperantan libron [eseo de Iriza]

Ni havas legkunsidon dufoje preskaŭ ĉiumonate ekde antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. La unuaj membroj estis kvar, nun estas ok kaj ni decidis jam ne multigi membron. Se aperus portoprendeziranto, ni devus separtigi la grupon.
Unue ni havis la materialojn el “ NOVA ESPERANTA KRESTONATO”. Poste ni kune legis jenajn librojn,
“ KIEL LA AKVO DE L’ RIVERO “
“ La Ŝtona Urbo”
“ NENIU AJN PAPILIO”
“LA ZAMENHOF-STRATO”
“LA METEORO”
kaj nun legas “Metropoliteno” de Varankin, kiu estis purigita en Sovetunio.
Kiel tiutempa intelektulo li kore kredis ideon de komunismo. Kvankam li fojfoje kritike mencis pri burokratismo kaj burĝema komunistoj.
La romano aperis post ĉirkaŭ 20 jaroj de la revolucio. Kaj mi miras ke la brokrataro jam regis la socion.

Inter nia legado foje ni estas en konfuzo. Ĉar ni uzas tri specajn librojn. Iuj legas libron eldonita en 1977 en Kopenhago kaj aliaj en 1992 sed la eldonejoj estas en Moskvo kaj Ekaterinburgo. Nome la libroj estis eldonitaj per tri eldonejoj. Pro tio sama parto estas ne en sama paĝo. Plie kompilintoj ŝanĝis originalajn vortojn laŭ siaj gustoj. Povas esti,, ke la aŭtoro uzis vortojn kiuj jam estas ne uzataj. Sed ĉu ni devas respekti originalon ? Ĉu se iu pensas ke bezonas klarigo, tiu povas aldoni gloson ?

Ĉu kunlegado estas bona metodo aŭ ne por studi lingvon? Kiel japanoj, kies lingvo ne apartenas en hindeŭropaj lingvoj, estas bone. Ni povos kutimiĝi helpante unu la aliajn.


Koma-inu [eseo de Iriza]

Ĉu vi scias kio estas koma-inu? Koma estas nomo de malnova Koreio. Inu estas hundo en la japana. Antaŭ enirejo de japana sanktejo oni trovas la paron de bestostatuo, kiuj gardas la teritorion. Japanoj nomas ilin koma-inu. Laŭ legendo ili antikve venis el Koreio kaj ne estas hundoj, sed leonoj. La origino estas hinda leono kaj ili venis en nian landon tra Ĉinio.
Vi povas vidi ke unu el ili malfermas la buŝon kaj alia fermas ĝin. La malfermata buŝo prononcas la sonon A kaj la fermata la sonon M. Laŭ onidiro la sonoj de A ĝis M montras de la komenco de universo ĝis la fino.

* Japana alfabeto komenciĝas de litero A kaj finiĝas kun litero M.

Antaŭ poredego de templo vi povas vidi du gigantajn statuojn,kiuj difendas darmon. Japanoj nomis ilin Nioo. Ankaŭ unu el ili malfermas buŝon kaj alia fermas ĝin. La formoj de la buŝoj estas tute samaj al la hundoj. Unu prononcas literon A kaj alia literon M. Oni diras ke du staturoj estas same Bodisatvoj. Statuo havanta A-forman buŝon montras Bodisatvon, kiu serĉas absolutan veron kaj havanta M-forman buŝon estas Bodisatvo, kiu atingis absolutan veron.

Kiam vi krakos suban adreson, vi trovos koma-inu-on.
http://blog.goo.ne.jp/biragoyan/e/6543a0dde1474ddebfa1fbdcb16c25e8

Vi trovos ankaŭ Nioon !
http://www3.kcn.ne.jp/~mamama/nara-walk-diary/020731-2.htm


Sakuro plenfloras! [eseo de Iriza]

Nun nia urbo Jokohamao kovras floraron sauro. Mi volas vidigi tion al miaj eksterlandaj geamikoj, sed mi ne povas mem aperigi la foton kaj petis al mia brogamiko ke li aperigu siajn fotojn al mia blogo. Kiam vi vidos lokon,

http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/67d4782a53998bfc2785a4af251806e4

li montros al vi siajn fotojn.

Lastatempe Roadio Polonja kelkfoje elsendis ja muziko Sakura. Mi voloas montri la tradukitajn poemon.

Ĉeriz-floroj (sakura, sakura)

Ĉeriz-flor’, ĉeriz-flor’ ! Sub printempa la ĉiel’
Regas dolĉa duonhel’. Ĉu nebul’ aŭ nub’ aŭ fum’?
Nur inundas la parfum’.
Ĉiuj nu iri por ĝui ja el koro. (trad. Ter IŜIGURO)

Ankaŭ alia kanto estas, kiu admiras sakuron. Mi pli ŝatas la kanton.

(japane)
Jama zakura(sakura)

uraura to uraura to
nodokeki haruno kokoro jori
nioi idetaru jama zakura kana
jama zakura kana. jama zakura kana.

Mi ne povas ĝin tradiki kiel poemon. Nur montros al vi la signifon. Ĝi estas tre simpla!

Monta sakuro

kun serena paco,
kun serena paco,
aperas kun la parfumo
el kerno de milda printempo
oh, monta sakuro,
oh, monta sakuro !

P.S
Mi mistransportis la adreson de blogo, kie estas fotoj de sakuro.
Mi kore dankas al rimarkinto pri tio. Nun estas en ordo!


Pri AKITA Uĵaku kaj infanrakontoj [eseo de Iriza]

AKITA Uĵaku (1883-01-30 ~ 1962-01-12)
Poeto, aŭtoroj de dramoj kaj Esperanta kaj sociala akutivulo.

Antaŭ kelkaj jaroj mi trovis lian infanrakontaron “ La suno kaj florĝardeno” en librobrokantejo, kiu estis eldonita en 1921. Mi nur folimumis kaj rimarkis ke la lingvaĵo estas tre arkaika kompare kun nuna japana lingvo. Sed ial ĝi allogas min. Plie ĝi estis malmulte kosta kaj mi aĉetis ĝin.

Eble en 1960 aŭ 19961 mi vizitis lin en malsanulejon. Mi aŭdis pri sinmortigo de lia unu sola nepino. Tiama mia Esperanta gvidanto ITO Saburo instigis min tiun viziton. Kaj mi kaj iu samideano akompanis lin.
La ĉambro estis malvasta kaj iom malluma. Eniranta lumo tra la kurteno de fenestoro mi vidis fraviĝintan muron. Laŭ mia memoro li estis malgranda sinjoro kaj sidis sur la lito kun milda rideto. Mi certe manprenis sed ne povis rekte vidi lin. Ĉar lia amata nepino estis preskaŭ samaĝa kun mi. Mi jam aŭdis lian veon kaj ke li diris kial li ne rimarkis suferon kaj ĉagrenon de sia nepino, kaj pensis ke povas esti ke renkonto kun junulino profundigus lian suferon.

Fojfoje mi legis la libron kaj pensas ke la rakontoj montras sentoj de Esperantistoj vivantaj anantaŭ la dua mondmolito. Li montras en ili pri hamaj amo, stulteco, justeco, paco ktp.
Ankaŭ li prezentas sian opinion pri infanrakonto ; nome, por kiu li skribas infanrakontojn. Laŭ li formare infanrakonto estas verkita por infanoj sed ne nur por ili sed ankaŭ por plenkreskuloj. Li nomis ilin eternaj infanoj. Kaj li difinis kiuj estas eternaj infanoj.
Lia difino pri eternaj infano.
a. Ili havas kvaliton ĉiam kreskigi sin.
b. Ili havas volon esti libera
c. Ili havas senton ami belaĵon
d. Ili havas koron ami justecon.

Kaj liaj vortoj sekvas : La eternaj infanoj iras senfinan vojon, kaj antaŭ ni reale estas obstakroj kontaraŭ libero, pereo de belaĵo, falo de homaj justoj ktp.
Kaj li fine skribis ke infanrakontoj estas fajraĵoj de eternaj infanoj. Mi volas prove traduki ilin.

Mi ŝatas lian kanton “Kanto de abelinfanaro. Li verkis ĝin en la japana kaj ITO Saburo tradukis en Esperanton. Kaj la komponisto estas fama JAMADA Koŭsaku, kies bofrato estas unu el Esperanta pioniro de nia lando.

Kanto de Abelinfanaro
Matene nun ekflugas abelinfanar'
Aŭskultu jen zumadas infanoj de l'abel'
ekflugas ili pro sofi' je pac' kaj liber'
Aŭskultu jen zumadas abel' infanar'
porti la mielon je pac' kaj liber'
Revenos la infanoj , jen mia esper'
Aŭskultu la zumadon ĝis fund' en oler'
Matene nun ekflugas infanoj de l'abel'




Pri japana kulturo [eseo de Iriza]

Hieraŭ en la 28a de februaro 69 delfenoj estis surgordigitaj en gubernio Ĉiba. Promenanto rimarkis tion tagmeze kaj post lia anonco loĝantoj komencis penan laboron por savi ilin. Ĉar maro furiozis kaj altaj ondoj ree surbordigis multaj el ili. La grandaj el ili estis longaj pli ol du metrojn. La altaj ondoj minacis laborantojn kaj ili devis ĉesi tiun laboron vespere.
Jam en ĉi tiu jaro dufoje delfenoj estis surbordigitaj ĉe ploksimaj bordoj de tie. En lasataj jaroj multe okazis similaj aferoj. Eĉ cetanoj ! La kialo estas ankoraŭ enigmo. Oni diras ke verŝajne marfluo ŝanĝiĝis aŭ ili estus malsanaj kaj perdis aŭdsensaĵon.

La novaĵo rememorigis min foton, kiu estis sendita el Brazio al nia rondo antaŭ kelkaj jaroj. En ĝi estas grandaj fiŝoj sur boato. Mi ne povas distingi ilin delfenoj aŭ tinusoj. Ĉar ĉiuj ili montras nur voston. Kaj sendintoj aldone skribis Esperante jene:

DELFENO-MASAKRO! LAŬDIRE POR NUTRI HUNDOJN k KATON. KULTURA MORO !!

Mi ne respondis al la leteron. Ĉar mi ne povas legi la portugalan artikolon kaj ankŭ ne komprenis la intencon kial li sendis ĝin al ni.
Kaj nun mi respondas al li ke ni ne havas tiun moron!


Varma fonto de mia regiono [eseo de Iriza]

Lastsemajne multe neĝis en orientnorda regiono, kie mi kreskis. Mi telefonis al mia frarto, tiam li diris ke li ne povis vidi najbaran domon pro faranta neĝo.
Kaj lavango atakis klekajn lokojn. Unu el ili okazis en varma fonto. Tiam kelkaj gastoj estis en banujo ekster domo. La neĝo kovris tutan banejon kaj la gastoj permane boris truon en neĝo kaj eligis sin tute nude. Kaj du homoj laboris ekstere. Unu estis grave vundita kaj alia mortis pro sufokiĝo. La nomo de la banloko estas Varma Fonto Gruo kaj ĝi havas legendon.

La regiono estis ne fekunda. Popolo laboris en kampo de printempo ĝis aŭtuno, kaj imtertempe viroj bakis lingokarbon . Pro tio ili havas kavanon en monto. En vintre kelkaj viroj ĉasis en montaro. Oni nomis tiun ĉasiton Matagi. Verŝajne multaj japanoj ne scius la vorton Matagi. Iliaj predoj estis leporo, cervo, apro, diversaj birdoj k.t.p. Kiam ili eniras en monton, ili tranoktis tie kaj ĉasadis ĝis kapti predon.

Antaŭ longa tempo unu ĉasito eniris en la monton kun sia sago. Li ne trovis predon kaj pli kaj pli vagis en profundan monton.
Li trovis flugantan gruon kaj pafis. Lia sago certe trafis ĝin sed ĝi forkuris. La viro spuris ĝin laŭ la postsigno. Finfine li trovis ĝin en vapolanta lageto. Li proksimiĝis kaj enmetis manon en ĝi. Ĝi estis varama fonto. Li ankaŭ metis sin en ĝi. Ĝi estis tre agrabla, komoforta por li kaj refreŝigis lin. Baludaŭ la gruo saniĝinte ekflugis. De tiam oni nomas ĝin Varma Fonto Gruo. Kaj popolo vizitadas la bonlokon libertempe precipe en vintro.


Ĉu estas miskompreno aŭ konfuzo inter CO de UEA kaj LKK-anoj de la 91a UK [eseo de Iriza]

Mi recevis ret-leteron de itala esperantistino. Ŝi estis respondeculo de ekskursoj kaj demisiis pro indigno. Mi nur supozas kialon. Pro tio mi ne aldonas komenton.

Lastjare en Vilno mi havis malagrablan sperton pro loĝejo. Marte aŭ aprile mi aŭdis ke pro malsano de kaŝisto informo estis prokrastata. Mi atendis informon sed ĝi ne venis. Pro partopreno en antaŭ-kongreson, sen informo mi iris al Vilno. Pro tio mi ne sciis ke oni ŝanĝis mian loĝejon. Tiel mia konflikto okazis. Mi devis denove pagi loĝkoston kaj postulis repagon al UEA. Pri ĝi respondeculo konsentis. Kaj mi tuj iris al kasejo sed jam ne estis kasistino tie, kvankam ŝi ricevis telefonon de sia ĉefo antaŭ malpli minuto. Plie ŝi ne revenis dum praskaŭ 5 horojn. Tiam itala E-istino helpis min.
Danke al ŝi mi montras la leteron sur mia blogejo.

Reirinte hejmen mi trovis koverton senditan de UEA. Ĝi estis sendita antaŭ du tagoj de mia ekiro. Kiel ĝi povus veni de Nederlando al Japanio dum du tagoj !
* * * * *
Jen estas la letero.

Gekaraj japanaj samideanoj,

Ĝis pasintmarde mi estis respondeculino pri la turisma programo kaj urba informado por la 91a UK Florenco 2006.
Kun mia turisma komisiono, dujare longe, ni laboris por plani belan allogan, amuzan, tre varian programon de ekskursoj por la partoprenontoj al UK Florenco 2006. Mi aldonas la koncizan version de ĝi.

Kara s.ino OOBA Shigeko,
Ĉu vi memoras dum via vizito al Florenco la 1a, 2a de januaro? Kiam vi demandis al mi pri la antaŭviditaj ekskursoj, mi respondis ke ankoraŭ ni atendis konfirmon el la CO por oficiale fiksi la servojn dum la itineroj.

Kio okazis marde la 7an de februaro?
Poste 5 semajnoj de silento s.ro Magalhaes, pere propeto de UEA Prezidento, kun mia terura surprizo, sendis al mi lian tute alian turisman programon por 91a UK, kaj li jam skribis ĝin en la DB sen diri ion al LKK!
Mi tuj simple demisiis, ĉar lia turismaj proponoj estas penigaj, ridindaj, ne dignaj de Italujo, Kaj mokado al ĉiuj UK 2006 partoprenontoj kiuj deziras ankaŭ turismi!

Vi estas la unuaj ne italaj samideanoj al kiuj mi raportas tion, ĉar nun ankaŭ vi pensas al venontjara UK 2007 Jokohamo.
Ankaŭ la litova LKK, por organizi pasintjara UK Vilno, havis multagajn similajn "kontrastojn"; ni pli malbone ol la litovoj, trovis murojn kaj ni sentis nin multefoje ofenditaj.
Kara s.ino TAHIRA Masako, en Vilno vi demandis al mi ĉu ni italoj havis bonajn rilatojn kun la respondeculoj de CO por UKoj. Ĉiujare la komunikado inter la CO kun LKK por organizi UKojn malplibonigas.
Mi Bondeziras al vi bonan nacian feston kaj veran, klaran komunikado kun la CO de UEA organizante UK 2007.

Mi petas boikoti la turisman programon de la CO jam skribita [strange] en la DB, tiel estas ne aliĝu kaj ne alighigu iun.

Mi kaj aliaj geamikoj (inter ni tri profesia akompanantoj) restas samideane (senpage) je via dispono akompani ĉiujn japanojn trajne, piede, buse kien eble dum la tuta UK Florenco 2006.

Bonvolu disvastigi tion inter la japanoj.
Vi rajtas kontakti min aŭ aliajn italajn konataj de vi

Mi kore, samideane dankas vin.

Dr. Paola B. Giommoni
Tradukisto interpretisto
germane, france, angle,
itale, esperante.
Turisma akompananto
v. Foscolo, 22
52100 Arezzo Italio
tel.: 0039 0575 900840
p.: 0039 347 7008983
giommpax@alice.it

Mi havas iliajn planojn pri ekskurso,sed ne montras ilin tie. Kiam vi volas tion, bonvolu postuli tion al ŝi!


Renaskiĝanta laborista loĝzono en urbo Jokohamo [eseo de Iriza]

Antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis kun kamarado iaman loĝzonon de taglaboristoj. Post la dua mondmilito multaj el japanoj perdis sian laboron kaj suferis. Kaj amaso da homoj venis en grandajn urbojn, kaj faris sian kvartalon,precipe en Tokio, Osako kaj Jokohamo.
Nia urbo Jokohamo havas grandan havenon. Ĝi nun perdis iaman viglecon sed tiutempe tie estis granda martrafiko. Venis multaj karĝoŝipoj. La fzikaj laboristoj loĝis apud haveno, name centro de la urbo. Por la laboristoj oni konstruiis multajn noktejojn.

Sed teknika progreso pli kaj pli rabis laboron de simplaj laboristoj. Nun plej parte de la loĝantoj ne havas laboron kaj kelkaj forlasis de la zono. Plie loĝantoj maljuniĝas kaj multaj el ili nun vivas per sociala helpo. Kadukiĝintaj estas ne nur homoj sed ankaŭ iamaj noktejoj. Pro malmulitiĝo de luantoj multiĝas neuzataj ĉambroj. Kiam floras la kvartalo, loĝantoj ricevis tagsalajlon kaj nokte diboĉis. Oni diris ke ĝi estas urbeto por taglaboristoj kaj oridinaraj hamoj ne eniru tien. Sed nun venas sanĝiĝenda tempo al la zono. Ĉar poste ne longe malaperos iamaj laboristoj.

Oni pensis kiel renovigi la urbeton. Kelkaj posedantoj de noktejoj kaj volotula grupo pensis ke en Jokohamo estas multaj hoteloj sed, multe kosta, kaj ke ili povos utiligi sian noktejon por fari malmulte kostajn noktejon de vojaĝantoj.

Ilia plano jam funkcias. Promenate la zonon ni renkontis kelke da esterladanaj paroj. Ni vidis eĉ ene de ĉambroj. La ĉambroj estas kovrata de tri tatamoj el junko kaj rizpajlo.
Ĉiu tatamo larĝas 90 centimetrojn kaj longas 180 centimetrojn. Kaj ni japanoj montras la vastecon de ĉambro per nombro de tatamoj. Se volas, oni povas sterni du personajn futonojn (japana litaĵo) en unu ĉambro.
La noktejoj estas puraj. Klimatilo estas en ĉiu ĉambro, sed necesejo estas komuna. Estas duŝejoj kaj lavmaŝinoj, kiujn oni povas uzi per monero.

Mi deziras rapidan renovigon de la iama laborista zono!


Jam estas printempo [eseo de Iriza]

Morgaŭ estos la unua tago de printempo laŭ kalendaro. Hieraŭ mi promenis sur pado apud rivereto, kiu fluas proksime de mia domo.
Kiam mi iris tie en la lasta samajno, ankoraŭ estis neĝo, kiu neĝis kaj tavolis antaŭ dek kaj kelkaj tagoj. Pro malvarma temperaturo ĝi restadis kelkajn tagojn. En mia urbo Jokohamo malofte neĝas. Kaj infanoj tre ĝojis kaj faris neĝuloj antaŭ sia domo. Ili longe staris tie kaj alie.
Estas iom vasta parko kontraŭ flanko de la rivereto. Ĝi havas deklivon norde. Geknaboj alportis grandan skatolon el ondumita kartono, enmetis sin en ĝi kaj glitis sur la deklivon kun ĝojkrio.

Hieraŭ vento estis milda. Birdoj pepis gaje. Kion serĉis milvoj? Ili flugis malalte en la aero. Mi ne vidis geknabojn sed renkontis kun paŝantoj. Multaj el ili promenas kun sia hundo.

Mi trovis etajn ruĝajn burĝonojn de umeoj. La dimensioj estas ankoraŭ kelk-milimetraj, sed baldaŭ ili ekflors.


Provo por altigi konversacian nivelon. [eseo de Iriza]

Ni japanoj estas ne lerta je konversacio. Kial ? Eble pro japana prononco, kiu ĉiam havas vokalon, aŭ pro la lingva strukturo, en kiu verboj ĉiam venas al la fino de la frazo.

En nia rondo okazis deversajn provojn antaŭ Japana Esperanto-Kongreso en 2005.
Salono KOMENCANTO estas unu el la provoj. Ni volis altigi nian konversacian nivelon en Esperanto. Por plenumi tion ni ne havis sperton nek recepton. Mi volis iel fari konversacian kunvenon. Feliĉe ni invitis redaktoron de gazeto KOMENCANTO kiel preleganton de la kongreso. Ĉu ni povus utiligi la okazon ? Mi sciigis mian opinion kaj petis aliajn kunlaborojn. Kaj pli malpli dek membroj abonis la gazeton. Kaj ni havis konversacian kunvenon de aprilo, 2005. La temo estas impreso aŭ demando pri la gazeto. Ni nomis la kunvenon Salono KOMENCANTO. Kaj en la jaro, ni havis du horajn kunvenojn ses foje.

Ĉu vi konas la gazeton KOMENCANTO ? Ĝi estas eldonita en Rusio. Sur la kovrilo estas jena frazo : revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj. Tial en ĝi estas rakontoj, poemoj, anekdotoj aforismoj vortokruciĝo k.t.p.
Unu el niaj membroj diris ke plej interesa estas artikolo ‘ kiel tio komenciĝas’.
Ĉar la aŭtoroj estas nun vivantaj esperantistoj. Iliaj eseoj komprenigis nin ne nur personan historion sed ankaŭ situacion de Esperanto. Scii kiel Esperanto kaj esperantistoj travivis en ŝanĝiĝema mondo, estas tre intrese por li.

Nuna partoprenantoj en la kunsido estas foje 4, foje 10 membroj. Mi ankaraŭ ne havas memkredon ĉu ni bone povos disvolviĝi ĝin.
En 2006, abonantoj de la gazeto altiĝis, sed tio ne garantias partopreni multe da persnoj en la kunveno. Mia ĉagreno ankoraŭ daŭros!


.


Adiaŭ, amiko [eseo de Iriza]

Vespere telefono sonoris. Mi prenis aŭdparolilon kaj aŭdis malfortan voĉon de mia bofratino. Ĉar ŝi havas malsanon pakisono, kaj nun ŝiaj membroj senĉese tremetas. Ŝi anoncis al mi forpason de najbaro, kiu estis mia samklasno en elementa lernejo.
En la regiono ankoraŭ estas moro, ke kiam ne oridinraj aferoj okazas en iu el najbaroj, ili reciproke helpas. Ŝi diris ke nun multe neĝas, kaj pro la paralizita korpo ŝi ne povas helpi la familion. Ankaŭ mia frato, kiu baldaŭ estos 80 jara, ne povas iri eksteren pro amoso da neĝo. Ŝi ege bedaŭras tion.

Mia familio transloĝiĝis en la vilaĝon post la dua mondmilito. Mi estis 6 jara. La vilaĝo estas piede de montaro Oŭu-sanmjaku. Vintre vento brovas de oriento, nome de maro, kontraŭ la montaro. Kiam mi estis infano, en vintro orinenta vento portis multe da neĝo kaj amase tavolis. Sed pro la varmiĝo de la klimato lasttempe neĝo malmultiĝis. Ial nun tro multe neĝas. Oni diras ke la kvanto superas antaŭ 30 jaroj.

En mia memoro certe li estis mia samklasano, sed en la lerneja memoro li malofte aperas. Verŝaine li kaŝis sin en amaso da klasanoj kaj silentis en lecionaj horoj. Hazarde instruisto demandis al li pri nombradon, tiam li ofte miskalkuris. Li bele skribis literojn sed ne povis verketi.
De kiam li aperies antaŭ mi ? Mi jam ne memoras, sed preskaŭ ĉiudimanĉe li estis kun mi. Mi lernis de li vivmanieron de kamparanoj, kiuj nehavas sian kultivejon.
Printempe mi akompanis al lia familio en vepron kaj prenis manĝeblajn herbojn. Aŭtune ni iris en arbareton aŭ en monton kaj prenis fungojn kaj kaŝtanon, eĉ prukis kaj manĝis sovaĝan vinberon kun liaj gefratoj.
Eble en frua somero ni ankaŭ iris al flusejo de rizkampo kaj kaptis kobitidojn kaj karosojn per malgranda reto. La fiŝetoj saltis kaj disŝutis al ni koterojn. Ni ĝoje pelis kaj kaptis ilin. Sed kien iris la fiŝoj? Neniam mi revenis hejmen kun fiŝojn, sed nur kun nigra, malpura vizaĝo. Mia patrino vidis min kun riproĉa mieno.
En febraro tavolanta neĝo fariĝis tre malmola. Oni povas vadi sur la neĝo. Plenkreskuloj laboris en monto kaj hakis arbojn. Ĉar ili povas glate glitigi hakitajn arbojn suben. Tiel ili konservis venontjaran hejtaĝon.
Ni infanoj vagis inter arbetoj kaj serĉis ruĝajn berojn. Ĝi estis manĝebla kaj iom aĉida sed ankaŭ dolĉa kiel ŝorbeto.

Ial mia memoro pri li estas ĉiam ligita kun manĝeblaj aĵoj. En la vilaĝo estis kelkaj vendejoj. Sed ni ne havis monon por aĉeti kukojn. Ankaŭ dolĉaĵo mankis eĉ en vedejoj. Plie por aĉeti ion ni devis piedeiri preskaŭ 3 kilometrojn

Mi nun adiaŭas al la amiko en mia memoro!
(2006-01-08)


Donaco. [eseo de Iriza]

Lastjare mi ricevis donacon de juna amikino en kristnasko. Ĝi estas kirlilo por fari cinamoparfumitan kafon.
Antaŭ la semajno mi kaj miaj amikinoj havis jarfinan bankedon. En la fino ni trinkis laktŝaŭmoplenan kafon. Tiam miaj amikinoj diris ke ili havas kirlilon por fari ĝin.
Mi subite rememoris kafon kiun mi trinkis sur strato en Berlino, kie mia filo loĝas. Posttagmeze ni kelkfoje promenis proksime de lia apartamento, kaj sur kvieta strato trinkis laktoŝaŭmoplenan kafon. Tie kreskas akacioj kaj de tie oni videblas preĝejon kontraŭ franko. Legntoj de ‘KIEL AKVO DE L’ RIVERO’ certe memoras pri loko, kie Pierre laboris. Apud lla lernejo estis preĝejo kaj akacia strato. Pro tio mi kredas la lokon, kiu estas skribita strato en la romano. Plie prokŝime de ĝi estas ankaŭ strato Bülow.
Parolante mian rememoron al ili mi demandis, kie oni povas aĉeti ĝin. Ili respondis ke antaŭ kelkaj jaroj la kirlilo furoris kaj videblis en multaj vendejoj, sed lastatempe ili jam ne vidas ĝin venditan. Mi monologe diris, ke tio estas bedaŭrinde, ĉar mi ankaŭ volis ĝin.

Ĉu kutimo de jarfina bankedo estas ankaŭ en aliaj landoj? Dum decembraj tagoj japanoj kunvenas en restoracioj kun siaj asocietanoj. Oni nomas la bankedon Boŭnenkai. La vorto signifas kunvenon por forgesi dumjarajn okaĝintaĵojn. Kaj oni diras ke ĝi bezonas por prepari novan jaron. Certe tio estas nur preteksto por havi bankedon. Unue ĝi estis por viro sed lastatempe virinoj akiras saman kutimon. Tial dum decembro multaj okazigis jarfinajn bankedojn kun gekamarodoj de diversaj societoj, al kiuj ili apartenas.
Aliflanke en nia lando ankoraŭ estas tradicia opinio, ĉu virinoj precipe edzohavantaj devus esti en hejmo. Kaj modernaj virinoj mem netute povas liberigi sin de la opinio. Sed viro fariĝas grandanima al sia edzino en la sezono.
Mi persone nevolas foragesi la tuton, ĉar ni povos preogresi surbaze de pasinteco. Sed kial virinoj ne utiligas la ŝancon? Kaj virinoj ankaŭ okazigas iliajn festenon. Foje ĝi okazas tagmeze. Ĉar junaj patrinoj preferas kunveni tagmeze, kiam iliaj gefiloj ankoraŭ estas en lernejo aŭ infana ĝardeno. Tial en la sezono restracioj grandaj kaj malgrandaj vigliĝas.

Reirinte hejmen kun la donaco mi tuj faris cinamoparfumitan kafon kaj ĝuis ĝin. Kaj de tiam mi ĝuas ĉiutage uzante ĝin!

Nun estas novjaraj tagoj. Laŭ japana kutimo mi volas danaci ion al ŝi. Do kion mi donacos al ŝi kiel novjaran donacon? Mi decidis teksi koltukon por ŝi. Ŝi iam diris ke ŝi ŝatas rozkoloron. Mi vidas miajn fadenojn, kiujn mi tinkturis per naturaj materialoj. Mi ne havas rozkoloran, sed rubinokoloran fadenon. La koloron mi havis el radiko de rubino. Japanoj nomas ĝin Akane-koloro. Ĝi ankaŭ estas sama koloro de aŭroro. Japanoj alte taksas ĝin de antaŭ longa tempo.
Ĉu ĝi ankaŭ plaĉas al ŝi? Mi mezuris la fadenojn kaj metis ilin sur teksilon por teksi koltukon ĝis venonta kunveno.


この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。