So-net無料ブログ作成
検索選択
poemo de伊東三郎 ブログトップ

HOMA RANO el VERDA PARNASU de I. U. [poemo de伊東三郎]

HOMA RANO

Foje vivis ulo saĝa,
Nur, li estis malkuraĝa.
Li ne havis propran neston,
Havis sole verdan veston.

Iam dormas li en lago,
Kaj sur arb’ en iu tago,
Tiel ke la verdfolio
Lin defendu kontaraŭ ĉio.

Kiam li en akvo ludas,
Al la fiŝioj li aludas,
Ke li volas lage resti,
Kaj amiko fiŝa esti.

Sed li sur la tero diras,
Ke li kore tre deziras
Esti bona kamarado
En la besta kunvivado.

Certe lia lango havas
Sorĉon kiu ĉiun ravas.

Jen, li kantas kaj babilas ;
Birdon, beston ĝi similas.

Ankaŭ havas li talenton
Teni, kiel fiŝ’, silenton.

Malfacile ni divenas ;
Kiun tiu apartenas,
Ĉu al akvo, ĉu al tero.
Kaj li kvakas kun fiero : _____

„ Mi neniam ja malamas,
Nur la AM’ en koro flamas! ”

Tiel, pace, tag’ post tago
Pasis ĉe l’ arbar’ kaj lago.

Sed subite kuris famo,
Ke terura la malamo
Inter akvo kaj la tero
Kreskis ĝis la ekkolero.

Baldaŭ estos la batalo,
Ne evitable de l’ fatalo.

Ĉu vi povas nun imagi’
Kiel devis l’ ulo agi?

Pro ekstremo granda timo
Konsterniĝis la animo.
Li perdinte la konscion.
Kuris for lasinte ĉion.

En arbaron li alvenis,
Kaj sin kaŝi li tre penis.

Trovis tie li feliĉe
Foliaro verdan riĉe.

Al li venis en memoro,
Ke lin gardas verdkoloro.
Kaj li tien nun rapidas,
Post la folieto sidas.

Tiam frapis fulma helo,
Kaj je tondris sur ĉielo.
Ĝi ja estas la signalo
De la Akvo-Ter’ Batalo.

Kiu venkos, ĉu vi scias ?
Kiel vi ĝin opinias ?

Akvo estis tre humila,
Ĝis nun ĉiam tre trankvila.
Sed ĝin Tero tro ofendis,
Longe Akvo vane plendis.

Servis ĝi sen rekompenco.
Tenis ĝi kun pacienco
Ĉion pezan, malagrablan,
Kaj maldolĉan, malafablan.

Laboradis ĝi sindone
Kaj vivigis ĉion bone.

Ĉu sen akvo, kverkoj grandaj
Starus tiel elegantaj ?
Kaj sur kampoj grenaj plantoj
Donu ĝojon al plugantoj ?

Ne, neeble , ja memklare.
Ĝi meritas senkompare.

Por tritikoj, por la pinoj,
Por la lupoj, kaj kokinoj,
Akvo nepre ja necesas
Kvankam oni ĝin forgesas.

Sen ĝi ĉiu mortsoifas,
Dank’ al ĝi nur ĉiu vivas.

Sed la Tero ĝin ne dankas,
Ĝentilecon ĝin nun mankas.
Nur sendante en la maron
Kotan polvon grandan aron.

Akvo nun ekfriozis
Kiel oni ne supozis.

Svarmas, kuras, flugas nubo,
Hulras, siblas, batas pluvo.
Lukte levas sin la ondoj,
Por ke renversiĝu mondo!

Montoj kaŭras nur senmove,
Kampoj kuŝas tutsenpove.
Ĝermas, ploras la arbaro, __
Kaj sin ĵetas granda maro.

Maro estas ja pli granda,
Ol la tuta parto landa.

Nun forkuras tigroj, lupoj.
Antaŭ ŝarkaj, drakoj, trupoj.

Fortimiĝas eĉ leonoj
Antaŭ la batalionoj
De la viglaj jundelfenoj,
Kaj de l’ monstraj grandbalenoj.

Forfluganta aglo palas,
Kaj surteren sevene falas!

Tiel jam neniu tera
Kontraŭstaras al supera
Forto de la Akvo Giganto.

Sonas nun triumfa kanto : __

„ Mondo estas purigita
De la granda ban’milita,
De la lav’ revolucia ;
Malaperas la socia
Malbonaĵ’ de niaj manoj
manoj de l’ samideanoj.
Kreu nun la novsocion
Faru bona bela ĉion
Vivu, novaj homaranoj !”

Kaj aperis jen subite
La ridinda verdavestito,
Floese sur la folieto.

Kaj ekridis li kun peto: __

„Bonan tagon, he sinjoroj,
Min akceptu kun favoroj,
Al la gaja via rondo
Al la nova ĝoja mondo.
Se vi estas homaranoj,
Mi ja ankaŭ Homa Rano! ”

Je ĉi tio granda rido
Je eksplodis tra l’ kunsido.

Ridis ŝarkoj kaj delfenoj,
Kaj plej laŭte la balenoj.

Tiel viglle rido blovis,
Ke ja tiam oni trovis
Lin flugantan en aeron.
Kaj nun falis li surteren !

Sube estas krokodilo,
Ha, ridanta en trankvilo.

Se ne estus li manĝita
Krevus li sur la granito.

Vivu, vivu, ho, maranoj !
Vivu novaj homaranoj !
Sed la mortu homaj ranoj!



Unua parto de la poemaro Idilio [poemo de伊東三郎]

Kiel prologo redaktantoj citis poemon de I.U kaj klarigis lin.

DEDIĈO
Se estus ĝi nur ornamo
De la unutona viv’
Toleru mi sen ĝi la amoj;,
Tamen ve en efektiv’…
La vivo estas nur la ŝelo
Sen la am’ de l’varma kor';
La ŝel' sen karno, sen mielo
Estus tuj ĵetata for !
I . U

( “ Amo kaj Vivo” el la VERDA Parnaso)

La poeto: Preparante al la revolucio; brile disŝutante, la soporojn soifajn;kondukis orienten dolĉe inspire, por la mondo evoluu.
Sed, pro tio, Tiu akceptis al sin, nur malsaton,mokojn kaj la morton frostigajn, funde de nia socio.
Nun antaŭ la Animo, almenaŭ dediĉi, la eta folian monumenton sangantan…

La tria datreveno al forpasa de I . U
La 7-a tago de marto en 1972
la Redaktantoj


nice!(0)  コメント(1)  トラックバック(1) 
共通テーマ:GBA2005エッセイ
poemo de伊東三郎 ブログトップ

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。