U.K. finiĝis! [raporto]
Nia U.K. estis fermita sabate en la 11a de aŭgsto. Nome ankaŭ nia laboro finiĝis. Dum la U.K. ne pluvis, sed eksterordinare estis varme. Tian varmegon mi neniam spertis, tamen vento de la maro savis nin de la senso!
Jam esperantistaro sciis ke estraro de UEA ŝanĝiĝis. Nova prezidanto estas Probal Daŝgupto kaj ĝenerala sekritario estas Barbara Pierzak, kiu estis fama anoncistino en pola radio . Ili raportis kaj parolis pri la 92a U.K.
Mi estis ne kontenta pri la paroloj. Ĉu ili kredus, ke ĉiu kongresano estas veterano ? Ili parolis unue per normala rapideco, sed pli kaj pli rapidis. Mia najbarino diris, ke ŝi distingas ne frazojn, sed nur vortojn. Mi estis en preskaŭ sama stato.
Tuta UEA-membraro ne estis tie. Pro tio ili raportos saman enhavon sur gazeto Esperanto. Ĉu ili ne povis koncize paroli ceremonie ?!






