So-net無料ブログ作成
検索選択

En buse [eseo de Iriza]

Mi veturis per buso al centro de mia urbo. Lastatempe plej multaj veturantoj estas maljunaj. Certe mi estas unu el ili.
En iu haltejo geviroj enbusiĝis. Ambaŭ ili apogas sin per bastono. Enirinte en buson virino laŭte murmuris: “La loko estas nur unu, vi!, paĉjo ne povas sidi!”
Verŝajne ili estas geedzoj. Virino sidanta sur apuda seĝo de la vaka staris kaj donis sian seĝon al ili. Ne dirinte dankon al ŝi edzino diris al sia edzo: “ Estas seĝo ĉi tie, paĉjo, sidu!”
Ĉiuj veturantoj silentis. La silento ne efikis al ŝi. La buso denove ekveturis. Ŝia babilo daŭris. Kaj ŝi abrupte laŭtigis la voĉon: “Mi ankoraŭ ne manĝis lunĉon! Estas malsata.”
La edzo diris: “Ni jam manĝis lunĉon.”
“Ne, ne, ni ankoraŭ ne manĝas. Se ni jam manĝis, mi nepre ne volas manĝi, sed mi ankorŭ malsata.” Ŝi insiste diradis kaj la edzo silentadis ĝis celita haltejo.

Mia koro frostis. Ĉu mi vidus estonton mian? Post ilia forveturo iom da tempo ankoraŭ regis silento en la buso.

nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 0

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

Facebook コメント

トラックバック 0

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。