So-net無料ブログ作成

Vizito al Stellan Engholm – Jean Forge – [raporto]

Miaj kamaradoj legos novelon de Engholm, Al Torento.
Tiuokaze scii pri la verkisto estas tre oprutune. La artikolon mi trovis en Literatura Mondo. Mi ne scias kiu havas la kopirajton. Sed pensas , ke oni permesos min publikigi ĝin. Ĉar koni pensojn de antaŭuloj estas bezonate kaj utile por ni posteutoj!
Nun mi timas,ĉar mi povis mistajpi. La literoj de la gazetoj estas tre malgrandaj. Pro tio kiam mi misis, pardonu min!

Julio- aŭgsto, 1932 ,Literatura Mondo

Dum mia trimonata vojaĝo tra Svedujo urboj, urbetoj, vilaĝoj aperis kaj malaperis kiel filma rubando, vizaĝoj, vizaĝoj rigardis min, en la okuloj ekbrilis samideana entuziasmo ― en la haveno Götenborg mi aŭdis la sirenojn de oceanaj ŝipegoj, en Stockholmo salutis min blankaj mevoj, flugantaj super la bluaj akvoj, en miaj oreloj penetris la krio de l’ grandurbo, tramoj kaj aŭtoj, homoj svarmantaj ― la bildoj rapide pasis kiel sonĝa ekrano.
Kaj jen ― el tiu tumulta kaoso, sur tiu sonĝa ekrano aperis unu rava bildo, unu mallonga sed neforgesebla bildo : Nyberget! Jes, subite post kelkhora veturado fervoje kaj aŭtmobile mi estis en Nyberget. Ne, verdire ie profunde en la arbaro, en densa sveda arbaro. Tie loĝas Stellan Engholm. Malproksime de la homoj, for de la grandurba bruo staras lia domo. Post tiom da bruo, da nervojn vipanta ĵazritmo de la nuna tempo, mi double sentegas la subitan kvieton de la naturo.  Tie vivas la verkinto > Al Torento <…
Malofte direktas homo siajn paŝojn en tiun solecan domon, ĉirkaŭata de densa arbaro, kaj tamen ― kiel interese! ¬― venis al tiu kaŝita idilia loko konataj esperantistoj : pastor Cseh, Tiberio Marariu, Henriko Seppik, la hindo Sinha kaj aliaj…
>Sinha estis ĉe ni kelkajn semajnojn < rakontas la edzino de Engholm, perfekta esperantistino. > Li pilkludis kun svedaj knaboj, fiŝkaptis kaj banis sin en proksima lago! Kiel domaĝe, ke li devis tiel frue reiri Hindujon. Li faris veran propagandon por Esperanto.<
 Dum la vespermanĝo ni parolis pri la > veda politiko <, pri novaj pli modernaj propagandmetodoj. Sinha montris unu el tiuj vojoj : praktike uzi la lingvon. Ni devus havi 100 tiajn prelegantojn el diversaj rasoj kaj popoloj. Ili devas veturadi tra la landoj kaj prelegi en Esperanto pri interesaj temoj. Mi rakontas pri mia > nigra infano< la negro Kola Ajayi, kiu volas fariĝi la nigra Sinha.
Stellan Engholm estas silentema, modesta homo, ŝajna ke liaj pensoj forvagas en malproksimajn regionojn. Kiam sciigas , ke >Literatura Mondo< sendas min por fari intervjuon kun li, li diras : >Mi tute ne ŝatas reklamon!< Ankaŭ la fotoaparaton li malŝatas, kiel mi poste konstatas.
Engholm estas instruisto. En la jaro 1920 eklernis sola Esperanton, sed nur en la jaro 1927 li fariĝas pli aktiva, kiam li renkontas d-ron Privat kaj aŭdas unuafoje esperantlingvan paroladon. Li estas verkisto jam fruaĝe, verkis poemojn kaj novelojn en sveda lingvo. Poste komencas verki en Esperanto.
>Kiel tio okazis ? por konfesi la veron, unue mi ekskribis malgrandan skizon por ekzerci la lingvon, sed poste la skizo fariĝis pli kaj pli longa kaj fine el ĝi rezultis mia originala novelo >Al Tolento<.<
Venis la tempo, kiam li tradukas la Andree-libron. Ĉiun liberan minuton li uzis, por fini tiun ofte malfacilan tradukon. Ĝis la unua, dua nokte li laboregas kun helpo de sia edzino. La lingvo, kiun li uzas, estas majstra, la stelo bonega,la formo unuaranga. La lingvaj lerteco kaj perfektecoestas la unua nepra eco de la originala Esperanto-verkisto. Engholm posedas ĝinen alta grado
>Kion vi opinias pri la originala verkado en Esperanto?< mi demandas.
>Mi ne konsentas pri la aserto de kalkaj esperantistoj, ke Esperanto estas nura helplingvo taŭga por tradukoj. Laŭ mia opinio ĝi estas vivanta lingvo, en kiu ĉiu povas libere verki. La evoluo de la lingvo laŭ mia opinio estas akcelata ĝuste per la originalaj verkistoj. Tamen mi ne ŝatas neologismojn.<
>Do, laŭ vi Esperanto estas memstara literature lingvo.< mi diras, >sed ĉu vi verkante ne sentas kelkfoje ĝian artefaritecon, ĝian konstruitecon ? Ekzemple la multan pre- kaj sufiksoj laŭ mia sento malaltigas la literaturan forton de la lingvo. Vortoj kiel malami, varmeta, malvermega, malhela ktp. ofte havas specialan esprimon aŭ terminon en naciaj lingvoj, ili por tiel diri estas pli > palaj < en Esperanto ol en la nacia lingvo. Al mi ofte ŝajnas ― mi faris kelkajn tiurilatajn eksperimentojn ― ke teksto bone tradukata el Esperanto en nacian lingvon en sia tradukita formo pli impresa ol en en sia antaŭa origina formo.<
>Tion mi ne sentas,< kontraŭ diris Engholm , >sed ni konsideru, ke ni staras ankoraŭ en la komenco de la literature lingvo Esperanto. Ĝi ankoraŭ estas uzata tro malmulte en la praktiko kaj tial la vortoj ankoraŭ ne peneris tro profunde en la sentojn de la esperantistoj kiel tio okazis ĉe la ĉiutage uzata nacia lingvo, kaj eble ankaŭ la verkistoj.
>Mi komprenis,< mi interrompas, >vi estas prava: oni uzas Esperanton tro malmulte en la praktiko! Ni devas lerni rektan pensadon kaj sentadon en la lingvo, precipe la orginala verkisto devas liberigi tute de sia nacia lingvo. Kaj la simpleco de Esperanto, ĉu ĝi ne ĝenas dum la verkado?<
>la facileco kaj simpleco de Esperanto tute ne malfortigas la literaturan kvalito, kapablon de nia lingvo. Mi mem ekzemple ne ŝatas la modernajn verkistojn de hodiaŭ.<
>Kial ne?<
> Ĉar ŝajnas al mi, ke la modernaj nacilingvaj verkistoj faras tro multajn vortojn. Ili ofte uzas strangan >vortlingvon<, ili konstruas modernajn barikadojn de frazoj kaj vortoj, malantaŭ kiuj oni vane serĉas valorajn pensojn.
Kaj la taskoj de originala Esperanto-verkisto? mi demandas.
>Antaŭ ĉio ili verku serioze! La temoj povas esti diersaj. Eĉ romani pri la vivo de la esperantistoj mem, pri ilia laboro, feliĉo kaj malĝojo povus esti interesa valora literaturaĵo, se oni priskribus la esperantistojn kiel homojn kaj serioze klopodus trovi veron…<
Jes, tiel agas ja la verkisto kaj poeto Engholm. Li observas ĉion, kio lin ĉirkaŭas, la homojn de la svedaj arbaroj, la svedajn gejunulojn de hodiaŭ, la problemojn, kiaj prezentas la nuno, kaj projekcias per plej delikata sentosupegulo iom de tiu nuno en la animon de la leganto!
>Homoj sur la tero< estas la titolo de lia nova romano. El la angla originalo li ĵus tradukis verkon de hinda profesoro S. Radhakrishnan en Esperanton. Kaj jam atendas lin nova tasko: por granda Stockholma eldonejo >Tiden< tradukis sveden mian romanon > Mr. Tot aĉetis mil okulojn<…
Kiu verkisto influas lian verkadon? Li ne povas diri, li ŝatas la rusan verkiston Dostojewski plej multe. Li eĉ studas la rusan lingvon. Kaj li ŝatas kaj admiras la genian mortintan Berlinan pentriston Heinrich Zille.
>Zille? Kia surprizo por mi< mi ekkrias, Ĉu vi scias, ke mi estas ankaŭ admiranto de tiu pentristo, kiu majstre desegnis la proletojn kaj malriĉulojn de Berlino kun unika ironia trajto? Ke laŭ mia manuskripto ni turnis en tiu > milljöh< (medio) unu el la plej sukcesaj artnivelaj filmoj? <
Tio estas nova bazo por vigla diskuto. Estas malfrua nokto, kiam ni fine enlitiĝas.
Matene la suno brilegas en miajn fenestrojn. De la lerneja korto sonas la ĝojkrioj de svedaj geknaboj. Engholm jam komencis la instruadon en la lernejo…
Bedaŭrinde la tempo ne permesas resti pli longe en agrabla gastama hejmo de gesinjoroj de Engholm, babili kun la poeto pri niaj >verdliteraturaj< demandoj, promeni tra la sorĉa sveda arbaro, senti la kvieton de la nature.
Stellan Engholm adiaŭis dum la paŭzo. Li esperas veni al Parizo. >Mi ne ŝatas reklamon!< li ripetis. Certe ― ankoraŭ li staras en la komenco de sia Esperanta verkado. Sed mi estas konvikita, ke li donacos al la Esperanta popolo, ke li donacos al ni ankoraŭ grandajn valorajn verkojn, pri kiuj povos fieri la Esperanta popolo, ke li estas unu el la pioniroj en batalo por ekzistrajto de nia originala literature ― li, la dilikatsenta psikologo, kvietvorta poeto el la alta nordo: Stellan Engholm!


nice!(0)  コメント(1)  トラックバック(0) 

nice! 0

コメント 1

iriza

Mia amiko montris al mi miajn mistajpioj, kaj mi jam korektis ilin.

Kiam ankoraux estas eraroj, sciigu tion al mi, mi petas!

Iriza 
by iriza (2008-05-14 15:28) 

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

トラックバック 0

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。