So-net無料ブログ作成
検索選択
前の20件 | -

Peto de Junulara Esperantista Pakistano

Lastasemajne mi ricevis ienan peton kaj hodiaŭ mi sendis la mapon de Jokohamo, kiun eksterlandajn aliĝintoj ricevis okaze de U.K. en 2007, kaj kelkajn bildkartojn kaj poŝtmarkojn.

Ni (JEP-anoj) arangxos ekspozicion pri Esperanto.
Ni renkontis lokajn sportistojn, instruistojn kaj studantojn por nia agado, tio estas pri tio, ke ni arangxos informadan ekspozicion por cxiuj.
Antax la ekspozicio, ni havas planon arangxi bazan kurson en lernejoj, kolegioj kaj lokaj diversaj asocioj kaj individue ankau are ni donos informadon pri Esperanto, kulturo, historio, literaturo, filmoj antax la ekspozicio kaj en la ekspozicio..
Jen estas detaloj de nia programo je la 26-a februaro dimancxe kaj peto de bezonata materialo.

Okazaĵoj de 26-a Februaro, 2012 dimanĉe en sankta kaj fama urbo NANKANA SAHIB(O)

1) Ekspozicio pri Esperanto okazos en la sankta kaj fama urbo "Nankana Sahibo" dimancxe je la 26-a februaro, 2012 1-a-foje.
2) 1-a kunsido de PakEsA estos en la sama urbo kaj ankaux 1-a-foje ni klopodos datrevenon de memoro de patrono de Esperanto-Movado de Allama Muztar Abbasi en la sama urbo.
3) Kia materialo estas bezonota por ekspozicio.?Gxi estas menciita malsupre:
* afisxoj, glumarkoj, butonoj kaj kalendaroj, gazetaroj el UEA/TEJO kaj via lando.
*lernolibroj, historiaj libroj, literaturaj libroj, bildokartoj, ajxoj pri UEA/TEJO kaj via lando.
*mapoj, vortaroj, biografio de Zamenhof, kaj aliaj libroj.

Ni tutkore atendos kaj se vi sendus al ni multekostajn ajxojn, ni povas resendi vin je la via propono.
Sendu materialon, kiu estas menciita supre kaj ankaux kiu ne estas menciita supre.

Ni esperas ke vi helpos nin por nia grandega celo.
Atendas por via respondo kun esperegoj.

Amike,
Adeel Mahmood Butt
Landa Reprezentanto de Projekto 125
Fondinto kaj Prezidanto de JEP

Junularo Esperantista Pakistana
Ward No. 11, Near M.C. High School
39100, Nankana Sahib / PAKISTANO

Pri urbo Nankana Sahib

http://www.google.co.jp/search?q=nankana+sahib+pakistan&hl=en&client=safari&rls=en&prmd=imvns&tbm=isch&tbo=u&source=univ&sa=X&ei=dH8XT8TGDMT00gGK9830Ag&sqi=2&ved=0CCMQsAQ&biw=874&bih=413&redir_esc=&ei=-Z8YT-f0G-i0iQed4tjwCw

Saluto de Francio [letero de samideano]

Mi ricevis novjaran saluton de mia amiko. Liaj vortoj estas belaj kaj sinceraj. Metitaj bildoj estas ideliaj kaj mi tre ŝatas ilin. Kaj volas montri tion al vi ĉiuj.

1.jpg

2011 estis malfacila por multaj, sed post la vintro la printempo.
Por 2012 la esperiga programo venos de la koro kaj de la inteligento :
por si mem : kalkuli unue laŭ siaj propraj rimedoj kaj fari kiel eble plej bone,
por aliaj : konstrui pontojn plivole ol murojn.

2.jpg

Ke la nova jaro donu al ni la forton por :
kompreni realisme, pensi bonvoleme,
paroli utile, aŭtente kaj mildige, agi sen kaŭzi suferon,
vivi kaj labori sen noci, plenumi tion, kio estas justa kaj bona,
disvolvi la atenton en la ago, liberigi la menson por resti en la sereno,
kaj tiel ni estos la metiistoj de nia feliĉo.

B. B.



Funebra vespero [mia vivo]

En vintra krepusko
paseroj ĉirpis kaj cirpis en senluma arbusto.
Iu perdus sian neston.
Frosta vento frapas min.
Nia kamarado forpasis hieraŭ.
Perdinte sian neston
kien iros lia animo?

Mi estas egoisto [eseo de Iriza]

Tra fenestro varmaj sunradioj venas al mi. En ili mi vidas bluetan vintran ĉielon. Morgaŭ estos la fina tago de 2011.
De fore venas febla sireno de amblanco. Ĉu ie estas akcidento? Ĝi rememorigas al mi pasintan tagon, la 11a de marto. Sed ĉirkaŭ mi regas nur milda kvieto. Kvazaŭ nenia tragedio estis, mi komforte sidas en la sunradioj. Ĉijare multe neĝas en domaĝintaj regionoj. Ankoraŭ ekzistas multe da suferantoj. Kvankam tio, mi ĝuas la varmecon. Certe mi estas egoisto!

Feliĉa legomovendisto [eseo de Iriza]

Proksime de fervoja stacidomo estas supermerkato. Dorso franko de ĝi estas granda apartomentaro. En la korto estas speciale apartigita spaco por ne granda ŝarĝaŭto. De antaŭ longe demanĉe maljunulo aperis tien, vicigis legomojn sur ŝarĝaŭto kaj vedis ilin. Certe li kultivis ilin. Ĉar la legomoj estas ĉiam tre freŝaj, sed specoj estas nemultaj. La prezo estas preskaŭ duono de tiu en supermerkato. Li venis tagmeze kaj vendas ilin kvazaŭ distribui. Mi supozis, ke li estas posedanto de la apartomentaro kaj la tero. Stari iaman kampon, vendi siajn legomojn kaj interparoli kun aĉetantoj estus lia ĝojo.

Lastatempe dum pli ol du jaroj mi ne vidis lin. Jam li estas en okdek jaroj. Povus esti, li estas jam pli ol 90 jara kaj malsanas.
En lasta demanĉo mi trovis lin aperanta per ŝarĝaŭto, sed li estis ne sola. Lia familiano akompanais lin. Certe li estis malsana. Lia kokso orte kurbiĝis. Sed li ĝojeme ordigis siajn komercaĵojn. Mi sentas ke li estas respektata en la familio.

En atendejo de haŭta kliniko [eseo de Iriza]

Baldaŭ finos ĉi jaro. Kuracisto havos feriojn. Antaŭ tio oni volas konsulti per kuracisto. En atendejo de haŭta kliniko multaj atendas sian vicon de kuracista konsulto. Tie estas granda spegulo. Ĝi speglas patrino kaj bebo. Ili staras antaŭ ĝi kaj ludas en ĝi. La ptrino turnas sin dekstren kaj maldekstren. Las bebo serĉas sin malapreinta kun spegulo. Ĝi, ankaŭ turninte kaj denove trovinte sin en spegulo, plenplene ridetas. En enua etoso de atendejo ĝi estas kvazaŭ milda floro!

Hodiaŭ [mia vivo]

Kelkaj frostaj tagoj daŭris..
Hodiaŭ estas bele
Senfoliaj ginkoj rekte etendas sin al la suno.
Kiel mi ili volus varmajn radiojn
por travivi en daŭronta vintro!

Nevidebla teruro [mia vivo]

Okaze de nuklea-centrala akcidento radioaktiveco estis ŝutita en nian teron. Sciencistoj diris al ni,kiuj vivas iom fere de akcidentejo, ke la kvanto estas ne grave malgranda, ne timu, kaj ĝi estas nur iomete multa ol nature ekzistanta radioaktiveco. Sed lastatempa novaĵo anoncis teruran aferon al anoj en grandaj urboj.

Nun vojoj de modernaj urboj estas pavimitaj per asfalto. Tien falis radioaktiveco. En la urboj estas kloaka sitemo. En kloako estas du specoj. Nome por uzita akvo kaj por pluvo. Oni purigas uzitan akvon kaj fluigas tion en riveron. Pluvo fluas rekte al rivero. En iu urbo pensis utiligi la pluvon. Ĝi faris parkon, faris lageton kaj kondukas pluvon tien. Asfalto ne povas enhavi akvon en sino. Kiam pluvis, pluvo lavas ĝin kaj forportis radioaktivecon ŝtita sur ĝin. Kaj ĝi enfluis lageton en la parko kaj akumliĝis. Akmulita radioaktiveco pli kaj pli densĝis kaj nun fariĝis danĝera denso. Tial oni malpermesis eniri en la parkon al urbanoj. Radioaktivecon oni ne povas vidi kaj ankoraŭ ne ekzistas neŭtrigilo kontraŭ ĝi. Ĉirkaŭ ni grandiĝusnevidebla teruro.

Nepino avancis en naĝrondo [mia vivo]

Hieraŭ vespere mi ricevis telefonon de mia nepino kvin jara, kiu estas en Berlino. Ŝi estis tre gaja kaj rapide parolis. Mi ne tute komprenas. Poste ŝia patro diris ke ili estas en naĝejo kaj ŝi sukcesis ekzamenon kaj avancis en la unuan klason. La nomo estas hipokampo. Nome ŝi estis ĵus bakita hipokmpano. Por avanci ŝi naĝis 25 metrojn. Mi kore gratulis tion al ŝi. Ŝi estas tre vigla knabino. Kiam staras negranda arbo antaŭ ŝi, ofte provas grimpi ĝin. Ŝi ankaŭ aprtenas al grupo de hokeo.
Ĉi-somere mi portis literan libron por ŝi. Hieraŭ ŝi ankaŭ diris ke ŝi jam povas legi ĝis Ra-linio.
Ĉu vi konas, ke japana alfabeto havas 11 liniojn? Ra-linio estas la 9a. Baldaŭ ŝi ekmemorus la tuton!

Nia Zamenhof-Festo [raporto]

Hieraŭ okazis nia zamenhofa festo. Kelkaj kamaradinoj raportis sian sperton kaj penson. Estis intere, sed bedaŭrinde ne estis viro en ili. Unu el ili parolis pri nuna nia situacio, precipe post tragediaj tertremo kaj akcidento de radioaktiva centralo. Ŝi sentadas sin trompita per raportoj, kiujn publikigis registaro aŭ brokratoj kaj respondecaj instancoj. Mi ankaŭ havis tute saman senton kaj konsentas kun ŝi

La partoprenantoj estis 51. Kaj la loko kaj la programo estis jene

La 41a Zamenhof-Festo en Kanagawa 2011

Dato la 10an de decembro, 2011 (sab.) 11:30 - 16:30
Loko Ĉigasaki-Kulturdomo por Urbanoj (Ĉigasaki-Ŝimin-Bunka-Kaikan)
8 minutojn piede de la norda elirejo de la staci JR-Ĉigasaki
En la 4a etaĝo (Tel. 0467-85-1123)
Kotizo 800 enoj (studentoj 200 enoj ) kun foto
Programo
10:00 Libertempo kun kukoj. Bv utiligi la tempon por preparado, ekzerco de koruso, aĉetado de libroj, tagmanĝo, ktp.
11:30 Malfermo
11:40 Prelegoj parto A
La komuna E-kongreso kaj la koruso (Kanacu Nobuko)
La komuna E-kongreso kaj mi (Kojanagi Ŝooko)
La malnova vilaĝo Hahuemaŭl (Sano Hisako)
Ni faru svertan korpon prenante gimĉion (kimĉion) (Oki Majumi)
Nur-Esperanta Kunvivado en Yacugatake (Iwaya Mizro)
Deklamado de la poemoj de Miyazawa Kenzi (Sibayama Jun'iti)
Esperanto—espero por vivi en la senespera mondo (Memoto Naomi)
Pri transigo al la nova jura persono de JEI, precipe pri asocia membro (Suzuki Keiitiro)
13:00 Libro-prezentado (Doi Ĉieko)
13:30 Komuna Fotado, Aĉetado de libroj, Paŭzo (ĝis14 :15)
14:20 Koruso (Hamaronda kantogrupo kun aliaj, direktata de Makino Micuo
14:40 Prelego parto B (japane) Hukuda Toŝihiro (s-ro F)
Parto unu Urbo Minami-Sooma, vilaĝo Iidate kaj Ukrainujo
Parto dua Afganujo kaj Sirio, kie ne troviĝis esperantistoj.
Parto tria Muziko kaj ĵonglado
16:10 Prezentado de lokaj grupoj Odawara, Kawasaki, Jokohamo)
16:20 Fermo, Transdono de la Standardo de Ligo de Esperanto-grupo en Kanagawa, de Ŝoonan al Odawara
Koran dankon! Ĝis revido!


Multaj japanaj fabrikoj estas en Tailando

Lastasemajne mi sendis donacetojn de mia familio al genepoj en Berlino. Ni serĉas oportunajn ludilojn por ili. En oktobro mi sendis infanajn gaszetojn al ili. Tial ĉifoje ni ne elktis librojn. En japanio ĉiam abundas multspecaj ludiloj. Mi ofte ĉagrenas kion el ili mi elektos. Sed mankis ludiloj sur bretoj. Mi demandis al vendisto kial ludiloj estas ne multaj. Li respondis, ke lasatatempe multe da ludilfabrikoj transiĝis en Tailandon. Pro la inundo fabrikoj paneis kaj povos fukcii en venonta jaro, sed ne ĉi-jare. Poste mi rimarkis pri novaĵo, kiu diris ke pli ol 400 japanaj fabrikoj nun estas en Tailando.

Suriprizenda novaĵo [raporto]

En la 17a de novembro mi suriprizita per ĉuna novaĵo. Ĝi estis pri akcidento de malgranda porinfana buso de infanĝardeno. Ĝi koliziis kontoraŭ sarĝaŭto kaj mortis ŝoforo, plenkreskulo kaj 18 infanoj. Kial tiel multe? En la buŝo estis 60 infanoj. Origine la buso estis por 9 personoj. Nome ĝi havis nur 9 seĝojn. Kiel oni povis enmeti tiel multe da infanoj. Ni povis vidi filmon pri akcidento en YouTube. Sed ĝi jam estis forigita en la skvanta tago.

En la sekvanta tago de la akcidento iu televidelsendejo menciis pri la novaĵo. Lastatempe oni uzas same reformitan buson precipe en regionaj grandaj urboj. Kaj filmo montris al ni kaptitan buson per polico. En ĝi estis dense enmetitaj infanoj. Post liberigo de la infanoj oni montris internon de la buso. La seĝoj estis tute forigita.
Anstataŭ ili estis 4 longaj benkoj. Inter benkoj kaj sur benkoj oni starigis 60 infanojn. Nome 62 homoj estis en la buso.

Kiel evoluos infana edkado en Ĉinio. Kiaj plenkreskuloj ili estos?

Pluvas [mia vivo]

Inter kurtenoj mi vidis grizan matenĉielon.
Ĉu pluvus ?

Trans vitro de fenestro mi vidis ke gardrelo de parapeto bliretas.
Pluvas !

Sube de verando malgrandaj figoj vicas sur branĉoj. Kaj ili ankoraŭ verdas.
Daŭris belaj tagoj longe. Pro tio ili miskreskus aŭtune.

Baludaŭ finos novembro kaj ili jam ne povos matriĝi.
Sed mia vintra foliolegomo verde vigliĝas..


Mi devus skribi ! [mia vivo]

Lastatempe mi ne skribis Esperanton! Mi deĉidis ke mi skribu plejeble ofte, se tio estus eĉ unu vorto.
Nun mi legas peomojn de Jun Dong-Ĝu(1917~1945), kiu estas koreo naskita en Manĉurio kaj forpasis en japana malliberejo.
Estis jenan poemon.

Ok feliĉaj (Mateo ĉapitro 5, 3-12)

Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj
Feliĉaj estas la plorantaj

Ni eterne estu la plorantaj

Ĝi forte tuŝis mian koron.Tial ankaŭ mi legis la parton en biblion!



Estis en Koreio [mia vivo]

Okazis komuna kongreso de Esperanto inter Japanio kaj Koreio en 7a-9a de oktobro en apud Seulo. Mi partoptenis ĝin. Antaŭ iri kongresejon mi promenis en la urbo Seulo kun mia filo. Ni vizitis kelkaj lokojn per metro. Ili estas kelkaj linioj kaj ofte ligitaj per subtera koridoro. Kun metro estas ne nur koridoro sed ankaŭ vastaj lokoj kvazaŭ placo kompleneble en subtero. Ili estis en prounda tero. Pro tio ni devis sufiĉe longe marŝi longan ŝutparon por envagoniĝi kaj por eliri surteron ankaŭ same grimpi. Iam mi aŭdis, ke kiam estos atako de norda koreio, la lokoj estos sirmejoj de urbanoj. Mi povas kredi la onidiro.

Koreoj estis tre afablaj, kaj helpis nin en la promenade.

Mi ankaŭ prtoprenis en postkongeso. Tiam ni vidis antenojn, kiuj estas por aŭdi elsendon de nordkoreio. Mi vidas ke koreanoj vivas ĝoje kaj vigle, sed ili ĉiam streĉiĝus.

Inter koreio kaj Japanio estas maro. Historie ni nomas ĝin Nihonnkai, sed korea ŝtato postulas ke la nomo ŝanĝu kiel Tokai. Ĉu nia ĉiĉerono kiel nomas ĝin? Tio interesis min. Li diris ĝin Nihonkai. Eble li ne volis kveleri japanaj gastoj. Ankaŭ ni estis samaj.

Mi pasigis agrablaj ses tagojn en Koreio.

Pluvas [sinekzercado por versi]

Pluvas nun pluvas forte
Kiom da tagoj estis sekaj?
Ni deziradis kaj atendadis vin.
Nun pluvas forte.
Ĉion vi malsekigos,
Ĉion en la mondo vi revivigos.
Vi frapas arbojn, foliojn, vojojn, tegmentojn, ĉion ajn.
Nun mi aŭskultas vian frapadon.
La sono, kvazaŭ muziko sonoras en aero.
Tondro transiras en la aero, kvazaŭ cimbalo.
Baldaŭ forpasos severa somero.
Ankaŭ ni estos for de nia pigra vivo
kaj certe revigliĝos

Avinjo estas hejme::la kvina tago (fino) [rakonto de Iriza]

Matene en lito mi aŭdis gepatrojn, kiuj diris, ke avinjo foiros hodiaŭ. Je la sepa mi kuris al mia ĉambro kaj urĝe demandis al avinjo:
‘ Ĉu vi foriros hodiaŭ? ‘
Ŝi respondis jese. Mi diris:
‘ Mi bedaŭas! Mi bedaŭras! Mi devos reveni en mian ĉambron de la gepatra ĉambro!’
Aŭdinte tion avinjo kaj patro ekredegis. Kial?

Post foriro de panjo ni prenis matenmanĵon kvarope kaj portis fraĉjon al lia infanĝardenon per nia vogono. Poste ni triope promenis laŭ mia volo. Mi trovis fravan kaj blankan florojn. Mi volis fari florringon por mia pojno, sed ne estis trifolioj. Mi penis kunligi ilin, sed ne sukcesis. Avijno helpis min kaj finfine mi povis ligi du floron kaj mi estis tre kontenta.
IMG_0003.jpg

IMG_0004.jpg


Kiam revenis hejmen, patĉjo diris, ke ankoraŭ estas tempo, kion ni faru?
Mi decidis desegni sur trotuaro per kretoj. Mi portis kretujon de stokejo apud ĝardeno. Mi desegnis la maron kaj fiŝojn. Paĉjo la sunon kaj ŝipon. Avinjo kantis kaj desegnis polpon. La kanto estis tiu:

‘Estas tri teleroj.
Pluvis, pluvis, forte pluvis.
Hajlas hajlas hajleroj.
Hajlas hajlas hajleroj.
Oho, estas polpego.’
IMG_0005.jpg


Poste ni trinkis verdan teon. Paĉjo tranĉis dolĉaĵon el ruĝa fazeolo, kiun avinjo portis el Japanio. Japana nomo estas Jokan. Avijno prenis donon da sia porcio kaj alian donis al mi. Mi volonte gustumis tion malrapide kontente. Paĉjo diris ke ni ekiru. Mi protestis, ĉar mi ankoraŭfoje volas ludi en ĝardeno. Sed li ne konsentis al mi. Laŭ li ni antaŭ iri al flughaveno iros al vendejo de ludilo. Ĉar la 4a de septembro estos naskiĝtago de mia fraĉjo. Li estos dujara. Sed mankas tempo al avinjo por sendi donacon. Pro tio ŝi diris al paĉjo ke ŝi nun ĉetos ĝin kaj li tenu ĝin ĝis la dato. Mi demandis ke ŝi ankaŭ aĉetos ion al mi. Li neis. ‘Sed ankaŭ mi volas’ mi insistis. Li diris al mi ke mi mem petu al avinjo. Mi pensis kaj pensis kkiel mi petos al ŝi. Dum mia pensado ili jam decidis, kion avinjo aĉetos. Mi diris al ŝi:
‘ Avinjo ankaŭ donu al mi ion memoraĵo. Avinjo foriros. Mi estas malĝoja. Kiam vi donos ion, mi metos ĝin sur mia breto, kaj ĝi remerigos vin al mi …’
Mi sukcesis persvadi ŝin kaj elektis ne grandan arĝentan unikornon.

En flughaveno avinjo deponis valizon por iri al Danlando, kie okazos esperanta kongreso, kaj ni iris al restracio. Ni sidis apud fenestro. Manĝante lunĉon mi iom eklarmis. Paĉjo atentigis al mi ekflugontajn aviadilojn. Ni trovis balkonon, sur kiu oni vidas ekflugitajn aviadilojn. Paĉjo diris ke ni adiaŭos al avinjo kaj ekiros sur la balkonon .

Avinjo trapasis kontlorejon, iom levis sian manon, kaj svingante ĝin ŝin alaperis malantaŭ vitran pordon.
IMG.jpg



Avinjo estas hejme :la kvara tago [rakonto de Iriza]

Hodiaŭ panjo havas laboron. Paĉjo estis tre okupita de mateno. Li funkciigis lavmaŝinon kaj poste pendis lavitajn vestojn ĉe sekigilo. Ankaŭ li kuiris tagmanĝon. Mi kaj fracjo ludis kun avinjo. Fraĉjo petis legi bildolibron al ŝi. La libro estas tre asmuza. Ĉar vortoj estas nur ‘ Ne estas, ne estas. Ba!’ Plie desegnitaj bestoj estas tre amindaj. Pro tio ĝi plaĉas al ankaŭ mi. Mi ankaŭ ludis pianoludilon, sed fraĉjo ofte ĝenis min!
Post tagdormo mi vestis bele por iri al infanĝardeno. Nia klaso havos specialan kunvenon kun la familioj. Septembre aĝaj klasanoj estos lernantoj de elementa lernejo kaj hodiaŭ ni havos ĝuan tampon.
Paĉjo veturigis aŭton. Avinjo sidis apud li. Mi kaj fraĉjo sidis propran seĝon. Kiam ni atingis infanĝardenon, panjo venis per biciklo. Ni eniris en domon. Tie multaj familioj jam estis. Ili jam manĝas kaj trinkas. Ĉiuj familioj portis unu manĝaĵon kaj ni libere povas preni ilin. Ankaŭ estas multspecaj trinkaĵoj.
Poste ni staris podio kaj kantis kantojn, kiujn ni lernis ĉi jare. Kaj estis filmo. Ĝi estis registritaj en eventoj de infanĝardeno. Pro tio ni ĉiuj aperis en ĝi kaj partoprenantoj en la kunveno ĝoje kaj ridante rigardis ĝin.
Fine ni ricevis donacon. Ĉiu aĝa el ni ricevis grandan pakaĵon kaj ĉiu una malgrandan. Nomo de nia klaso estis veperto. Tial ĉiu ricevis pupon de vesperto. Ankoraŭ ni restis tie kaj ludis kune. Sed fraĉjo jam estis enua. Li revenis hejmen kun patro kaj avinjo.
IMG_0001.jpg


IMG_0002.jpg

pupo de vesperto, kiu ege plaĉas al fraĉjo

Avinjo estas hejme : la tria tago [rakonto de Iriza]

Post matenmanĝo paĉjo malmuntis nian vagonon kaj enmetis en aŭton kun infanĉaro. Ni piknikos al granda paro Familia-Ĝardeno en regiono Brandenburgo. Panjo diris al mi, ke tie estas fea arbaro kaj vivas feoj. Ni veturis preskaŭ unu horon kaj atingis tie. Paĉjo unue muntis nian vafonon kaj ni eniris parokon. Ĝi estis granda. Unue ni vidis giganta kurioza ferkonstraĵo. Iam ĉi tie estis indsurtiaĵoj ĉirkaŭita de granda arbaro. Tion oni ŝanĝis en porkon. Mi trovis fontojn sed la temperaturo estas ankoraŭ malvarma. Tial ni unue eniris arbaron. En ĝi estas multaj domoj senpordaj. Estis granda araneaĵo el metala ĉeno. Kiam mi rampis sur ĝi, mi eĉ riskis fali surteren tra la truo. Paĉjo kuris malsupren al mi. kaj savis min
Mi eniris kelkajn domojn, kaj por atingi enirtruon mi devis grimpi grandan eskalon aŭ rampi metalan reton.
IMG_0002.jpg

IMG_0001.jpg


En la fea arbaro neniu estis. Ni trapasas longan pasejon. Abrupte unu arbo elfumis celante nin. Miaj kruroj tremis kaj piedoj estis fikusitaj lignan pasejon. Paĉjo savis min brakumante. Kio okazis? Avinjo diris, ke feo petolis nin. Mi volis vidi feojn sed ŝi diris, ke homoj ne povas vidi ilin.

Ni lunĉis apud kanalo, kiu fruas inter Pollando kaj Germanio. Venis du boatoj.Kluzopordoj antaŭa kaj malantaŭa de la ŝipoj estis fermitaj. Oni prenigis internan akvon. Akvo altiĝis peskaŭ ĝis bordoj, dum ŝipistoj tenadis ilin kontraŭ la bordo kaptinte ŝunuronj, kiu pendas de la bordo. Kiam ni finis lunĉon, la akvo fariĝis plena, laboristo malfermis unu pordon pli kaj pli, fine batoj ekveturis dilektante al Pollando.
012.JPG

014.JPG


Finfine ni revenis ĉe fontoj. Ne estis tiel varma, sed kelkaj geknaboj ludis kun akvo. Mi kaj fraĉjo demetis tutan vestaĵojn kaj kuris en la akvon. Ludi kun akvo estis tre amuza.
018.JPG


Dum hejmeniro ni dormis tutan tempon. Por longe dormigi nin paĉjo longigis nian vojon kaj ni longe dormis.
Hodiaŭ mi estas tre okpita. Ĉar hodiaŭ okazos pilkoluda matĉo de monda ĉampio. Por situmuligi japanan teamon mi rajtos sidi antaŭ talevido!
023.JPG





Avinjo estas hejme :la dua tago [rakonto de Iriza]

Jam estas la 7a. mi rajtas ellitiĝi. Mi demetis kadron de mia lito. Jam longe mi mem faras tion kaj ellitiĝas. Mi kuris mian ĉambron, kie avinjo certe dormis hieraŭ vespere. Sed povas esti, tio estas mia sonĝo. Mi ŝtele malfermis la pordon. Avinjo estas! Ŝi sidas sur la matraco kaj skribis ion. Ŝi salutis min; bonan matenon! Mi ankaŭ. Ĉu avinjo estas vere , mi ankouraŭ ne sciis. Sed unue mi devus demeti piĝamon.
Fraĉjo Henli ankaŭ vekiĝis kaj vidis avinjon tra la malfrmata pordo. Li unuafoje vidis avinjo. Sed li senhizite eniris mian ĉambron, kaj per ronde malfermitaj okuloj li fikse rigardis ŝin. Avinjo ankaŭ salutas lin; bonan matenon. Li tuj eniris en la ĉambron kaj jam sidis metante genuoj kaj gluteoj sur plankon. Kiel li estas aŭdaca!

Sur tablo en sidĉambo estas donacoj de avinjo. Mi forte volis havi orelringoj. Ĉar kelkaj kamaradinoj en infanĝardeno jam havis ilin, sed mia patro ne permesis al mi truigi miajn orelojn kaj petis al avinjo ke ŝi portu orelornamaĝojn de Japanio. Hieraŭ vespere mi jam ricevis tion. Ili, kiuj estas el ruĝaj vitreroj, estas tre malpezaj kaj malgrandaj kaj bele ekbliretis en lumo.. Tio ege plaĉas al mi. Nun Henli ricevis lokomotivon, kiu estas en sako. Ĝi formas leona vizaĝo. Kiam li movigis ĝin sur planko, sen baterio ĝi eklumigas sian lanternon. Mi kaj fraĉjo multe kuris sur la planko por lumigi ĝin. Estis tre amuze.

Antaŭ matenmanĝo ni iris al merkato. Patrino restis hejme kaj aranĝis matenmanĝon. Ni manĝis jaĥlton. Tiam fraĉjo transdonis la ujon al avinjo. En ĝi ankoraŭ restas jaĥlton ĉar li ne povas preni tuton. Avinjo kolektis restantajn per kurelo kaj redonis ĝin al li. Kia kompriment’! Patrino diris germane, sed ankaŭ avinjo komprenis la vortojn kaj ni ĉiuj ridis.

Antaŭtagmeze mia patro aranĝis infanvagonon. Kiam ni premenas, paĉjo kaj panjo ĉiam portas ĝin. Ofte mi estas kondukisto kaj ordonis lokomotivon, kiu estas panjo aŭ paĉjo, kaj montris direktn. Hodiaŭ ni promenis al malgranda infana ludejon inter grandaj apartmentoj. Tie neniu estis. Tie estas balanĉiloj kaj pendponto, kiu ligis altejo kaj konstruaĵo. Plej superan konstruaĵon oni povas ankaŭ per ŝutparo. Kaj oni povas malsupreniri per tobograno. Ni ludis multe. Ankaŭ avinjo transiris pendponton kaj glitis malsupren de konstraĵo.

Posttagmeze, post tagdormo, ni iris al alia parko. Tie estas ligna vagonaro kun lignalokomotivo. Fraĉjo tre ŝata ĝin. Li vetrigas ĝin kiel kondukisto. Mi trovis trifolioj kun blankaj floroj. Ili odoras bone. Mi plukis kelkajn el ili kaj donis al avinjo. Ŝi komencis pluki multe, plektis florringon kaj donis tion al mi. Ĝi ornamis mian pjon kaj mi estis kontenta.

Post vespermanĝo mi petis al avinjo legi japanajn rakontojn. Ŝi legis por ni nur tri librojn. Mi volis pli, sed ŝi ne konsentis. Paĉjo diris al mi ke ŝi jam estas laca!

IMG_0001.jpg
 Nia vogono:
Veturi per ĝi sur gruza aŭ ŝtona pavimo estas tre amuze. Ĝi svingas nin alten, dekstren kaj maldekstlen, kaj ni tenas nin plenforte

前の20件 | -